La Merkatiko-Mikso kaj Esperanto

Se vi legis kelkajn el miaj artikoloj en La Ondo de Esperanto en la serio “Merkatiko kaj Esperanto”, vi scias, ke merkatiko estas iom da scienco kaj multe da arto, kies principoj tuŝas la informadan kaj varban parton de la Esperanto-movadoj. Sed informado, varbado kaj komunikado estas fakte nur parto de merkatiko kaj per si mem ne sufiĉas por efektivigi bonan strategion. Pli vasta kaj pli utila instrumento por kompreni kaj realigi merkatikajn taskojn estas la koncepto nomata Merkatiko-Mikso, kiu montras la kernajn, nemalhaveblajn partojn de kohera pensado kaj planado por merkatikaj celoj.

Smith

HISTORIA FONO

La Merkatiko-Mikso (mi uzos ĉi-artikole la modifitan akronimon MEMO), koncepte naskiĝis en la 1950aj jaroj de la nun klasika verko de Wendell Smith, publikigita en la fakgazeto Journal of Marketing. En tiu artikolo, Smith kritikis la klasikan ekonomikan supozon, ke merkatoj estas homogenaj kaj ne respegulas la realon. Merkatoj estas heterogenaj, kaj do ili bezonas malsaman aliron de la firmaoj aŭ organizoj kiuj partoprenas en ili.

Post tiu publikaĵo la ideoj de Smith ekestis en la fama magistra programo de Harvardo (MBA de la Harvard Business School), de kie per abundo da lerte skribitaj kazostudoj, en kiuj MEMO rolis ofte kiel ĉefa aŭ sekundara konceptilo, MEMO disvastiĝis tra aliaj universitatoj kaj tra la mondo de firmaoj kaj ĉiaj organizoj. Hodiaŭ ĉiu studento de komerco, kaj ĉiu organizo bone konas kaj laŭsituacie utiligas tiun koncepton.

MEMO utilas al porprofitaj firmaoj, sed ankaŭ al ĉiu organizo kiu ofertadas varon aŭ servon al ekstera publiko. Tio estas la kazo de multe da esperantaj eventoj kaj agadoj, kaj MEMO povas esti uzata de ni por pli bone pripensi kaj plibonigi multan, ekster-direktitan agadon.

KVAR ELEMENTOJ DE MEMO

El kio konsistas la Merkatiko-Mikso? MEMO konsistas el kvar ĉefaj elementoj, kaj ĉiuj el tiuj elementoj povas siavice subdividiĝi en diversajn subpartojn, subspecojn. La unua elemento, kiu estas la plej kerna, fundamenta, estas la varo aŭ servo mem. Due, estas la informado pri tiu varo-servo, ofte en la formo de simpla komunikado. Trie, estas la distribuado (la loko, la vendo-vojo, la maniero), tra aŭ per kiu la varo-servo estas liverata, kiel tra vendejo aŭ eventejo, ekzemple. Kaj finfine estas la prezo de la varo-servo, aŭ pli bone konceptata, la valoro kune kun la rilato inter la mona kaj psika kosto kune kun la mona aŭ psika profito de la afero. Eblas resumi dirante: varo aŭ servo, informado aŭ komunikado, distribuado aŭ loko, kaj prezo aŭ valoro.

 VARO-SERVO

merkatikoLa unua elemento de MEMO estas la produkto aŭ servo. En Esperantujo la plejparto de nia agado estas servoj: kursoj por lerni Esperanton, landaj kaj universalaj kongresoj, loĝado-servo nomata Pasporta Servo, eĉ komuna transportado de esperantistoj tra Ruslando per la transsiberia trajno. Ankaŭ estas kelkaj konkretaj produktoj, ekzemple libroj, revuoj kaj eĉ novaĵ-leteroj.

Substrekindas, ke kiam ni pensas pri iu varo aŭ servo en Esperantujo, gravas, ke ni ne pensu tiom pri la varo-servo mem, sed pri la bezonoj kaj la motivoj de la homoj kiuj uzas tiun varo-servon. Ĝuste kial ili eklernas Esperanton? Ĝuste kial ili membriĝas en loka asocio? Ĝuste kial ili ĉeestas aŭ ne ĉeestas Universalan Kongreson? Sen koni profunde tiajn bezonojn aŭ motivojn, malfacilas oferti la ĝustan varo-servon kaj informi pri ĝi, varbi pri ĝi. Oni devas laŭeble ĝisfunde koni la klienton.

Rimarku, ke la termino “samideano” ne kaptas la nuancojn kiujn ni bezonas priatenti por sukcese antaŭenigi Esperanton. Ĉiuj grandaj grupoj povas subdividiĝi en pli malgrandajn subgrupojn, kaj en merkatiko tiuj subgrupoj nomiĝas segmentoj. Ĉiu segmento elektita kiel celgrupo devas, laŭ merkatikaj principoj, havi sian apartan Merkatiko-Mikson. Kelkfoje nur unu elemento en MEMO ŝanĝiĝas por adaptiĝi al malsama celgrupo, kelkfoje pliaj elementoj, kelkfoje ĉiuj. Konkret-ekzemple, tiaj ŝanĝoj videblas en UEA-membreco: diversaj servoj (papera aŭ reta revuo, ekzemple), diversaj prezoj de membreco, diversaj distribuoj (poŝta, bita).

INFORMADO

Se iu varo-servo estas tre bona, altkvalita, eĉ preskaŭ perfekte adaptita al sia merkato, tio, laŭ la principoj de MEMO, ne sufiĉas por sukceso. Ĉiuj el la kvar elementoj de MEMO (varo-servo, informado, distribuado kaj prezo) ludas rolon, kaj devas bone koheri por fruktodone efiki. Kaj el tiuj aliaj tri elementoj, unu el la plej gravaj estas informado.

Informado estas ĝenerala vorto, kaj pensigas nin pri rilataj konceptoj kiaj komunikado, konvinkado, varbado, reklamado, propagando, kaj ankaŭ pri publikaj rilatoj kaj vendado kun profesiaj vendistoj. Informado ludas ŝlosilan rolon por la disvastigo de Esperanto, kaj laŭ kelkaj homoj, inkluzive min, informado devas ludi centran rolon en la Esperanto-movadoj.

Notu, ke ĝuste kiel eblas pensi pri la Merkatiko-Mikso kun ĝiaj subpartoj, eblas ankaŭ pensi pri ia Informado-Mikso, kiu siavice konsistas el kvin ĉefaj subpartoj: reklamado, anoncado, promociado, publikaj rilatoj kaj vendado. La Informado-Mikso dependas de la celgrupoj elektitaj, la budĝeto de la organizo por informado, kaj pluraj aliaj kriterioj.

Reklamado

Antaŭ la erao de Interreto kaj antaŭ sociaj medioj, kiel Fejsbuko, la uzo de reklamado, difinita kiel anonco pagita, estis eble la plej malbona elekto por Esperantaj celoj. Estas ekzemploj de esperantistoj, en la 1980aj jaroj, kiuj pagis la ekvivalenton de miloj da eŭroj por pagita anonco en televid-programa gazeto por atingi nur unu aŭ du kliento-reagojn. Komparu tiun rezulton kun la uzado de eble kvin eŭroj por surglui afiŝojn de formato A4 sur muroj en Madrido en la jaro 1980, kio altiris ĝis cent kliento-reagojn kaj 35 novajn gelernantojn en nova kurso de Esperanto. Mi bone scias pri tio, ĉar mi estis unu el tiuj kiuj legis tiun afiŝon, informiĝis pri la kurso, kaj finfine aliĝis kiel lernanto!

Tamen en la nuntempa epoko eblas aĉeti reklamojn en sociaj medioj je tre malalta prezo, kiu eĉ povas esti same malmultekosta kiel tiu de simpla, papera afiŝado. Estas jam kelkaj promesplenaj rezultoj de tia, reta afiŝado. La ĝenerala koncepto en Merkatiko, kiu budĝete enkadrigas tian agadon, rilatas al tio: ĉu la profito (kliento-reagoj, aliĝoj en kursoj kaj similaj) estas pli granda ol la kosto? Se jes, daŭrigu kaj kreskigu vian investon en tia informado, kaj se ne, serĉu alian manieron realigi la informadon. Ĉu reklami papere, ĉu socio-medie, ĉu ambaŭ kune, ĉu alimaniere – la tuto dependas de la rilato inter rezultoj kaj kostoj.
merkatiko

Anoncado

Kvankam reklamado historie en fruaj epokoj ne fruktodonis, simpla anoncado havis, kaj ankoraŭ havas, ofte bonajn rezultojn. Mi jam menciis malmultekostan, surstratan afiŝadon, kiu eblas en kelkaj lokoj, en kelkaj urboj, sed en aliaj ne. Pensu ankaŭ, ĉu en via loka Esperanto-agado eblas meti senpagan anoncon en viaj lokaj gazetoj pri nova kurso de Esperanto. Ĉu iaj radiostacioj faras senpagajn anoncojn? Ĉu eblas utiligi la diversajn retajn servojn kiel Meetup (www.meetup.com) por tiaj celoj, kaj kompreneble ankaŭ Tviteron, Fejsbukon kaj similajn.

La ĉefa demando por la utiligado de loka anoncado estas ĝuste: kiaj anonclokoj ekzistas, kaj kiom da individuaj anonclokoj racie utiligeblas. Unue, la listigado, poste la elektado. Estas prefere unue trovi ĉiajn kaj ĉiujn eblojn, kaj poste trairi tiun liston, kaj elekti tiujn kiuj estas la plej promesplenaj, la plej malmultekostaj, la plej facile atingeblaj, ktp.

Publikaj Rilatoj

En la mikso de diversaj manieroj informi, krom anoncado kaj krom reklamado, estas publikaj rilatoj. Bedaŭrinde ĝis nun UEA ne sufiĉe bone utiligas tian manieron informadi, kio estas domaĝe, ĉar publikaj rilatoj difiniĝas kiel senpagaj anoncoj lerte metitaj en amaskomunikiloj: en la gazetaro, radio, televido, interreto. Homoj kun sperto en tiu fako povas multe helpi al la Esperanto-movadoj. Publikrilatista homo estas iu, kiu unue kapablas trovi aŭ elpensi informo-interesajn temojn pri Esperanto; kiu kapablas verki interesan artikolon pri la temo; kaj finfine kiu povas igi ĝin publikigata en multe da diversaj amaskomunikiloj.

Nur ideoj ne sufiĉas; la fakulo pri publikaj rilatoj devas esti kapabla verki ion, kio vekas eksteran intereson, kaj krome, devas esti kapabla aperigi tiun artikolon en dekoj aŭ eĉ centoj aŭ eĉ miloj da informo-kanaloj kaj amaskomunikiloj. Nur kiam tra la tuta mondo, ni diru, homoj ekaŭdas pri Esperanto, kaj poste trafe informiĝas pri ĝi, kaj poste komencas opinii favore pri ĝi – nur tiam Esperanto povas reiri al pli fruktobaza kreskofazo.

Promociado kaj Varo-Servo-Provo

Kvara subparto de la Informado-Mikso estas promociado. Promociado videblas de tempo al tempo en Esperantujo, ekzemple, kiam UEA parolas pri libro de la monato, aŭ kiam oni utiligas provlecionojn en Lingvaj Festivaloj. El ĉiaj metodoj por altiri homojn al novaj kursoj de Esperanto, provlecionado eble estas la plej efika. Kaj se la ekprovo de Esperanto okazas en lingva foiro, kaj speciale en Lingva Festivalo, la rezultoj povas esti okulfrape bonaj. Ekzemple, en la unuaj dek jaroj de la Lingva Festivalo de Ĉeboksari en Rusio, laŭ la organizanto Aleksandr Blinov, estis centoj da novaj lernantoj de Esperanto POST ekprovo de nia lingvo dum la tiea Lingva Festivalo. En Nankino, Ĉinio kiam la lokaj esperantistoj starigis kurson post ilia Lingva Festivalo, la rezultoj estis ankaŭ bonegaj. Statistike videblas la rezultoj de tiu festivalo jene: 13 mil 547 homoj ĉeestis provlecionojn de ĉirkaŭ 70 lingvoj dum la dutaga festivalo. El ili, 1 mil 462 ĉeestis unu el la ĉirkaŭ 20 kursetoj pri Esperanto. El ili 385 aliĝis al posta, pli longa, duhora provleciono de Esperanto, kaj el ili efektive venis 250. Finfine, el tiuj 250 personoj, 59 elektis ĉeesti la 39-horan kurson kun prezo de ĉirkaŭ 30 eŭroj, kaj 51 el ili finis la kurson. Provlecionoj kiel promociado de Esperanto bone funkcias kvankam oni devas nuancigi la finrezultojn.

Vendado-Konvinkado

Finfine en la Informado-Mikso estas tio, kion oni nomas persona vendado. En tia laboro estas unu homo kiu vizitas unu organizon kaj kiu provas vendi, varbi, konvinki la organizon ekuzi aŭ daŭre uzi la varo-servojn de la vendanta firmao aŭ organizo. Tia utiligado de individuoj kiuj vizitas specifajn organizojn (inter 10 kaj plurcent ĉiujare) estas tre uzata kiam la varo-servo-kosto estas alta, aŭ la varo-servo estas kompleksa aŭ grava. En Esperantujo tiu sistemo povas esti uzata por diversaj projektoj. Mi donos detalan ekzemplon ĉe la urba nivelo, kaj poste komentetos pri la landa kaj internacia niveloj.

Ĉe la urba nivelo, imagu ke vi volas prelegi pri Esperanto aŭ doni provlecionojn aŭ eĉ tutan kurson pri nia lingvo. Unue, vi elektos viajn celorganizojn. Mi parte tion faris en Koreio kaj en Hispanio. En tiuj landoj, kaj multloke tra la mondo, ekzistas kvartalaj centroj por emeritoj. En tiuj centroj ofte okazas prelegoj kaj kursoj. La temoj de kursoj por pensiuloj estas ege diversaj sed povas inkludi komputilojn, manlaboraĵojn, pentradon, muzikon, lingvojn, nutradon, gimnastikon, ktp. Nek en la ĉirkaŭ 25 tiaj centroj en Seulo, nek en la 24 en Valencio ofertiĝis kurso de Esperanto. En Koreio mi kuniris kun esperantisto al nur unu el tiaj centroj, vizitis la fremdlingvajn kursojn, klarigis kio estas Esperanto, kaj poste starigis la demandon: Ĉu indas ankaŭ, ke Esperanto estu en la ofertado de lingvaj kursoj? La respondo estis JES. Kaj rimarku, ke tia “vendado” okazis en nur unu el la 24 centroj. En bona merkatika aliro, oni vizitus ĉiuj tiujn 24 centrojn, kaj tion, ĉiujare por maksimumigi la rezultojn. Estas plej probable, ke nuntempe en Seulo atendas nin inter 6 kaj 18 novaj kursoj de Esperanto. Similan komenton mi povas fari pri Valencio, sed tie mi starigis la demandon pri prelego, kaj la tuja respondo estis JES. Konklude, persona, bone antaŭplanita vendado valoras.

Ĉe la landa kaj internacia niveloj mi ne havas rektan sperton, tamen la aliro al la tasko estas la sama: kiom da celorganizoj ekzistas? Kiamaniere mi povas kontakti aŭ viziti ilin? Kiamaniere, post kiam mi bone komprenas iliajn bezonojn, mi povas konvinki ilin akcepti iun projekton pri Esperanto? Kiamaniere kunlabori?

DISTRIBUADO

La tria elemento de MEMO nomiĝas distribuado. Tra kiaj kanaloj, en kiuj lokoj aŭ vendejoj aŭ lernejoj aŭ retejoj, niaj klientoj aĉetos, akiros aŭ ekuzos la varo-servon? Ekzemple, se estas libro de Esperanto, ĝuste kie okazos la aĉeto kaj kiom da distribuado-kostoj estos en la manoj de la aĉetanto kaj kiom en la manoj de la libro-vendejo? Distribuado povas esti tre vasta, ĉiuloka, aŭ povas esti tre limigita, eĉ unika-loka. Vendado de PIV en Esperantaj libroservoj estas ekzemplo de limigita, laŭ pluraj vidpunktoj, tro limigita, distribuo-kanalo. Vendado de PIV aliflanke en retvendejo kiel Amazon.com estus plejeble vasta. Estas probable, ke nia politiko pri distribuado estis tro limigita, kaj tio malhelpis la disvastigadon de Esperanto.

Unu el la plej bonaj informomanieroj pri Esperanto estas simple vidigi niajn librojn tie, kie la ĝenerala publiko, ne nur esperantistoj, vidos ilin: en surstrataj librovendejoj, en reta Amazono, en publikaj bibliotekoj, en librofoiroj, ĉie kie eblas. La ĝenerala demando estas: kiujn vendo-kanalojn vizitas niaj eksteraj celgrupoj? Kie ili krome povus ekvidi esperantajn librojn? La respondo certe ne estas en privata libroservo de Esperanto.

Distribuado tuŝas multajn aliajn punktojn en la Esperanto-movado, kaj unu el la plej gravaj estas la distribuado de ĉeestaj kaj retaj kursoj. Kio estas pli bona laŭ merkatika vidpunkto: meti novan esperantan kurson en la klubejo de loka esperantista asocio? Aŭ meti ĝin kun ĝiaj “konkurencantoj” en oficiala lingvolernejo, kiel la Escuela Oficial de Idiomas en Hispanio, kie dum la jaro ofte estas pli ol dudeko da lingvoj instruataj? La respondo ne estas simpla, ĉar la Esperanta klubejo probable ankaŭ havas Esperantajn librojn kaj revuojn, kaj krome esperantistojn kiuj vizitas kaj parolas Esperante – tiaj aferoj estas konvinkaj avantaĝoj por la novaj lernantoj.

Kiam ni transiras al la interretaj studejoj por bitkursoj, tamen, multe pli klare percepteblas la avantaĝo por Esperanto en kursoj ene de jam ekzistanta lingvolernejo. Duolingo estas unu ekzemplo de tio. En la jaroj en kiuj kaj Lernu kaj Duolingo ekzistas, la nombro de eklernantoj en Duolingo plej probable atingas du milionojn da eklernantoj, dum novaj eklernantoj en Lernu estas nun eta ono de tio.

PREZO

Ĉiu segmento, ĉiu celgrupo elektita bezonas adaptitan varo-servon, adaptitan informado-sistemon, adaptitan distribuado-sistemon, kaj finfine adaptitan prezon. Tio estas, ĉiu celgrupo havas, en teorio, speciale adaptian MEMO-n kiu kongruas kun ĉiaj bezonoj de la akirontoj kaj uzontoj de la produkto aŭ servo. Do nun ni turnas nian atenton al la lasta pridiskutota elemento de MEMO, la prezo. Kiom devas esti la prezo de lernolibro de Esperanto, de staĝo pri Esperanto en la Kastelo Grésillon aŭ en Esperanto-Insulo? Ĉu en loka kurso de Esperanto estas prefereble enspezigi por la kurso, aŭ kontraŭe, oferti senpagajn lecionojn? Respondi al tiaj demandoj ne estas facile. En MEMO, pro tio, ke la kvar elementoj interdependiĝas, kaj krome, estas multe da aliaj variabloj en la Merkatiko-aliro (inter ili, prikonsiderado de la teorio de la etendiĝo de novaĵoj, la vivociklo de la familio, ktp), oni neniam povas antaŭdiri ĝuste kia estas la sekvinda vojo.

Sciu, ke pli ol pri la prezo mem, la uzanto, la akironto de la varo-servo pensas pri la valoro. Valoro estas pli vasta koncepto ol prezo. Unue, al la baza prezo, aldoniĝas ĉiuj aldonaj elspezoj kiujn la konsumanto devas aldoni por akiri la varo-servon. Tia prezo pli bone kompreniĝas per atento al niaj Esperanto-aranĝoj: kongresoj, staĝoj por lerni Esperanton kiuj ne troviĝas proksime. En la “prezo” de Universala Kongreso estas la kongreso-kotizo kiel bazo, sed ankaŭ ĉiuj vojaĝo-kostoj, loĝado-pagoj, aldonaj manĝo-kostoj, kune kun, eventuale, perdo de enspezoj se oni ne ĉeestus la Kongreson (ne ĉiuj esperantisoj normale havas ferion dum la periodo de UK, kaj en kelkaj mondopartoj, la plejparto laboras dum tiu periodo).

Aldoniĝas ankaŭ sociaj kaj psikologiaj kostoj, kiuj modifas la valoron de iu varo-servo. Ekzemple, tio kion pensas la familianoj, la geamikoj, la kvartalanoj, la kunlaborantoj povas esti pozitivaj aŭ negativaj rilate Esperanton, kaj tio kreskigos aŭ malkresigos la valoron. Aŭ, rilate lernadon de Esperanto, iu plenkreskulo povas havi malbonajn rilatojn ĝenerale koncerne ĉeestan lernadon pro malbonaj spertoj antaŭ jaroj en elementa aŭ mezlernejo. Ĉiuj tiuj faktoroj rilatas valoron kaj ŝanĝas iom la perceptadon de la fina prezo.

Ofte en Esperantujo oni debatas pri ĉu kursoj de nia lingvo devas esti senpagaj, aŭ kontraŭe, pagaj. Tia debato ne estas tiom utila, ĉar oni devas jam antaŭe prikonsideri pri kiu celgrupo oni parolas. Tutsimple estas multe da homoj kiuj pensas, ke prezo nulo indikas aŭ ke la kurso valoras neniom, aŭ ke la kurso kaŝas ion: eble postan, devigan pagon, eble sekretan religion aŭ iun similan. Aliflanke, alta prezo povas malallogi bonajn lernantojn kiuj tutsimple ne volas elspezi pli da mono se ilia persona budĝeto jam estas streĉita. Kaj finfine kiel dirite supre, la prezo estas nur parto de la valoro por la lernanto. Elekto de prezo ne estas evidentaĵo.

RESUME kaj KONKLUDE

La Merkatiko-Mikso estas unu el la bazaj konceptoj kun kiuj merkatikistoj laboras por provi antaŭenigi siajn varo-servojn. La kvar elementoj ne funkcias sendepende, ĉar ĉiu ŝanĝo en nur unu elemento povas influi ĉiujn aliajn. Merkatiko-Mikso estas la taktika kaj strategia esprimo de kiel oni provas servi segmentojn, kaj specife la celgrupojn elektitajn de la firmao aŭ organizo. Ĉiu malsama celgrupo havas malsaman MEMOn; se du celgrupoj ne estigas malsamajn MEMOojn, koncepte ili estas fakte la sama celgrupo kvankam pli granda.

La koncepto MEMO estas pli profunda ol ĝi askpektas. Ĉiu ero de la mikso (varo-produko, informado, distribuo-kanalo kaj prezo), en si mem enhavas siajn proprajn miksojn, kiel vidiĝis supre en la pli longa ekzemplo pri informado (anoncado, reklamado, publikaj rilatoj, promociado kaj vendado).

Kiam Esperantistoj volas vendi librojn kaj revujon, starigi eventojn, proponi kursojn kaj similajn, valoras trarigardi la diversajn partojn de MEMO, ĉar tia menso-ekzerco povas helpi pli bone kompreni la taskon servi la celgrupon, kaj pli bone antaŭenigi Esperanton. Tamen MEMO estas nur ilo, ilaro, kaj ĝi estas nur parto de Merkatiko. Multaj aliaj nocioj de la merkatika universo devas esti prikonsiderataj, ĉar iasence ĉio en Merkatiko estas loka kaj tempo-rilata. Tio kio bone funkcias en unu epoko kaj en unu mondo-parto – eĉ en unu kvartalo – eble ne funkcios morgaŭ aŭ postmorgaŭ. Parte pro tio estas malfacile al Esperantistoj bone interkompreniĝi pri taktikaj kaj strategiaj planoj. Ili tutsimple ne parolas pri la sama fenomeno.

Ne ĉiaj merkatikaj scioj havas la saman valoron tra la tempo. Reklamado antaŭ kelkaj jaroj, kun esceptoj kiel tiu de Hungario, estis preskaŭ senvalora en la Esperanto-movadoj. Nun kun la vasta kaj tre preciza uzo de sociaj retoj, reklamado povas esti altvalora, sed ni devas priatenti fonajn, turbulentajn ŝanĝojn. En la 1970aj jaroj meznombra konsumanto vidis ĉirkaŭ 500 reklamojn kaj reklametojn ĉiutage. Nun tiu nombro alproksimiĝas 5000 – dekoble pli! Krome la fido-valoro pri retservoj kiel Fejsbuko rapide perdiĝas en la mensoj de la publiko. Tiaj ŝanĝiĝoj tuŝos ankaŭ la valoron de la nova reklamado por Esperantujo.

Por fini, eblas dividi la Esperanto-agadon en du makro-segmentoj: tiuj kiuj influas kaj decidas, kaj tiuj kiuj sekvas kaj lernas aŭ ne lernas Esperanton. La decidantoj estas la registaroj, politikistoj, decidopovaj membroj de organizoj kiaj Unesko kaj UN, estroj en la Eŭropa Unio, eduko-aŭtoritatoj en diversaj landoj, decidantoj en ĉiaj instancoj. La dua grupo estas tiuj kiuj lernas la lingvon aŭ subtenas ĝin ĉe la baza nivelo. Tiuj du grupoj, ambaŭ, estas gravaj. Tamen problemoj estiĝas ofte en Esperantujo, ĉar la diskutantoj ne klare indikas ĝuste pri kiu makrosegmento ili parolas, ĉu pri elito ĉu pri popolo, kaj pro tio, ke la Merkatiko-Mikso estas tre malsama en tiuj du grupoj, oni konfuziĝas. Prestiĝo kaj elito, aŭ popolo kaj lernado de la lingvo. Bezonatas pli da scioj kaj spertoj por bone lerni kiel efike antaŭenigi Esperanton al tiuj du malsamaj grupoj. Merkatiko estas unu parto de tiaj scioj, kaj la Merkatiko-Mikso servas por pli bone konstrui verdajn pontojn kiuj malfermas la vojon al la ekstera mondo.

NOTOJ

1. En la angla, MEMO nomiĝas The Four P’s (Product, Promotion, Place, Price).

2. Kazostudoj (Case Study). La metodo instrui komercon ĉe Harvardo ne baziĝas sur teorioj instruataj de lertaj profesoroj, sed sur kazostudoj kiuj konsistas el, kutime, 20 paĝoj verkitaj pri specifa decido-problemo de unu firmao aŭ organizo. En ĉiu kazostudo en la kurso pri Merkatiko kutime prezentiĝas la kvar elementoj de MEMO.

3. Por simpligi, mi uzas la terminon VARO-SERVO kun la signifo produkto, servo, aŭ ambaŭ kune.

4. Kutime la ordo de la prezentado de MEMO estas varo-servo, prezo, distribuado kaj laste, informado, sed mi metis informadon due, ĉar la legantoj de ĉi tiu artikolo pli ofte spertas tiajn problemojn en Esperantujo.

5. Promocii en la signifo uzata ĉi tie troviĝas en REVO, sed mankas en PIV. Ĉiaokaze ĉi tiu termino estas fakvorto.

6. Entute estis naŭ elekteblaj kursetoj de Esperanto dum periodo de sep tagoj.

Dennis Keefe

Artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
La Ondo de Esperanto, 2014, №6.

9. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)
La Ondo de Esperanto, 2014, №7.

10. Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2015, №1.

11. Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj
La Ondo de Esperanto, 2015, №3.

12. Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj
La Ondo de Esperanto, 2015, №7.

13. FAFO-Merkatiko kaj ĝia limigita apliko al la Esperanto-Movadoj
La Ondo de Esperanto, 2017, №7.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/05/keefe-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

style=”margin-right: 14px;”

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.