ESF donas subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj en Roterdamo kaj Vieno

ESF

ESF donis al la biblioteko Hector Hodler malgrandan mastruman subvencion de 8000 USD por helpi pri katalogigo kaj diversaj administraj laboroj. Unu el la plej grandaj kolektoj de Esperanto-libroj kaj aliaj materialoj en la mondo, la biblioteko troviĝas en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Kun pli ol 30 mil libroj, kaj miloj da titoloj de periodaĵoj kaj riĉa kolekto de manuskriptoj, la biblioteko Hodler estas kolekto de tutmonda signifo. Ĝi estis fondita kiel la Svisa Esperanto-Biblioteko en 1908, travivis la Duan Mondmiliton en la kelo de Palaco Wilson en Ĝenevo, kaj translokiĝis al Roterdamo en 1960.

“Fortigo kaj subteno de la biblioteko Hodler estas ege grava por Esperanto-esploristoj kaj ĉiuj kiuj studas Esperanton universitate”, rimarkis Humphrey Tonkin, ESF-prezidanto, kiu siatempe mem faris esplorojn en la biblioteko Hodler. “La fondaĵo estas ankaŭ feliĉa servi kiel ekzemplo, kaj ni esperas ke aliaj organizaĵoj subtenos la Bibliotekon Hector Hodler”.

La fondaĵo ankaŭ sukcesis aranĝi transportadon de paperoj de la antaŭa prezidanto de la Akademio de Esperanto, D-ro André Albault, kiu mortis lastatempe, al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, kiu posedas la plej grandan kolekton de esplormaterialoj pri Esperanto kaj planlingvoj.

ESF, bazita en Nord-Ameriko, subtenas universitatajn studojn, instruadon kaj esploradon de ĉiuj aspektoj de planlingvoj kaj la manieroj komunikiĝi translingve.

Fonto: ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi