La iluzio de sendependiĝo

Vortoj de komitatano Z

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi volas resti ene de ĝi.

Laŭ la statuto de UEA ĝi ja estas integra, nedisigebla parto de UEA. Memstarigo de TEJO postulus ŝanĝon en la statuto de UEA, sed tio necesigus plurjaran proceduron. TEJO tamen volas sendependiĝi ankoraŭ ĉi-jare, sed esti sendependa ene de alia sendependa organizo ne eblas. Tiel diras ordinara logiko kaj estus strange, se la nederlanda juro sekvus aliajn regulojn.

Laŭ la laborgrupo, kiu estis elektita por prepari la sendependiĝon, iu granda paŝo necesas pro la reguloj de eŭropaj instancoj, de kiuj TEJO ricevas subvenciojn. Ĝi ne diris, kial tio subite iĝis necesa, kvankam dum jardekoj eŭropa mono venis senprobleme. La laborgrupo skribis, ke la membrosistemo de TEJO ne ebligas atingi la minimuman membronombron, kiun Bruselo postulas. Tiu minimumo estas laŭdire 5000 membroj en la EU-landoj, sed en 2014 TEJO havis tutmonde nur 1926 individuajn kaj aligitajn membrojn. Ĉar la TEJO-membraro plu konsistus el la junaj membroj de UEA – el kiuj eble milo en EU – TEJO restus same for de la minimumo kiel nun. Jesuo manĝigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj, sed montri al EU milon kiel kvinmilon ne eblas per kosmetikaj tuŝoj en la statistikoj; necesas groteska falsado.

Kiu volas sendependan TEJOn? Mankas signoj pri amasa postulado flanke de junaj esperantistoj. Eĉ male, en la komitato de TEJO aperis duboj kaj rezisto. La aŭtoritato de la nova TEJO-prezidanto Mandirola, verva advokato de la afero, suferis baton en la unua grava voĉdono post lia elekto, ĉar la komitato ne pretis blinde aprobi la kontrakton, per kiu la estraroj de UEA kaj TEJO devus reguligi la novan aranĝon. Kun granda plimulto la komitatanoj decidis, ke la ankoraŭ farota kontrakto estu submetita al ilia voĉdonado. Tiel ili montris pli da respondeco ol iliaj gekolegoj ĉe UEA, kiuj ja akceptis ĉion, kvankam pro tempomanko ili apenaŭ povis legi tion, kion ili lastmomente ricevis por decido. Se en tia situacio la komitatanoj de UEA estus pli konsciaj pri sia digno kiel anoj de la supera organo de la Asocio, la sola decido, kiun ili povus fari, estus prokrasti la aferon al la sekva UK por povi trankvile pristudi ĉion.

Ju pli TEJO iam kreskis, des pli ĝi ligiĝis al UEA kaj fine tute integriĝis kun ĝi. En la UK en Hago en 1964 la voĉo de Lapenna rompiĝis, kiam li diris, ke TEJO atingis 10 mil membrojn. Restas kvinono. La TEJO-estroj bonŝancas ne havi sian Corsetti, kiu skoldus, ke TEJO ne kreas novajn esperantistojn. Iam TEJO eldonis Ĉu vi parolas tendare? kaj Kontakto havis spacon por komencantoj, sed nun gejunuloj lernas la lingvon en la reto. Ke TEJO-anoj sidas en eŭropaj junularaj loĝioj, nek antaŭenigas la lingvon nek signifas ion al gejunuloj, al kiuj TEJO donas ĉiam malpli da io konkreta. Eŭropumado iĝis al ĝi pli grava ol la agonianta Pasporta Servo kaj UK allogas pli da gejunuloj ol IJK. Se restos tiel, TEJO iĝos superflua.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/09/kz-12/

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Lasu la Universalan Kongreson en paco!
La vana instruo de Franz Jonas
Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo
Fieron sentu ni interne
Esperanto plej gravas – kaj unue Esperanto
Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to La iluzio de sendependiĝo

  1. Komitatano Z disvolvas la tezon, ke TEJO sinkadis ekde 1964. Tiun tezon kontestas la samaj statistikoj al kiuj Z referencas. Dankon al s-ro Buller pro la helpo dementi Komitatanon Z, konfirmante ke la TEJO-IMaro rekordis en 1997 (honoron al nederlanda anstataŭ franca prezidanto), anstataŭ 1964.

  2. Osmo Buller diras:

    Kial Giorgio Silfer pli fidas sian memoron kaj ne kredas la ciferojn, kiujn Paweł Fischer-Kotowski prenis el la oficialaj statistikoj de UEA? La membronombrojn de UEA oni povas facile trovi ekz. en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA

    En 1969 oni ne “plendadis ke la asocio de jaroj stagnadas per nur sesmilo da IMoj”, ĉar tiam de pli ol jardeko la nombro estis super 7.000 (7.111 en 1969).

    Sian rekordon de individuaj membroj (892) TEJO atingis en 1997, en kiu jaro la prezidanteco transiris de Danny ten Haaf (Nederlando) al Joseph Truong (Usono). La franco Bertrand Hugon prezidis la UEA-junularon 2003-2005.

  3. Chu vere UEA en 1964 havis pli ol 7.000 membrojn? Tiu ora sojlo estis transpashita komence de la 1990aj. Kiam mi alighis al UEA (devige, por esti TEJO-ano) en 1969 oni plendadis ke la asocio de jaroj stagnadas per nur sesmilo da IMoj, inkluzive de la junulara sekcio.

    Chiukaze, la rekordon de individuaj membroj (pli ol naucent) lau mia memoro TEJO atingis pli ol tri jardekojn post 1964, sub la gvido de franca prezidanto.

    Kiu insistas ke TEJO ruinis kompare kun 1964, tiu havas tre subjektivan opinion pri statistikoj.

  4. Anstataŭ arbitre ĵeti ion el sia kapo, Silfer devus rigardi la statistikojn de UEA en la revuo “Esperanto”, ĉi-kaze en n-roj 1965:3 kaj 2015:4. En 1964 UEA havis 32187 membrojn, kiuj konsistis el 25048 aligitaj kaj 7139 individuaj membroj. Se Silfer pravus, UEA havus nun ĉ. 8000 membrojn, sed en 2014 ĝi fakte havis 14816 membrojn, t.e. preskaŭ duono (46%) de la nombro en 1964. La diferencon kaŭzis ĉefe la falo de aligitaj membroj per sume 10092 en Bulgario (4525 > 120), Hungario (3300 > 113) kaj Pollando (3100 > 600).

  5. La argumentado de komitatano Z kondukas al la konkludo ke “TEJO iĝos superflua”. Sed se tiel, des pli en la intereso de UEA, ke TEJO estu sendependa…

    Krome, se restis nur kvinono de la TEJO-membraro el 1964, ja restis nur kvarono de la UEA-membraro el la sama jaro. Sen konsidero pri la evoluo de la demografia arbo en la kontinento plej grava kaj por UEA kaj por TEJO. Konkludo: ĉu UEA mem ne iĝos superflua?

    Fine, kiu NE volas sendependan TEJOn? Mankas signoj pri amasa kontraŭeco flanke de maljunaj esperantistoj. La sole klare reagantaj kontraŭ la sendependa TEJO estas homoj ligitaj al la burokrata aparato, unuavice la eminenta baldaŭa nur emerita.

  6. Vidu komentarion en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2243, pri kiu anoncas HeKo:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2629

  7. Strange pri kiuj aferoj ili kverelas. Oni povas perdi sian tempon per statutaj aferoj, sed tio ne donas pliajn membrojn. Kaj laŭdire la kialo estas la manko da membroj por postulo de EU.
    Kial E-o organizoj ĉie perdas membrojn kaj ne povas konvinki novulojn? Statutaj diskutoj ne donas solvon.

  8. Marek Blahuš diras:

    Pri multo de ĉio ĉi mi (bedaŭrinde) devas konsenti.

Respondi