Arkivo por la etikedo 'Komitatano Z'
1 Septembro 2016 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Neniu surpriziĝis pri la elektoj en Nitro, ĉar la rezulto estis konata ekde majo, kiam la elektokomisiono prezentis sian raporton. Kritikemuloj de la speco Johan Derks kaj Ian Fantom kompreneble kriis pri manko de demokratio, ĉar la rezulto estis fiksita longe antaŭe. Ni jam skribis, ke Derks mem subfosis la demokration, [...]
30 Majo 2016 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado de komitatanoj B “por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato”, kiel priskribis ilian rolon [...]
21 Decembro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z En novembro diskuris en Esperantujo la jubila sciigo, ke por festi la 100an datrevenon de la morto de la aŭtoro de Esperanto, Unesko en sia Ĝenerala Konferenco deklaris la jaron 2017 Zamenhof-jaro. La sciigo rapide disvastiĝis kaj verŝajne ankaŭ nun, kiam aperas tiuj ĉi linioj, iuj ekscite afiŝas ĝin en Facebook [...]
24 Septembro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi volas resti ene de ĝi.
29 Junio 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Sojle de la 100a Universala Kongreso de Esperanto ni haltu iom ĉe tiu unika fenomeno, pri kiu UEA kiel ĝia mastro plene rajtas fieri. Ne povas esti pli ol manpleno da aliaj ĉiujaraj kongresoj en la mondo, kiuj havus pli longan historion. Iu en UEA devus esplori la aferon, ĉar se [...]
6 Aprilo 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la [...]
6 Februaro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Estas malfacile prognozi la estontecon, ankaŭ se temas pri distingo de tio, kio en tute lastatempa pasinteco restos signifa ankaŭ poste. Estus interese legi post dek jaroj la respondojn de la konataj movadanoj, kiujn nia redakcio invitis al sia Ronda Tablo por rakonti, kiujn Esperanto-eventojn en 2014 ili taksas plej pozitive [...]
13 Oktobro 2014 de AlKo
Vortoj de komitatano Z La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj [...]
30 Majo 2014 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton [...]
25 Novembro 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni [...]
26 Aŭgusto 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero.
25 Aprilo 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z “Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por la UEA-estraro”, – resumis Libera Folio la liston de la kandidatoj por stiri nian plej gravan establon dum tri venontaj jaroj. La plej okulfrapa detalo kompreneble estas la ĉeesto de nur unu virino en la listo. Ĉu oni perdis la fidon, ke dua sinsekva [...]
28 Januaro 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Ni estas denove meze de elektoj en UEA post la oficiala starto per la alvoko pri kandidatoj por komitatanoj B. Ilia nombro minacis fali al kvin, sed UEA tamen sukcesis komenci la sesan milon da individuaj membroj kiel altosaltisto, kiu faris validan rezulton kun tremanta stango malantaŭ si.
25 Septembro 2012 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, [...]
11 Julio 2012 de AlKo
Vortoj de Komitatano Z La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la [...]