Varsovio akceptos la Bibliotekon Hector Hodler

bhh“El la kvin plej grandaj esperanto-bibliotekoj nur la Biblioteko Hector Hodler (BHH) estas posedata de internacia esperanto-asocio. Ĝi estas integrita en la organizaĵo kaj kontribuas al ties laboro, ekzemple ĝi subtenas informadantojn, junualarajn, landajn kaj aliajn aktivulojn per informoj. Aliflanke BHH profitas de UEA, kiu donas al ĝi spacon en la Centra Oficejo en Roterdamo”, – ĉi tiuj vortoj de Ziko M. Sikosek, skribitaj antaŭ preskaŭ 20 jaroj, plu restas en la retejo de UEA.

Sed en 2022 parto de BHH estis transdonita al Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, kiu principe akceptis nur tiujn librojn, kiuj mankis en la muzeo, kaj la cetero estos transdonita al la Pollanda Nacia Biblioteko en Varsovio.

Legu pli en Libera Folio https://www.liberafolio.org.

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/biblioteko

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi