La oktobra Ondo aperis

La Ondo de Esperanto, oktobro 2011La abonantoj de La Ondo de Esperanto, partoprenantaj la tradician festivalon ARKONES (la 23-25an de septembro 2011 en Poznań, Pollando), plej unue ricevis la oktobran kajeron de La Ondo, kiu intertempe atingis multajn abonantojn poŝte. Ankaŭ la ret-abonantoj jam elŝutis/ricevis la pdf-version de la oktobra Ondo.

Kvankam, la postkongresan aŭgustan-septembran Ondon, kiel ĉiam tre riĉan je la kongres-sezonaj primovadaj informoj, sekvas oktobra kajero kun pli da alitemaj tekstoj, ankaŭ ĉi-foje en la sekcio Eventoj oni povas legi pri esperantista aktivado, interalie, pri la kongreso de KELI, pri la Itala Esperanto-Kongreso, pri la tradiciaj renkontiĝoj SET (Ĉeĥio) kaj MIRO (Kroatio), pri la (post)someraj eventoj en la Esperanto-Kulturdomo Kastelo Greziljono.

Tri gravaj tekstoj aperis en la sekcio Tribuno: la prezidanto de la Ruslanda asocio REU Grigorij Arosev meditas pri problemoj de la asocio kaj de la movado entute; Peter Baláž rakontas pri la novaj atingoj kaj pri nove lanĉitaj projektoj de la grupo Esperanto@Edukado, kaj Dafydd ab Iago daŭrigas sian rubrikon Vide el Bruselo. Kaj kiel la ĉefa oktobra materialo sur la tria paĝo estas presita artikolo Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?

En la kultura sekcio legeblas jubilea artikolo pri Brassens, verkita de lia disĉiplo Jacques Yvart, kaj traduko de unu el la kanzonoj de la jubileanto, prezento de la eldonejo de FEL en la rubriko Nia Trezoro, raporto pri la 1a Esperanta Kinofestivalo, artikolo de Flo Martorell pri la kulturfestivalo Festo kaj diversgrandaj informoj pri la novaj libroj, gazetoj kaj revuoj.
Sed la plej granda oktobra teksto estas la kvarpaĝa artikolo Plurformismo en Esperanto de Ryszard Rokicki, per kiu finiĝas lia triartikola esperantologia ciklo.

Pro la grava operacio de la eldonanto de La Ondo, Halina Gorecka, la oktobra kajero estas iom pli malkohera kaj pli mistajpo-plena ol kutime. Ekzemple, mankas en ĝi la listoj de la ricevitaj libroj kaj gazetoj, mankas nova konkurstasko kaj la solvoj de la antaŭa, mankas la listo de donacoj al la fondaĵo, kiu reale savis la vivon de Halina. La novembra eldono estos la lasta en la Moskva periodo de La Ondo, kaj poste ĝi estos denove redaktata en Kaliningrado.

Pluraj tekstoj el la oktobra Ondo (la 204a ekde la relanĉo de la revuo en 1991) estas legeblaj rete:
http://www.esperanto.org/Ondo/
(musklaku la titolbildon en la centro).

La Ondo de Esperanto jam estas abonebla por 2012 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio (pdf) de La Ondo estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi