Arkivo por la etikedo 'Biblioteko Hector Hodler'

ESF donas subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj en Roterdamo kaj Vieno

ESF donis al la biblioteko Hector Hodler malgrandan mastruman subvencion de 8000 USD por helpi pri katalogigo kaj diversaj administraj laboroj. Unu el la plej grandaj kolektoj de Esperanto-libroj kaj aliaj materialoj en la mondo, la biblioteko troviĝas en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.