«Mi neniam kontentas»: Intervjuo kun Ulrich Becker

Novjorka intervjuo

Ulrich Becker (1958) estas Germano, al multaj konata kiel verkisto (La aĵoj kaj la sezonoj, Ĉiuj dioj estas for, Novjorkaj poemoj). Mi renkontis lin ĉi-septembre en Novjorko kiam li en rolo de eldonisto lanĉis la anglalingvan romanon Reluctant Messiah de Trevor Steele.

Certe multaj konas vin ankaŭ pere de via longjara Germania esperantumado (redaktado, kunorganizado de la berlina UK…), sed de 1999 vi vivas kaj laboras en Usono.

Mia vera okupiĝo estas nun projekt-manaĝero dungita de malgranda firmao. Mi manaĝeras tradukadon el kaj en ĉiujn lingvojn, organizas fremdlingvan sonregistradon, dubladon, kreas subtitolojn, ĉion, kio rilatas al son-, vid- kaj aŭd-materialoj.

Ĉu vi mem tradukas?

Nur en la germanan kaj ne jurajn, medicinajn, tro teknikajn materialojn. Plej volonte mi tradukas art- kaj literatur-rilatajn tekstojn, ekz. por fotistoj, modaj katalogoj.

Via dua laboro estas eldonisto de la eldonejo Mondial, kiun la esperantistaro renkontadas pere de, ekzemple, Beletra Almanako. Kiom da libroj vi jam publikigis?

De 2004 proksimume 150, se mi enkalkulas ambaŭ uzatajn lingvojn: la anglan kaj Esperanton.

Ĉu Mondial ekzistas de 2004?

De 1996. Ĝi estis fondita en Berlino.

Do, ni reiru al Germanio. Vi studis la francan kaj la rusan en Humboldt-Universitato en Berlino kaj laboris kvin jarojn kiel lingvoinstruisto en gimnazio ĝis venis voko de Detlev Blanke, la gvidanto de la Esperanto-Asocio de Germana Demokratia Respubliko (GDREA) en Kulturligo de GDR. Kial li elektis ĝuste vin? Kaj kia estis via ĝistiama rilato al Esperanto?

Pri Esperanto mi legis la unuan fojon en iu taggazeto kiel infano. Mi estis 17-jara kiam mi vidis E-lernolibron en vendejo, aĉetis ĝin kaj ene de duonjaro mi parolis la lingvon. Mia unua vizito al Esperanto-kunveno tre negative impresis min, tial mi nur abonis gazetojn, hejme legis ilin, sed dum longa tempo ne iris inter la samideanojn. Nur sep jarojn poste mi reprovis kaj renkontis interesajn homojn en Berlino, decidis partopreni traduk-konkurson organizitan de la organo de GDREA, der esperantist, kaj gajnis ĝin. Pro tio, kiam en 1988 Detlev bezonis novan dungiton por sia oficejo, li alvokis min.

Kiajn taskojn vi ricevis?

Mi okupiĝis pri instruaj kaj organizaj aferoj: verkis kaj gvidis korespondan kurson, skribis artikoletojn kaj recenzojn kaj helpis organizi aranĝojn.

Kaj kion pri eldonado?

En Berlino ni eldonis dum kvar jaroj malpli ol dek librojn. Mi laboris en Kulturligo ankaŭ post la grandaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj, kaj kiam tiu ĉi organizo akumulis multe da interesa materialo ekz. historiajn esplor-tekstojn, por povi eldoni ilin, kolego en Kulturligo kaj mi registrigis en 1996 en Germanio novan entreprenon: Mondial.

Nun ĝi estas Usona entrepreno. Ĉu vi estas la posedanto?

Ne. Dum longa tempo mi ne havis la vizon bezonatan por posedi ĉi tie firmaon.

La retpaĝaro de Mondial listas ne nur beletraĵojn, sed ankaŭ verkojn pri lingvistiko, politiko, psiĥologio, geja literaturo… Kio estas la plej sukcesa?

Tio daŭre ŝanĝiĝas. Se iu temo aŭ iu homo estas en la novaĵoj, la pria literaturo vendiĝas pli bone.

Granda parto de viaj publikaĵoj estas reeldonoj.

Laŭ la usona leĝo ĉiu libro de antaŭ 1923 estas senkopirajta. Tio, kompreneble, helpas.

En Esperanto vi aperigis, ekzemple, la vortaron de John Wells, verkon de Wera Blanke, de Aleksander Korĵenkov kaj vian propran Esperanto in The New York Times (1887-1922).

Vidu, ankaŭ tie mi ĉesis ĉe la jaro 1922, ĉar la kopirajto por la Times-artikoloj el la postaj jaroj kostus ege multe.

Mi miris, ke vi kuraĝis eldoni la multekostan Esperanto Literature de Sutton kaj des pli mi miris kiam mi eksciis, ke jam preskaŭ 400 ekzempleroj estis venditaj de ĝi.

Tiu sukceso ŝuldiĝas al la escepte kvalita laboro de Sutton kaj al la granda entuziasmo de esperantistoj. Ili kredas, ke la libro estas grava, ke ĝi devas esti disvastigata, kaj do atentigis pri ĝi siajn bibliotekojn, universitatojn… Mi aldonu, ke eldoni vortarojn kaj lernolibrojn ne estas risko, ili ĉiam bone vendiĝas.

Ĉe tia kvanto de eldonaĵoj certe necesas helpantoj.

Jes, mi havas regulajn provlegantojn, iun kiu faras gazetarajn komunikojn, dezajniston de kovriloj…

De kie vi havas la konojn pri tiu kompleksa laboro?

Mi studis libroeldonadon en Pace-Universitato. Nun mi fieras ke Mondial estas ĝis nun ŝajne la sola Esperanto-eldonejo, kiu estas komplete en la internacia librovenda retejo.

Kie vi presigas viajn publikaĵojn?

Mi uzas du presejojn de la sama firmao, unu estas en Usono, unu en Britio, kaj baldaŭ plian en Aŭstralio.

Ĉu vi ŝatus fari la eldonistan laboron plentempe?

O, jes!

Ĉu do Ulrich la eldonisto kontentas?

Mi neniam kontentas. Ĉion eblas fari pli perfekte, pli efike. Relative mi tamen ne malkontentas, sed se mi havus pli da tempo, pli da financa potenco…

Kion vi planas por la venonta jaro?

Mi scias, ke parton de miaj eldonotaĵoj mi trovos “survoje”, sed mi havas ankaŭ liston de titoloj publikigotaj ĝis la malfrua printempo de 2011 (vidu www.librejo.com). Unu el ili estas la anglalingva traduko de Modernaj Robinzonoj de Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc): Crusoes in Siberia, tradukita kaj redaktita de Tonkin, kun antaŭvortoj de liaj du famaj filoj: Paul kaj George Soros.

Nenia ripozado?

Novjorko faras la homojn entreprenemaj kaj kreemaj. Ĉi tie oni laboras. Eble tre maljuna mi volos pacon, sed ne nun.

Intervjuis Katja Steele

La Ondo de Esperanto, 2010, №12.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi