Zbigniew Galor: Kiel esperantistoj perdas sian komunumon

Certe vi aŭdis, Kara Leganto, ke la vojo al la fina venko per ĉiutaga instruado de Esperanto estas plena de embarasoj, penoj kaj rezulte ĝi estas nek tro efika nek certa. Sume, ne tro alloga. Male al ideo de alia vojo, kompreneble libera de tiuj ĉi limigoj: jen politikistoj decidas, ke Esperanto estas devige instruata. Tio sendube devas okazi dank’ al instigo de esperantistoj. Imagata skalo de la “fina venko” — urba, regiona, landa, interlanda, kontinenta, monda — dependas nur de iliaj ambicio kaj sento de politika realeco. Apartenas al la imagoj ankaŭ historia alvoko de esperantistoj al la ĉinia estraro: ĝi decidu, ke Esperanto iĝu la dua lingvo de ĉinoj. Sur tiu ĉi fono la ideo, ke la pollanda parlamento/registaro decidu, ke Esperanto estu devige instruata en pollandaj lernejoj, estas eĉ modesta. Tion celas la unua flanko de “pola hejma milito” — tiel sensacie nomita estas la diskuto en Libera Folio. La diskuto elvokis sintenojn malproksimajn de provo kompreni la konflikton, kiu esprimiĝas en ĝi. Tamen la konflikto malkovras sian ideologian fonton, devenantan el la ĝisnuna evoluo de la Esperanto-movado, kaj montras, kiel disfalas la (landa) Esperanto-komunumo. Ne pravas tiuj, kiuj traktas ĝin kiel absurdaĵon aŭ kiel nur “internan aferon” de poloj.

1. Kontraŭdiroj kaj konfliktoj

Historio de la Esperanto-movado estas ankaŭ historio de kontraŭdiroj kaj konfliktoj. Ido-skismo, puĉo en Hamburgo, konflikto en CO aŭ afrika konflikto — kelkaj ekzemploj pli konataj. Ekzistas ankaŭ histori-ideologiaj kontraŭdiraj tendencoj kune kun distingoj je neŭtrala/politike engaĝiĝinta, dekstra/maldekstra k.a.. Krom ili okazas “kvereloj” en Esperantaj kluboj kaj asocioj malproksime de centroj. Tiuj ĉi malofte eliras en lumon tagan.

La “kverelo” en la Pola Esperanto-Asocio iĝis jam malfermita konflikto. Kaj la konflikto mem elvokis rimarkon de eksterlandaj esperantistoj. Ĝi aktivigis ankaŭ kelkajn personojn (kaj la Civiton ), por kiuj la konflikto estas nur preteksto ironie priridi siajn “deĵorajn” kontraŭulojn. Indas memori, ke ironio estas principe esprimo de senarmeeco. Vidiĝas ankaŭ troigo, karakteriza por (kultura kaj politika) Esperanta folkloro kies reprezentato iĝis A. Künzli, svisa esperantisto kaj historiisto, nenion komprenanta en la konflikto kaj en la pollanda realeco, sed senhezite instruanta la pollandan ŝtatprezidanton, kiumaniere li punu la malbonan PEA, kaj kion faru la membroj kaj la prezidantino de PEA.

2. Aferoj kaj homoj

La esenco: kelkaj esperantistoj kreis Iniciatan Grupon Esperanto por EU (IGEEU), kiu celas enkonduki devigan instruadon de Esperanto en pollandaj lernejoj per decido de la pollanda registaro. Ili konstatas, ke tio estas ununura efika vojo por evoluigi la lingvon, ĉar PEA (kaj UEA) nenion faras.

Homoj, kiuj tiel opinias estas (krom F. Witucki) membroj de PEA : E. Kozyra (vicprezidanto de PEA!), K. Krzyżak, S. Rynduch (dumviva membro). Iliaj kritiko kaj akuzoj rilatas al la prezidantino de PEA, H. Komar, kaj al la apogantaj ŝin membroj de PEA.

En ĉi-jara ARKONES (24–26 sep, Poznań), dum konfronto evidentiĝis, ke por ambaŭ flankoj la kaŭzo de la konflikto estas malsama. Por la prezidantino la kaŭzo estas leteroj senditaj de IGEEU al altaj reprezentantoj de la pollanda politika vivo, kiuj, laŭ ŝi, estas neformalaj, kompromitaj por la Esperanto-movado. Por la IGEEU tio estas ofendaj karakterizoj de ĝiaj membroj disvastigataj far Komar. Do, laŭ la prezidantino la kaŭzo devenis de la agado de la grupo en neesperanta medio. Laŭ la grupo ĝi estas ligita kun ŝia personeco.

Ankaŭ la ebleco solvi la konflikton estis malsame vidata. S-ino Komar konstatis, ke ŝi ne komprenas la agojn kiuj celas konstrui domon komencante de tegmento. S-ro Krzyżak diris, ke la kondiĉo estus ĉesigi ofendadon de la grupanoj. La konstato de la prezidantino signifis, ke ŝi ne vidas eblecon solvi la konflikton.

3. Tri konfliktoj

Sub nomo de la “pola hejma milito” ekzistas tri fundamentaj konfliktoj, ĉiuj en ekstrema formo: 1) ideologia konflikto; 2) organiza laborkonflikto ; 3) personeckonflikto. La bazan rolon ludas ĉi tie la ideologia konflikto.

La ideologia konflikto estas historia produkto de la Esperanto-movado kaj rilatas al du ĉefaj tendencoj. Ambaŭ devenas de malsamaj respondoj al tre praktika demando: kiel progresigi la lingvon en la socio, en la mondo? La unua respondo baziĝas sur senĉesa popularigado, t.e. instruado de Esperanto (influoj de Zamenhof, Lanti k.a.). La dua rilatas al konvinko, ke Esperanto iĝos akceptata mondskale, aŭ plimalgrandskale (ekzemple, en Eŭropo aŭ en iu lando) rezulte de decido politika de gravaj ŝtataj institucioj, internaciaj organizaĵoj (influoj de Hodler, Privat k.a.). Ĉe la unua kazo plej gravas desuba aktivado de esperantistoj, kiuj mem kreas bezonon, instigante aliajn. Ĉe la dua sufiĉas desupra aktivado de Esperanto-elito kaj politika decido enkonduki Esperanton (ekzemple, en ĉiujn lernejojn), kiu kreas oferton. Oni povas nomi tiujn ĉi tendencojn desuba/desupra, aŭ bezona/oferta.

Edward Kozyra, la motoro de la grupo, celanta aparteni al la partio EDE (Eŭropo — Demokratio — Esperanto), kiu celas enkonduki Esperanton en eŭrop-uniajn strukturojn, estas certa, ke tiuspeca politika decido (ekzemple, de la pollanda parlamento) elvokos edukadon de amaso da Esperanto-instruistoj. Ne havante bazan scion pri la Esperanto-edukado en Pollando, li senhezite prezentas falsan bildon pri ĝi (kiel montris tion I. Koutny koncerne al universitataj kursoj).

La organiza laborkonflikto rilatas al fakto, ke la membroj de la iniciata grupo — samtempe membroj de PEA — kaj la prezidantino de PEA laŭ la organizaj (statutaj) principoj devas kunlabori baze de sama organiza politiko (ĉi-kaze desuba). Tamen la grupo akceptas tute kontraŭan politikan aliron al la disvastigado de la lingvo — desupran. La pezeco de ambaŭflankaj akuzoj atestas, ke okazas akra batalo pri organiza potenco (en majo devas okazi baloto en PEA).

La konflikton nutras ankaŭ kontraŭdiro inter du preferataj formoj de organiza agado: senperaj kontaktoj flanke de la prezidantino (kaj ligitaj al ŝi esperantistoj) kaj peraj kontaktoj flanke de la grupo de E. Kozyra — agado pere de “leteretoj”.

Konflikto de personecoj. Nur kun granda ĝeneraligo eblas diri, ke en la konflikto s-ino Komar ŝajnas reprezenti tipon de principulo kaj s-roj Kozyra, Krzyżak, Rynduch tipon de pragmatikulo, por kiu kuranta celo estas pli grava ol la akceptataj principoj.

4. Eŭrovenko?

Kiel eblas, ke ĝuste en Pollando tiom forte en absolute ekstrema formo aperis la desupra tendenco danĝera por la malfacile atingita unueco de la pollanda Esperanto-organizaĵo? Favoras al ĝi fenomenoj eksteraj kaj internaj. Al la unuaj apartenas la plilarĝigo de EU kaj la rezultoj de sistema transformo.

La evoluo de EU elvokis ĉe esperantistoj esperojn je “rapida eŭrovenko”: Esperanto iĝu eŭropunia lingvo (aŭ/kaj eŭropa identigilo laŭ la ideo de Z. Tiŝljar). Similan rolon la evoluo de EU plenumas en neesperantista medio, EU estas tie traktata kiel solvo de ĉiuj problemoj en la nov-aliĝintaj ŝtatoj.

Parto de esperantistoj vidas en la nova realeco la plenumon de historia justeco kaj ne kapablas pensi pri sociaj fenomenoj alie ol per emocioj. Tiun sintenon plifortigas idealismo kiel plej populara memidenteco de plej multaj esperantistoj. Ilia aliro al socio rezultas i.a. forme de specifa interpreto de la konstato: “Ni vivas en demokrataj cirkonstancoj kaj ni devas ankaŭ tiel agi”, — tiel Rynduch argumentas en Libera Folio pri la neebleco akcepti malpermesojn devenantajn de “gvidanta funkcio” en PEA. Sed politika demokratio en ŝtato ne estas la sama kiel organiza demokratio. Krome, ambaŭ enhavas rajtojn kaj devojn! La aŭtoro de la supra konstato ŝajne pensas pri libereco kaj demokratio laŭ la modelo de liberum veto (pasinta formo de individua pola parlamenta libereco, limigita nek fare de aliaj parlamentanoj, nek per iuj ajn principoj).

Al la internaj fenomenoj apartenas: senorientiĝo pri la komunumo kaj movado kaj kontraŭdiro inter la “vera socio” kaj “help-socio” (laŭ la iama termino de S. Révész).

Ĉu esperantistoj kreas komunumon aŭ movadon? Senorientiĝo pri tio estas elemento de la nuntempa Esperanto-medio. Sian rolon en la formado de tiu ĉi stato ludas la raŭmisma ideologio, pli ofte prisilentata ol kritike analizata en UEA. Paradigmo de la “bona” komunumo kiel konkurenca al la “malbona” movado, influis ankaŭ la konscion de UEA-membroj. Kune kun la falo de la Berlina Muro komenciĝis kolapso de la ĝisnuna Esperanto-komunumo en Pollando kaj en aliaj landoj. La nun ekzistantaj Esperanto-komunumoj estas malfortaj. Plimalfortigas ilin ankaŭ idealisme blindaj, sed bonintencaj, agoj de desupristoj, kiuj ne bezonas la Esperanto-komunumon por evoluigi Esperanton! Desupristoj bezonas nur favorajn politikistojn. La Esperanto-komunumo estas plimalfortigata pli forte, se desupristoj mem — kiel kaze de la pola konflikto — estas membroj de la Esperanto-komunumo.

Se la Esperanto-medio estas speco de “helpsocio”, tio signifas ke Esperantujo servas kiel helpo en realigado de sociaj roloj (ekzemple: de politikisto, poeto, instruisto ktp.), kiujn esperantistoj en sia propra “reala socio” iel efektivigi ne povas, kvankam volas. Tio signifas, ke en la esperantista “helpsocio” oni devas distingi ankaŭ interesojn de tiuj, kiuj strebas kompensi mankojn de sia neesperantista vivo, ankaŭ en netipaj formoj, kiuj povas esprimiĝi kiel ekzotikaj, folkloraj por la Esperanto-medio.

Tre favora cirkonstanco por netipaj agantoj estas malfortigo de la komunuma ligo inter esperantistoj, t.e. samtempe plimalfortigo de la kontrola funkcio de la komunumo. La pola konflikto montras, ke perdo de la komunuma ligo rezultas el realigado de desupra socipolitika tendenco traktata kiel ekstreme, absolute, fundamente kontraŭa rilate al la desuba tendenco. Tion akompanas neglekto de iuj ajn organizaj principoj.

La tiel nomata “pola konflikto” nek reduktiĝas al la pollanda aspekto, nek la pollanda aspekto estas la plej grava. La konflikto esprimas desupran tendencon — aspekton de la monda Esperanto-movado.

Zbigniew Galor

La Ondo de Esperanto, 2010, №12.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi