“La Ondo de Esperanto” fermis la jaron

Du gravaj primovadaj artikoloj estas en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis la abonantoj. La titolo de la unua, Subeniro kaj falo de UEA, de Renato Corsetti parolas per si mem, kaj Zbigniew Galor en sia Kiel esperantistoj perdas sian komunumon analizas la t.n. “polan internan militon” kaj konkludas, ke ĝi “nek reduktiĝas al la pollanda aspekto, nek la pollanda aspekto estas la plej grava”.

En la movada sekcio Eventoj oni povas legi multajn informojn pri la esperantista agado en pluraj landoj, interalie, pri sukcesa lingva festivalo en Ĉuvaŝio, kies momento estas videbla sur la kovropaĝo. La sekcio Tribuno entenas, interalie, komentarion de Dafydd ab Iago pri la decido de la Eŭropa Komisiono ne plu financi la asocion kiu defendas la minoritatajn lingvojn en Eŭropo, kaj artikolo pri interreta lingvolernado.

Decembro estas Zamenhofa monato, kaj okaze de lia nazkiĝdatreveno estas publikigata forgesita teksto de D-ro Esperanto. Al ĉi tiu temo rilatas ankaŭ la recenzo de Carlo Minnaja pri la biografia skizo “Zamenhof” de Aleksander Korĵenkov. Alia dato, al kiu La Ondo donas atenton, estas la centjariĝo de la planlingvo Omo: Halina Gorecka prezentas ampleksan eseon pri Omo kaj pri ĝia aŭtoro Vladimir Vengerov.

En la kultura sekcio de la decembra Ondo estas tri poemoj de la rusa klasikulo Nikolaj Nekrasov en la traduko de Valentin Melnikov; prezento de la romano de Trevor Steele Sed nur fragmento (de István Ertl); intervjuo kun la Novjorka eldonisto Ulrich Becker; artikoleto pri omaĝo al Clarence Bicknell kaj bibliografiaj informoj. En la fino estas Mozaiko kaj Fotoraportoj.

Per ĉi tiu kajero La Ondo de Esperanto fermas sian dudekan eldonjaron.

Pluraj tekstoj el la decembra Ondo estas legeblaj en nia retejo (musklaku la titolbildon en la centro).

La Ondo de Esperanto estas redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Olsztyn (Pollando).

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2011 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).

La elektronika versio (“PDF”) de La Ondo estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi