Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendo de savitaj diskoj

Vinilkosmo lanĉis subtenan kampanjon post savado de diskoj, kiuj ne forbrulis, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingado de la incendio. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis tion kio ne estis konservinda, kaj por ne forĵeti la sendifektaj diskojn ni decidis vendi ilin subtene al Vinilkosmo je malalta prezo. Via subteno kontribuos al daŭrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj.

Dankon al vi ĉiuj!

Ni pretigis du kategoriojn de savitaj diskoj.
1. La diskojn en ujoj (foje difektitaj). kies libretoj estis malsekigitaj sed kiujn ni sukcesis savi kaj sekigi, ni disponigas je duonprezo (50%) de la publika prezo kun imposto + sendokostoj
2. La diskojn en ujoj (foje duonrompitaj) aŭ en plastaj kovertoj, sen libretoj, ni disponigas por 5 eŭroj + sendokostoj

1. savitaj diskoj kun difektitaj libretoj
Referenco / Albumtitolo / Artistoj / KD-Kvanto / Prezoj (50%)
VKKD018 JoMo kaj Liberecanoj – JoMo – 28 KD: 6,50€
VKKD020 …sed estas ne. – Persone – 11 KD: 6,50€
VKKD022 Por la mondo – Merlin – 11 KD: 6,50€
VKKD023 Ŝako – La Porkoj – 47 KD: 6,50€
VKKD024 Masko – Kajto – 40 KD: 6,50€
VKKD026 Kia viv’ – Kore – 30 KD: 6,50€
VKKD044 JoMo friponas ! – JoMo – 46 KD: 7€
VKKD053 Elektronika Kompilo – 58 KD: 9€
VKKD070 Civilizacio – Strika Tango – 103 KD: 8,50€
VKKD073 Mi estas – Ĵak Le Puil – 46 KD: 9€
VKKD075 Rebela sono – Dolchamar – 8 KD: 7€
VKKD082 jOmO salvumas – JoMo – 105 KD: 9€
VKKD086 Supernova – Supernova – 11 KD: 7€
VKKD088 Tielas vivo – Kore – 20 KD: 9€
VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques Yvart – 142 KD: 9€
VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio – 70 KD: 7€
VKKD093 Fek al Esperanto – La Pafklik – 7 KD: 8€
VKKD023 Ŝako – La Porkoj – 47 KD: 6,50€

2. Savitaj diskoj sen libretoj je 5 €:
Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / Kvantoj
VKKD020 …sed estas ne. – Persone – 91 KD
VKKD022 Por la mondo – Merlin – 30 KD
VKKD026 Kia viv’ – Kore – 28 KD
VKKD027 Lingvo Intermonda – Dolcxamar – 6 KD
VKKD053 Elektronika Kompilo – 42 KD
VKKD070 Civilizacio – Strika Tango – 1 KD
VKKD074 Plaĉas al mi – Kaj Tiel Plu – 10 KD
VKKD075 Rebela sono – Dolchamar – 25 KD
VKKD082 jOmO slavumas – JoMo – 33 KD
VKKD086 Supernova – Supernova – 10 KD
VKKD088 Tielas vivo – Kore – 93 KD
VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques Yvart – 73 KD
VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio – 65 KD
VKKD093 Fek al Esperanto – La Pafklik – 11 KD

Kalkulu kaj aldonu la sendokostojn:
Por Francio: ĝis 2 KDoj = 3,15 €, ĝis 5 KDoj 4,84 €
Por Eŭropa Unio: ĝis 2 KDoj = 4,30 ĝis 4 Kdoj 6,50 €, ĝis 5 Kdoj 10,00 €
Por Novzelando, Aŭstralio, Kanado, Usono: ĝis 2 Kdoj = 5,90 €, ĝis 4 KDoj 7,70 €, ĝis 5 Kdoj 11,50 €
Por aliaj mondpartoj: ĝis 2 KDoj = 12€, ĝis 4 Kdoj 15,80€, ĝis 5 Kdoj 16,80€

Elektu la diskojn sendu retmesaĝon al vinilkosmo@gmail.com kun via poŝta adreso kaj via mendo kun via kalkulo. Post nia konfirmo al vi laŭ la disponebleco de la diskoj menditaj, vi konfirmos vian subtenan pagon kaj ni sendos la diskojn …

Pagmanieroj:
1. Pago per ĉeko (nur por francoj!) al Vinilkosmo, 2 Bis Chemin du canal, FR-31450 Donneville
2. Pago per bankĝiro al Vinilkosmo
Poŝtkonto CCP
IBAN: FR52 2004 1010 1606 7085 7J03 728
BIC /Swift: PSSTFRPPTOU
La banque Postale FR-31900 Toulouse Chèques (konfirmi al ni vian subtenan pagon)
3/ Tra la UEA konto de Vinilkosmo. kodo: vini-j (sendu al ni kopie vian ĝirilon senditan al UEA kiel konfirmilon)
4) Per kreditkarto tra Paypal https://www.paypal.fr/fr al Vinilkosmo-konto ĉe payment@vinilkosmo.com

Specialaj dankoj
Ni volas dankegi ĉiujn kiuj sendis al ni kuraĝigajn kaj subtenajn mesaĝojn. Tio donis al ni la forton por daŭrigi la laboron en tiom malfacilaj kondiĉoj…
Ni ankaŭ volas aparte danki la homojn kiuj helpis fizike por savi la diskojn:
— la fajrobrigadistoj sen kiuj ĉio estintus forbruligita.
— Marion, Christophe, Françoise, Christian Mony, Sylvie R, Marie Odile, Sylvie B, Nevik kaj Xavier kiuj mane helpis por purigi, selekti, malfermi la ujojn, sekigi libretojn kaj reordigi ĉiujn diskojn.
Kaj kompreneble grandan dankon al ĉiuj, kiuj subtenos nin mendante tiujn savitajn diskojn…

Nun ni laboras en la urĝo kaj nur jarfine okaze de la inventaro ni povos fari precizan bilancon kaj tiam ankaŭ scios la precizan kvanton da diskoj fordetruitaj.

Plej muzike salutas

Flo!
(Floréal Martorell)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi