La vana instruo de Franz Jonas

Vortoj de komitatano Z

En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la letero promesis “ĉian eblan helpon” en kunmetado de agadplano por atingi tiun celon. Ili aŭguris, ke el ĝia realigo sekvus kresko de la prestiĝo de Ruslando en la mondo kaj ĝia liberiĝo el la dependeco de Okcidento, al kiu la angla lingvo katenas ĝin kaj la aliajn landojn de BRICS.
BRIKS
UEA distanciĝis de la letero kaj anoncis, ke ĝi tute ne havas laborgrupon pri Esperanto en BRICS-landoj, kaj ke tial ankaŭ ne povas ekzisti ĝia sekcio en Ruslando. Aparte rimarkinde estas, ke la unua subskribinto de la letero estis Miĥail Ĉertilov, unu el la kotizperantoj de UEA en Ruslando. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu UEA konsideras disciplinajn agojn kontraŭ li pro nerajtigita uzo de ĝia nomo por ŝajnigi, ke la letero apogas sin al aŭtoritato, kiu eĉ havas konsultajn rilatojn kun UN kaj Unesko, kion ili emfazis tuj en la unua alineo. Se UEA eĉ ne riproĉas Ĉertilov, kiu en la asocio plenumas nur teknikan taskon sen rajto paroli en ĝia nomo, ankaŭ aliaj esperantistoj povos senti sin liberaj glui la nomon de UEA sur siaj fantaziaj proponoj al naciaj kaj mondaj gravuloj kaj organizaĵoj. Por gardi sian aŭtoritaton en la movado UEA devus zorgi, ke en ĝia nomo elpaŝu nur tiuj, kiuj havas la rajton je tio. Aliaj estu ĝustatempe haltigitaj, kaj se tio ne eblas, oni apliku kontraŭ ili taŭgajn agojn ekde riproĉo ĝis eksigo.

La letero atestas pri granda politika naiveco kaj verŝajne eĉ ne atingos tion, kion atingis Probal Dasgupta. Antaŭ kelkaj jaroj li pioniris pri simila korespondado, skribante al ĉiuj ŝtatestroj de la landogrupo, kiun Ĉertilov k. a. revis konkeri nur tra Putin kaj Medvedev. La tiama prezidanto de UEA ricevis ĝentilan respondon el Brazilo fare de iu kancelaria oficisto, kiu nome de prezidento Lula esprimis ties laŭdiran konsenton, ke Esperanto estas bela afero. Dasgupta almenaŭ havis la rajton sendi leterojn nome de UEA, eĉ se nur por perdi tempon.

Finvenkisma revpensado kaj primitiva desuprismo firme persistas inter esperantistoj. Realismo kaj aferkono fremdas, kiam ili sturmas por persvadi politikistojn.

Antaŭ la enoficiĝo de Obama oni kolektis subskribojn, por ke li enkonduku Esperanton en usonajn lernejojn. La iniciatinto estis por momento aklamata kiel heroo de la movado, kvankam li ne sciis, ke en Usono la prezidento ne okupiĝas pri tiaj aferoj.

Eĉ kiam ŝtatestro mem estas esperantisto, li ne sukcesas semi realismon ĉe siaj samideanoj. Prezidento Franz Jonas admonis en la Viena UK en 1970, ke esperantistoj fidu sian propran forton kaj ne atendu ion de politikistoj, ĉar “se la Esperanto-movado estas forta, la oficialaj institucioj de si mem agnoskos ĝiajn gravecon kaj signifon.” Intertempe la lingvo kaj ĝia movado perdis multon de sia forto, ĉar esperantistoj nombras nun malpli ol antaŭ 45 jaroj. La vortoj de Jonas tre aktualas, sed ju malpli multaj ni iĝas, des pli niaj zelotoj leteras al prezidentoj.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo
Fieron sentu ni interne
Esperanto plej gravas – kaj unue Esperanto
Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/04/kz-10/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to La vana instruo de Franz Jonas

  1. Dieter Rooke diras:

    Kara Adrian Vega Gomez,

    La respondon pri celo vi trovas en deklaracio de esperantismo.

    Chiu lingvo celas ion – ech homa vivo sen celo ne ekzistas.

  2. Martin Strid diras:

    Kiu estas tiu anonima komitatano Z?
    Diru vian veran nomon!

    M.

  3. Adrián Vega Gómez diras:

    Mi konsentas, ke neniu rajtas paroli je nomo de aliulo senpermese.

    Ankaŭ mi konsentas, ke restas malfacila afero la nombrado de parolantoj de la lingvo Esperanto. Fari iun ajn komenton bazatan sur imagaj kvantoj estas almenaŭ trokuraĝa.

    Tamen, la forto kaj prestiĝo de la movado ja malkreskiĝas delonge. Mi opinias, ke tiun malkreskiĝon kaŭzas la manko de celo. Mi taksas “esperantismon” sencela.

    Kelkaj movadanoj klopodis pruvi, ke Esperanto nur estas lingvo. Ke ĝi ne estas religio, ideologio aŭ politika partio. Sed lingvoj ne celas. Religioj kaj partioj ja havas celojn, kaj iliaj movadanoj klopodas atingi ilin. Sed ĉiuj, eĉ mi, mokas la celon “Fina venko”, taksante ĝin neatingebla, nerealigebla, naiva.

    Do, kion ni volas? Kion povas atingi sencela movado? Nur pluvivi, ŝajnas al mi… Kaj kritiki iun ajn klopodon serĉi la atingon de mokenda celo.

  4. Dieter Rooke diras:

    La instruo de Franz Jonas evidente estas vana – se ech la prezidanto P. Dashgupto ne konis ghin! Pro tiu fakto mi ege miras.

    Lingva minoritato – ne bezonas oficialan cheeston !

    Se vi ne konsentas kun mia aserto, tiam vi bv. kampanji por novaj estroj de UEA!

  5. Cxi tiu artikolo kondamnas, sed ne argumentas. Gxia cxefa antauxsupozo estas, ke tute evidentas, ke la Esperanto-Movado ne devas (ne povas?) interrilatigxi kun la registaroj – cxar tiu estus “granda politika naiveco”, neakceptindaj “finvenkisma revpensado kaj primitiva desuprismo”. Bone, ke neniu devas paroli, nerajtigite, je nomo de aliulo (precipe de institucio), tio estas nediskutinda. Mia demando, tamen, estas kial UEA mem ne “sturmas por persvadi “ la registarojn. Cxu niaj cxefoj hazarde decidis, ke esperantismo devas resti, porcxiame, movado je la margxeno de la socioj? Aux iu (naive) imagas, ke Esperanto iam atingos sian celon, sen ia ajn oficiala cxeesto? La “zelotoj de Esperanto” en Brazilo (ne, nome de UEA – cxar bedauxrinde ankoraux ne rajtigitaj) ankaux leteris al la prezidentino Dilma, kaj ni certas ke, se tiaj iniciatoj devenus de planado kaj internacia kunordigado de UEA/Landaj Asocioj, precipe direktitaj al landaroj kiel BRICS kaj EU, ili ne estus “nur por perdi tempon”. Tiu “oficiala cxeesto”, tamen, devas esti diligente sercxata de ni – kontrauxe, gxi neniam venos.

  6. Chu la kritikoplena Komitatano Z povus referenci kiel li-shi scias, ke la nombro da esperantistoj malpliighis de 45 jaroj? Kiom esperantistoj estis iam kaj nun? Tio shajnas al mi persona bontrova aserto, nerespondece chi tie metita. La cetero, vantemo kaj afektemo bedaurinde tipaj de kolumnistoj, infektantaj punktojn, kiuj ech povus esti prudente kaj konstrueme diskutataj.

Respondi