Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Dennis KeefeStudo de Dennis Keefe

Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.

Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo.

Ni rigardu kelkajn ekzemplojn de pli bonaj ideoj, kiuj tamen ne multe sukcesis. Steve Jobs kaj Apple estigis pli bonan programaron por tablo-komputiloj dum la 1980-aj jaroj, tamen Mikrosofto kaptis tiom da aĉetantoj kaj klientoj, ke ĝi preskaŭ monopolis la tutan merkaton. Sony sukcesis lanĉi pli bonan videon Betamax, tamen gajnis Mitsubishi kun la ne tiel bona VHS-sistemo. Rigardu la klavaron de via komputilo, kaj se vi utiligas la QWERTY-klavaron kiel homoj en Usono kaj en Ĉinujo, vi uzas sistemon kiu postrestas rilate rapidecon kaj logikecon de la klavaro elpensita de Dvorak antaŭ 80 jaroj en 1932.

Eĉ bonaj ideoj (boneco dependas de la perceptado kaj vidpunkto de la celgrupo) ofte bezonas multajn jarojn antaŭ ol esti akceptataj. En Usono, la klare avantaĝa metra mezursistemo ankoraŭ apenaŭ utiligeblas publike. Homoj ne ŝatas rapide ŝanĝiĝi. Homoj estas skeptikaj. Homoj kutime ne volas esti inter la unuaj, kiuj brakumas novajn ideojn kaj novajn produktojn. Esploristoj montris, ke eĉ en Usono, kiu havas tradicion de akceptado de novaj ideoj kaj varoj, eble nur unu el 40 homoj volonte estos la unua el sia socia grupo por provi aŭ aĉeti ion novan.

Kiam mi diras ion novan, mi ne parolas pri io nur iomete nova, sed pri vera, nova elpensaĵo. Ne pensu pri nova gusto en trinkaĵo aŭ pri nova kapablo en via poŝtelefono. Pensu pri la unuaj tablo-komputiloj, la unuaj kontakto-lensoj, la unua telefono, la unua elektra razilo, la unua reciklado-sistemo, la unuaj sekurec-zonoj de aŭtomobiloj, ktp. Tiuj ideoj estas sufiĉe neatenditaj, novaj, ke ni povas klasifiki ilin kiel novaĵoj. Kaj en ĉi tiu difino de novaĵo estas ĉiuj varoj, produktoj, sistemoj kaj ideoj, kiuj estas novaj kaj ankoraŭ ne ofte uzataj en unu komunumo. Por la homaro ankaŭ Esperanto klasifikiĝas kiel novaĵo.

Esperanto estas nova ideo, eĉ se ĝi estis elpensita antaŭ 125 jaroj. Ĝi ne estas komplete nova por la ĝenerala socio, sed ĝi ja estas nova por ĝis 99 elcentoj de la tutmonda loĝantaro, kaj ĝuste pro tia noveco, Esperanto, se ĝi estos akceptita, plej probable sekvos la akceptado-vojon de novaĵoj laŭ la teorio kaj modelo de Rogers – teorio kiun mi klarigos sube. Esperanto ne malkontraŭas kaj kontraŭstaras la kutimajn vojojn de akceptado de novaj ideoj. Pro tio valoras la penon studi la manieron, laŭ kiu novaj iloj, produktoj kaj ideoj kutime, tra jaroj, jardekoj kaj eĉ jarcentoj, sukcese eniĝas en la socio.

EVERETT ROGERS KAJ LIA LIBRO

En tradiciaj fakoj de universitatoj oni ne trovos modelojn aŭ profundajn sciojn pri ĉi tiu akcepto-modelo. Ekonomiko substrekas la raciecon de la homoj, sed la akceptado de novaĵoj ne estas tiel racia. Ankaŭ ne klarigas la fenomenon tradiciaj universitataj fakoj psikologio, sociologio, politiko, merkatiko, komuniko kaj aliaj, kvankam ili rande interesiĝas pri la temo. La klara priskribo kaj kompreno de la akceptado de novaj produktoj kaj ideoj troviĝas en la esplorfako, nomata en la angla lingvo “Diffusion of Innovations Research,” kaj en ĉi tiu artikolo mi nomos ĝis esplorado pri disvastiĝo kaj akceptado de novaĵoj (kiel supre menciite, novaĵoj povas esti novaj iloj, produktoj aŭ ideoj).

Unu el la ĉefaj esploristoj pri tiu temo estas Everett Rogers el la Ohia Ŝtata Universitato (Usono). Antaŭ 50 jaroj li verkis sian klasikan libron Diffusion of Innovations (Difuzo de Novaĵoj). Mi tre rekomendas tiun libron al ĉiuj esperantistoj, kiuj volas pli bone kompreni la disvastiĝon de Esperanto laŭ strategia, ne lingvistika, vidpunkto. En la resto de ĉi tiu artikolo, mi klopodos utiligi la ideojn de Rogers el lia libro. Bonvolu memori, ke la ideoj kiujn Rogers kunigis, devenas de preskaŭ mil doktoraj disertacioj kaj miloj da fakartikoloj el pluraj studkampoj: sociologio, psikologio, merkatiko, komunikado, ekonomiko, geografio, politiko kaj agrikulturo. La teorio estas klare priskribata, ofte esplorata, kaj sukcese aplikata en multaj kampoj. Tamen ĝis nun ĝiaj principoj ne estas sufiĉe bone konataj de esperantistoj.

La unua nocio de la teorio de Rogers rilatas al kategorioj de akceptantoj. La fundamenta observo de la esploristoj estas, ke estas kvin fundamentaj grupoj, kiuj akceptas aŭ malakceptas novaĵojn, kaj tiuj grupoj malsimilas inter si. Krome, la novaĵo estas akceptita laŭ sinsekva ordo de, unue, Grupo I; poste, Grupo II; poste, Grupo III; poste, Grupo IV kaj finfine, Grupo V. Tio estas, Grupo II akceptas novan ideon nur post la akceptado de tiu ideo far homoj de Grupo I. El tiu sinsekvo de akceptado logike konkludiĝas, ke firmaoj aŭ organizoj, kiuj volas akceptigi novan ideon, vane laboras se ili provas konvinki la grupojn ekster tiu sinsekvo. Se Esperanto elspezas monon por konvinki homojn el celgrupo II, dum Grupo I ankoraŭ ne ŝatas la ideon, tio signifas ke, laŭ la teorio, mono ne estas optimume investita.

Konklude: ni esperantistoj profitos se ni komprenos tiujn grupojn. Kiuj ili estas? Kiom grandaj ili estas? Kiaj estas la homoj kiuj konsistigas tiujn kvin grupojn?

LA KVIN GRUPOJ

Rogers kaj aliaj esploristoj nomas la grupojn “Innovators” (Novigantoj), “Early Adopters” (Fruaj akceptantoj), “Early Majority” (Frua plimulto), “Late Majority” (Malfrua plimulto) kaj “Laggards” (Postrestantoj). Mi nomos ilin simple Grupo I, Grupo II, Grupo III, Grupo IV kaj Grupo V. Tiuj grupoj ne samgrandas. Grupo I estas malgranda – nur 2.5% el la celloĝantaro, Grupo II – 13.5%, Grupo III – 34%, Grupo IV – 34%, kaj Grupo V – 16%.

La membroj de ĉiu grupo povas priskribiĝi laŭ psikologiaj, sociologiaj kaj ekonomikaj kriterioj. Grupo I plej interesas nin ĉar, se la membroj de tiu grupo ne akceptos Esperanton, la membroj de la sekvaj grupoj tute ne akceptos, ĉar tutsimple, Grupo II atendas, ke aliaj homoj unue utiligu la novan ideon. Memoru ankaŭ, ke tiu unua grupo estas elcente malgranda: nur 2.5% el la tuta loĝantaro, aŭ 1 el 40 homoj, apartenas al ĝi. Tiu malgrandeco influos nian tutan strategion.

Kiaj estas la homoj de la ŝlosila Grupo I? Unue, psikologie ili malsimilas al aliaj homoj. Ili estas pli scivolemaj, pli kleraj, ofte havas pli da mono (kio helpas al ili aĉeti novajn produktojn, ekzemple). Ili nature ŝatas novajn ideojn kaj emas eksperimenti. Sociologie, ili ne tre komfortas en siaj lokaj komunumoj; ili serĉas eksteren. Ili legas pri homoj kaj ideoj ekster sia propra, loka kulturo. Ili pli ŝatas riskojn ol la tipa membro de ilia loka komunumo. Ili ofte ne estas plene akceptataj en siaj lokaj kulturoj kaj ofte estas rigardataj kiel iom strangaj. La plimulto (Grupoj II, III, IV, V, do 97.5% el al loĝantaro) ne akceptas ilin kiel plenajn membrojn de siaj lokaj kulturoj.

Do, la membroj de Grupo II ne akceptos Esperanton, se ili ne antaŭe vidos sukcesan akceptadon far Grupo I. Kia estas Grupo II? Dum Grupo I estas eksteruloj de la loka kulturo, la loka komunumo, Grupo II estas plene integrita en la socia kaj komunika sistemoj de la loka kulturo. Ili estas respektataj kaj aŭskultataj de aliaj homoj. Tre malsimile al tiuj de Grupo I, kiujn aliaj homoj kutime ne aŭskultas aŭ sekvas, anoj de Grupo II lerte kapablas utiligi komuniksistemojn, personajn kaj amaskomunikilajn, por akceptigi siajn ideojn. Membroj de Grupo II, simile al tiuj de Grupo I, ankaŭ estas bone edukitaj, sufiĉe monhavaj kaj ŝatas novajn ideojn. Sed ili estas multe pli praktikaj, kaj kapablas klare antaŭvidi la konkretan aplikon de iu nova ideo. Laŭ Rogers, ĉi tiu grupo ampleksas pli ol kvinoble ol Grupo I, kun 13.5 elcentoj de la celloĝantaro.

Grupo III havas fundamentan diferencon disde Grupoj I kaj II. Dum homoj el la du unuaj grupoj interesiĝus pri Esperanto kiel ideo, kiel celo en si mem, eĉ kiel sankta afero, tiuj de Grupo III eble prifajfos tion. Grupo III estas praktikaj homoj. Ili ne serĉas bonan filozofion; ili serĉas ĝustajn, praktikajn aplikojn. Ili ne volas paroli pri ideo; ili volas havi rezultojn: ŝparo da mono, kresko de enspezoj, pli rapida produktado, pli neŭtrala kaj justa interrilato de nacioj, malpli da problemoj ĝenerale, kontentaj dungitoj, kontentaj akciistoj, sukcesaj studentoj, psikologia sano por maljunuloj. Ĉiu havas sian celon, ĉu komercan ĉu idealistan, tamen konkretan celon kiu rilatas la uzon kaj la utiligon de la ideo, sed kiu ne tuŝas la ideon mem. Tiu grupo havas alian grandan trajton: ili volas havi kompletajn solvojn, senriskajn solvojn kaj profitdonajn rezultojn. Ili volas vidi, ke nova ideo vere funkcias, ke ĝi jam havas la tutan infrastrukturon por sukcesigi ĝin, kaj ke ne estas risko, ke post la ekuzo de la ideo, ĝi eble malsukcesos.

Tiaj homoj de Grupo III gravas ankaŭ, ĉar ofte ili decidas por universitatoj, por lernejoj, por registaroj, por firmaoj. Ili estas decidantoj, decidestroj, decidistoj. Ili havas la potencon, la monon, kaj la respondecon decidi por siaj organizoj. Ili ne ŝatas eksperimenti; ili volas vidi la rezultojn de antaŭaj eksperimentoj. Ili ne ŝatas montri la novan vojon. Ili preferas atendi. Atendi longan tempon ĝis ili vidas pruvojn, multe da pruvoj, ke la ideo bonas, bonvojas, kaj antaŭ ĉio, ke ĝi jam sukcese uzeblas. Grupo III estas tre granda, kun ĉirkaŭ 34% el la komunumo, kaj, kompreneble, granda parto el ili ne estas decidistoj, sed individuoj kiuj respondecas nur pri si mem aŭ pri siaj familioj, tamen tiuj individuoj havas la samajn psikologiajn kaj sociaj trajtojn kun la decidistoj – ili preferas atendi ĝis kiam nova varo, produkto aŭ ideo estos jam perfektigita kaj preta, sen risko, por aĉeto kaj utiligado. Ili ne akceptos Esperanton se tiu lingvo ankoraŭ ne estos uzpreta. Uzpreta por ĉiaj uzoj: vojaĝi al Parizo, diplomiĝi ĉe universitato kaj esti dungita per tiu diplomo, rigardi ĉiujn videoludojn en Esperanto ktp, ktp.

Laŭ mi, estus tre pozitiva paŝo en la Esperantaj movadoj, se ni pli atentus tiujn trajtojn de Grupoj I, II, kaj III. Tro ofte ni provas konvinki homojn, kiuj apartenas al la pli pragmatikaj grupoj, speciale al Grupo III. Laŭ la teorio de Rogers, tiaj homoj tute ne atentos nin, ĉar ni parolas pri bonaj ideoj, belaj ideoj, kiuj tamen ne povas estis praktike starigitaj nun, kun rezultoj nun. Tiaj homoj de Grupo III ne decidos favore al ni, eĉ se ili kredus, ke ni havas la plej bonan ideon de la tuta mondo. Ili ne decidas laŭ kriterioj de bona aŭ nebona ideo; ili elektas vojojn laŭ iliaj praktikaj, senriskaj aspektoj.

Se Grupo III ne atentas kaj akceptas nin, ni tute forgesu Grupojn IV kaj V, kiuj reprezentas la alian duonon de la celloĝantaro. Ili sekvas, nur sekvas. Grupo V sekvas Grupon IV, kiu sekvas Grupon III, kiu sekvas Grupon II, kiu ekpaŝos nur post kiam ili vidas sufiĉe da utiligantoj en Grupo I. Krome, anoj de Grupo V akceptos Esperanton, nur se ili estos devigataj akcepti ĝin, ekzemple, kiam ili ne plu havos alian elekteblecon. Ekzemple, kiam neniu plu parolos la anglan en la flughaveno de Parizo aŭ Pekino.

Legu la daŭrigon

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

62 Responses to Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

  1. cyrille diras:

    Ĉu vi sentas vin sola ?

  2. Se vi deziras spekti kiel disvastiĝo funkcias en la praktiko, eble iru al http://www.ted.com/talks/lang/en/derek_sivers_how_to_start_a_movement.html . Tie vi vidos la kreiĝon de movado ene de tri minutoj. Ene de tri minutoj kolektiĝas proksimume cent dancantoj – komence estas unu sola, post unu minuto estas nur tri dancantoj.

    Se kompari kun la aktuala situacio de Esperanto, ni nun estas eble post tridek sekundoj aŭ post unu minuto, kun nur tri (cent mil) regulaj parolantoj. Se ni daŭrigos kaj havos multegan paciencon, ni povos progresi kaj atingi ion vere grandiozan – sed nur tiam.

  3. Kirill diras:

    Al Cyrille:

    Pagas ne shtato, sed ghiaj civitanoj, per impostoj.

    Okaze de instruado de literaturo (poezio) en la socio ekzistas konsento, ke chi tiu scio estas bezonata por formi kleran personon, tial oni pretas pagi por ghi. Sed koncerne Esperanton ne estas tiel, kaj plimulto da socio malcerte ekopinios ghin inda por pagi kontrau ghia instruado. Kompreneble, prioritatoj en chi tiu sfero povas shanghighi: antaue scio de la klasikaj lingvoj estis nepra por bona klero, hodiau ghi estas nur opcia.

    Do por okazu vasta enkodunko de Esperanto en lernejoj, necesas pozitiva rilato al ghi flanke de sufiche granda parto de la socio (kaj rilato aktiva – ne en formo “ghi ekzistas, do bone”, sed en formo “ni vere bezonas ghin”).

  4. cyrille diras:

    @Kirill
    Kiel por ĉiu fako en lernejo, pagas ŝtato aŭ posedanto de la lernejo. Mi ne vidas diferenco kun ekzemple poezio. Ankaŭ poezio aspektas ne utila por plejmulto sed instruistoj estas tamen pagataj por tion instrui.

  5. Kirill diras:

    Chiam, kiam oni parolas pri enkonduko de Esperanto en lernejojn, oni ial ne atentas jenan demandon: kiu pagu por tio? Enkonduko de nova studfako signifas preparadon de instruistoj kaj salajrojn por ili. Krome, por studi Eon necesos tempo, por kiu oni au pligrandigu daurecon de lerna tago, au prenu tempon de aliaj fakoj. Chu lernejanoj kaj iliaj gepatroj konsentos tion?

    Koncerne Eon kiel lingvoponto, mi tute konsentas. Miaopinie, se oni uzos ghin en chi tiu rolo, oni faros ghin utila ne nur por Esperantistoj, sed ankau por tiuj, kiuj ne posedas ghin. Tio jam estos plej efika reklamo.

  6. Morico diras:

    La novajho Esperanto estas unue politika,ideologia, socia, lingva,kultura kaj poste ekonomika kiel ekzemple metra sistemo. La klaso de la internaciaj, ne naciaj kaj politikaj novajhoj estas multe pli malgranda.
    La progreso de Eo estas la pli rapida en la mondo ekde 1887 se oni konsideras la komencpunkton.
    La bremsoj estas chefe ideologiaj. La avantajhoj estas miskonataj kaj la kostoj estas prijughataj tro forte de la decidistoj. Du akceliloj estas gravaj laù mi: Eo en la lernejoj kaj kiel lingvoponto.

  7. laszlo diras:

    Kerna ideo de Esperanto ne iĝos realigita dume ekzistas mono en mondo.
    Laǔregule profesie difinita pontlingvo povas helpi divers-patrinlingvajn ekspluatatojn por ŝanĝi informojn inter si, kaj kune organizi defendadon kontraǔ transnaciaj parazit-miliarduloj.

  8. cyrille diras:

    Efektive, la angla estas ja solvo. Ni ne forgesu tion.
    Por reveni al la principo de la artikolo, ni ankaŭ ne forgesu ke ekzistas homoj kiuj simple kaj tre bone uzas Esperanton kaj ne estas istoj. Ili verŝajne estas minoritato en la nuntempa movado, sed la grandskala uzado de Esperanto, pri kiu esperas istoj, povas okazi nur dank’al tiu speco de praktikaj homoj. Vi ne kredu ke la grupo III uzos Esperanton en 2150 por kaj pro praktikaj kialoj KAJ estos samtempe idealistoj. Oni povas esperi ke per Esperanto ni ŝanĝos la mondon sed esperi ke ni ŝanĝos homon, eble estas tro :-).

  9. laszlo diras:

    Ĉi tiu estas la vero: Esperantisto estas homo ke praktiki la esperantisman ideojn, ne la internacian lingvon.
    – – – – – –

    Estu tiel, sed tiukaze kial paroli pri Esperanto, kiel pontlingvo?
    Esperantismaj ideoj enestas ankaǔ en konstitucio de ONU, do oni povas agadi laǔ principoj de ONU ekz. ankaǔ anglalingve, ĉu ne?

  10. cyrille diras:

    @paulo: Mi pensas ke vi tute pravas sed mi pensas ke la vera situacio estas eĉ en pli malbona stato.
    Mi rimarkis ke en nia vendo-funelo ni perdas multe da homoj kiuj ne scias kion fari (aŭ ne deziras ion fari) per Esperanto. Ne estas ke ili ne ŝatas EsperantISMON, sed ili perceptas nur tion. Ĉu ĝis nun Esperanto ofertis nur EsperantISMO kiel uzo de si mem ?
    Se tio veras, oni ne miru ke la elcentaĵo kiu restas ĉe la fino de la funelo estas ege malgranda. Eble Lu povas klarigi ĉu tiu analizo estis parto de lia kreo de la moto “Kreskigi Esperantion” ?

  11. pauxlo vikunja diras:

    Multaj homoj ne volas partopreni en esperantISMO.
    Cxi tiu estas la vero: Esperantisto estas homo ke praktiki la esperantisman ideojn, ne la internacian lingvon.

  12. Dennis Keefe diras:

    Zlatko,

    Vi tiel bone vortigas pensojn pri Esperanto, Esperantistoj kaj strategio, ke mi chiam ghojas tralegi viajn komentojn, kaj lerni de ili.

    Magia Linio. Dum longa tempo mi mem serchas esprimon kiu povas bone klarigi kial estas unu grupo da homoj kiuj entuziasme akceptas novan ideon, kaj samtempe estas aliaj grupoj, multege pli grandaj, kiuj ne akceptas, kaj ech aktive rezistas tiun novajhon. Inter tiu unua grupo kaj la aliaj grupoj trovighas tiu Magia Linio.

    Aliaj homoj ankau pensadis pri tio, kaj chefe inter ili estas Geoffrey Moore, konsilisto de firmaoj de la fama altteknologia Valo de Silikono en Kalifornio. Li parolas kaj analizas pri kial estas tiel malfacile iri de la unua shtupo de entuziasma akceptado de nova interreta produkto, al la dua shtupo, kie tiu produkto vere disvastighas kaj sukcesas. Li nomas tiun shanghon au shanghighon, en la angla lingvo, “chasm” kaj konceptigas ghin kiel “crossing the chasm.” Esperante, ni pensu pri la terminoj “valo” au “barilo” au “transiri la valon au barilon.”

    Via termino MAGIA LINIO ankau validas kaj valoras. Ie tie, ie che tiu linio ni trovas fortan bremson al la Esperanto-Movado. Estus bone, ke ni dedichu pli da tempo por kompreni ghuste kiel transiri tiun linion. Kaj ni pensu, ke tiu linio trovighas multloke, char vershajne estas multe da grupoj kaj subgrupoj kaj subsubgrupoj kiuj akceptus au malakceptus Esperanton. Tion ni povas lerni per studo de la fakoj Merkatiko, Komunikado kaj Publikaj Rilatoj.

    Amike,

    Dennis

  13. László Vizi diras:

    Kompreneble ni estas la unua grupo.

  14. ĵeromo vaŝe diras:

    interese.

    dennis kaj ĉiuj, inkluzive de mi dum mi legadis, supozas, ke ni staras antaŭ la kurbo de la kvin grupoj, kaj ke nia venonta celgrupo estas la unua, la grupo de „fruaj akceptantoj“. tamen, mi postpensis, ĉu ni ne estas mem tiuj fruaj akceptantoj? kompreneble ni ne estas 2,5 % de la homaro konforme al la iom tro ekzaktaj nombroj proponataj de rogers. sed ĉu la entuta celgrupo de la lingvo internacia estas la tuta homaro en ĉiuj versioj de la estonteco? aŭ ĉu ni ne estas la plej fruaj el la fruaj akceptantoj, kaj, se ni volas multiĝi, ni simple unue ekkonu nin mem kaj poste konvinku similulojn?

  15. László Vizi diras:

    Kompletige al la komento de László István Tóth, mi notas, ke estas grave difini, kiuj fakte estas la gramatikaj reguloj de E., sed ne malpli multe oni devus difini, ke multaj vastskale divastigxintaj gramatikaj opinioj NE estas reguloj, kvankam multaj, mi diru “kompetentuloj” konsideras ilin tiaj.

    Preskaux cxiuj memfaritaj lingvoscienculoj fabrikadas novajn kaj novaj “regulojn”, kiuj fatale konfuzas fine ecx ilin mem.

    Vidu la akademiajn regulojn pri refleksivo:

    http://www.ipernity.com/blog/61797/301524
    ___________

  16. Marcus diras:

    (ve, mi mistajpis la nomon de la aŭtoro, ĝi estas “Dennis”)

  17. Marcus diras:

    Denis:

    Gratulon pro la lertaj ekzemploj de la prepozicio “far”, hahahahaha! Mi mem kutimas uzi “fare de”, sed la unua “far” estas tiel bone metita inter pluraj “de”, ke mi kredas ke eĉ la plej fundamentista esperantisto ne aŭdacus riproĉi vin :-p

  18. Marcus diras:

    László:

    Do ŝajnas ke hungarie la aferoj estas ege malsamaj ol brazile!

    Ĉiun frazon, kiun mi afiŝis, venis el mia propra sperto, mi aŭdas ilin sufiĉe ofte. Mi aldonos unu:

    – Ĉu oni iam sukcesis krei landon por la esperantistoj?

    (tio tute ne estas la celo, damne!!!)

  19. Jens S. Larsen diras:

    Nu, laŭ mi estas normale ke nur relative malgranda parto de la UEA-buĝeto estas por informado, ĉar UEA esence funkcias unuigante la ekzistantajn Esperantistojn por reprezenti ilin antaŭ internaciaj instancoj kaj por ke ili profitu pli multe el internaciaj kontaktoj. La informado estas unuavice afero de la landaj asocioj kaj la instruado afero de la lokaj kluboj, kvankam UEA kaj ILEI kompreneble iom rolu ankaŭ en tiu agado.

    Esperanto estas nova en la mondo; pri tio tute pravas Dennis ĉi-supre. Sed ĝi jam estas malnova en la movado por internacia lingvo, kaj neniam forgesu: ĝi estas malnova _sukcesego_ inter la planlingvoj. Volapuko estis fiasko en si mem, kaj Ido estis fiaska provo “pliperfektigi” Esperanton. Esperanto efektive estas _la_ internacia lingvo. La Angla estas nur unu _imperia_ lingvo, eĉ se ĝi estas la historie plej sukcesa ĝis nun, kaj kiel imperia lingvo ĝi estas pli minacata de fiasko ol Esperanto estas kiel internacia lingvo.

    Bone, ni atingis unu monopolon: ni estas la sola internacia planlingvo kiun oni povas preni serioze, kaj ŝajne nenio kapablas minaci tiun pozicion. Jen etapa venko survoje al la fina venko. Sed kiel aspektu la sekva etapo? Ĉu ni celu monopolon inter ĉiuj lingvoj, similan al tiu kiun ni jam gajnis inter la planlingvoj? Ĉu ni estu revivigita Latino, la sola lingvo kiun oni prenas serioze, nur disvastigita al la tuta popolo ĉar nuntempe limigi sin al la elito kaj specialaj uzkampoj estas neserioze kaj nemerkatece? Aŭ ĉu ni male insistu ke ĉiuj lingvoj estas seriozaj kaj konservindaj, meritantaj je skribo, eĉ la plej malgranda lingvo de Siberia aŭ Amazona tribo? Aŭ ĉu ekzistas iu formulebla kompromiso?

    Tio estas malfacilaj demandoj, kaj estas tute kompreneble se homoj diras: Lasu tion, ni devas koncentriĝi pri _Esperanto_, ni ankoraŭ ne estas sufiĉe multaj por konsideri kio povus okazi se ni iam estos sufiĉe multaj. Sed tiam pripensu ke tiuj kiuj koncentriĝas pri lingva justeco diras ke ne, ili ne volas konsideri Esperanton, ĉar tio tro komplikas la aferon! Lerni Esperanton signifas mensan revolucion; lernintoj kaj nelernintoj ne vivas sur la sama planedo, ĉar ili vidas la mondon tute malsame kaj fermas la okulojn al malsamaj aferoj. Tio estas enkalkulenda se oni deziras kompreni kial Esperanto ne disvastiĝis pli multe dum siaj 125 jaroj.

  20. Dennis Keefe diras:

    Estimata Fehér Andor,

    Koran dankon pro via komentado! Via skeptikado estas bonvena kaj chiam permesata por diskutado pri la Teorio de Rogers.

    Vi prezentis tri punktojn kiuj helpas al ni pli bone kompreni ĉu la teorio de Rogers aplikiĝas la la fenomeno Esperanto. Ekzemple, vi parolas pri politikistoj kiuj “ne volas riski sian karieron por nia plaĉo.” Tiu ilia sinteno plene kongruas kun la teorio, ĉar ankaŭ politikistoj estas decidantoj, decidistoj kaj tiaj homoj apartenas al Grupo III, kies ĉefa trajto estas eviti riskojn kaj akcepti nur tiujn novajn ideojn kiuj estas JAM plene provitaj kaj iasence pruvitaj. Alia trajto de tiu grupo estas, ke ili atendas, ke granda grupo da homoj JAM utiligas la novaĵon. Tamen mi ne devas tiom audaci klasifiki homojn en politiko kiel homojn de Grupo III, char politiko rilatas grupo-decidon kaj organizo-decidon kaj tio estas alia parto de la teorio.

    Vi pravas kiam vi diras, ke ni paroladis multe pri Esperanto dum longa tempo, sed mi ne scias ĝis kioma grado la Esperantistoj EFIKE informadis dum tiuj 125 jaroj. La nuntempa budĝeto de UEA por informado estas ege ege malgranda. Konsideru, ke nur unu kampanjo por reklamado pri marko de lavpulvoro de la firmaoj Procter kaj Gamble aŭ Lever Brothers en periodo de kelkaj semajnoj povas manĝi la tutan UEA-budĝeton por informado de la TUTA JARCENTO. Mi pardopetas, ĉar mi tute ne faris la kalkulon, tamen estus interese fari tion. Mi scias, ke reklamo-kampajnoj ofte povas kosti milionojn da euroj kaj simil-ofte tiuj multkostaj, profesiaj kampanjoj NE ŝangas signife la publikan opinion pri tio aŭ alio.

    Permesu al mi diri, kaj mi pardopetas, sed mi ne bone komprenas vian sintenon rilate Esperanton kiel novaĵon. Vi kunmetas la ideon “novaĵo” kun la ideon “125 jaroj” kaj verŝajne vi volas diri, ke post tiom da jaroj Esperanto ne plu estas novaĵo. Ĉu mi eraras? Ĉiaokaze en la Teorio de Rogers novaĵo povas esti ideo, koncepto, varo kiu ankoraŭ estas novaĵo post jardekoj aŭ jarcentoj. Rogers mem parolas pri la Metrika Sistemo kiel novaĵo, hodiaŭ, en la 21a jarcento, en Usono, ekzemple, spite al ĝia pli ol ducentjara ekzisto kaj utiligado alilande. Rogers substrekas, ke la koncepto novaĵo ne estas afero de reala tempo, sed de la perceptado de la indivuoj. Se homoj, ankoraŭ, ne provis Esperanton, ekzemple, en kursetoj, Esperanto por ili estas novaĵo.

    Amike,

    Dennis Keefe

  21. László István TÓTH diras:

    Cyrille:

    Mi komprenas vian vidpunkton, kiam vi komparas E-on kun telefono. Jes, certe, manko de partneroj (ĉu E-lingvaj parolantoj, ĉu telefonposedantaj) bremsas disvastiĝon de planlingvo, respektive de telefono. Sed tio povas nur bremsi, sed tamen ne haltigi disvastiĝon.
    Sed mi vidas eĉ pli gravan problemon: multegaj homoj, kiuj ja *volas* finlerni E-on (temas pri engaĝiĝintaj, sed ne-poliglotaj Esperantistoj), baraktadas senrezulte dum jardekoj, ĉar ili estas kiel personoj, kiuj eksidis ĉe stirilo: neniu instruis ilin pri ”reguloj” de vetur-trafiko, ĉar tiaj reguloj simple mankas.
    Ne Esperanto estas netaǔga planlingvo, sed ĝia prizorganto, Akademio de E-o estas netaǔga instanco por prizorgi planlingvon. AdE jam de longe devintus krei tiujn absolute necesajn, *unusencajn* (ne kontraǔdirajn) regulojn, sen kiuj ne-poliglotoj estas nekapablaj finlerni planlingvon.
    Tial Esperanto restis hobia lingvo nur por poliglotoj, anstataǔ plenumi sian originalan mision iĝi universala pontlingvo recipe por nepoliglotoj, ĉar poliglotoj ne bezonas tian lingvon: ili ja povas komuniki ankaǔ per ajna etna lingvo.

  22. Mi mismemoris pri mia enketo: Inter 30 studentoj 17 memoris la vorton ‘Esperanto’, sed nur 10 sciis diri, ke temas pri lingvo… Kaj ankaŭ el ili 5 ne sciis doni pliajn detalojn. Se ni ne sukcesos informi tiun celgrupon de studentoj (aŭ prefere ĝiajn promesplenajn subgrupojn menciitajn supre), ni ne progresos.

    Kaj ne temos pri tio, ke ni malbone kaj nur unufoje informu milionon da studentoj – temas pri tio, ke ni vere bone kaj ripete informu mil ĝis dekmil studentojn, ĝis kiam ni estos elĉerpintaj tie la eblajn lernantojn. Do ĝis kiam ne 5 el 30 studentoj scias diri plurajn aferojn pri Esperanto, sed almenaŭ 20. Tiam kelkaj komencos lerni Esperanton. Kaj nur tiam ni transiru al venonta milo aŭ dekmilo.

  23. Kara Cyrille,

    vi skribis: “Ne la malfacileco de Esperanto bremsas ĝin sed la utileco.”

    Verŝajne vi celas, ke la manko de utileco bremsas la disvastiĝon de Esperanto. Laŭ mi tio ne veras. Por la unua grupo, la unuaj 2 %, la “utileco” ne multe gravas. Gravas, ke Esperanto estas (relative) nova kaj interesa. Ĉu oni povas komerci per ĝi aŭ legi sciencajn librojn – ili (do: ni) pri tio ne multe interesiĝas. Vi kaj mi kaj multaj aliaj lernis Esperanton kaj praktikas ĝin malgraŭ tiuj ŝajnaj mankoj. Ĉu necesas plia pruvo, ke la nuna oferto sufiĉas por allogi homojn? Laŭ mi ne.

    Esperanto havas konvinkan ideon, ĝi funkcias en iuj kampoj – tio jam sufiĉas! La nuna tasko estas komuniki tiun fakton al la multegaj homoj el la vere interesaj celgrupoj. Tiuj estas ekzemple gimnazianoj kaj studentoj (ĉefe de matematiko, informadiko unuflanke kaj de psikologio, lingvoj kaj diversaj similaj homo- kaj socio-rilataj sciencoj aliflanke); krome lingvemuloj (kun diversaj ĉeffakoj).

    Antaŭ nelonge mi enketis inter studentoj en Berlino. Duono ne sciis diri, kio estas Esperanto. Se ni ne informos ilin, ili ne lernos Esperanton – ĉu la utileco de Esperanto estas granda aŭ ne…

    Nur tre malrapide Esperanto disvastiĝos kvazaŭ de si mem, se ni ne agos. Ni havas la eblecon subteni la disvastigon kaj atingi multe pli da eklernantoj kaj praktikantoj.

    La disvastigon de Esperanto bremsas antaŭ ĉio la neinformado pri ĝi kaj la neprofesinivela informado, la informado sen antaŭa aŭ almenaŭ duma lernado kiel fari ĝin.

  24. cyrille diras:

    @ Dennis,
    Estas efektive planite havi parton de http://www.ratoj.net por
    trejnigi al varbado por (lokaj) kursoj. Ne ĉio pretas ĉar estas multe da laboro por proponi ne tro sed la plej bonkvalitan materialon por lernanto kaj subtekstigi materialon origine en la franca.
    La strukturo estas :
    1-Gazetaraj komunikoj
    2-Organizi budon (kaj tie ĉi argumentado)
    3-Kritiki filmojn
    4-Prezenti Esperanton
    5-Partopreni al elsendo
    7-Kromaj ekzercoj (Miaj senĉesaj ideoj ja devas trovi lokon en la paĝaro).
    Intertempe, estas jam multe da materialo en la 6 videoj libere alireblaj en la publikigitaj artikoloj.

  25. cyrille diras:

    László :
    Mi pensas ke la facileco ne gravas. Ne la malfacileco de Esperanto bremsas ĝin sed la utileco. Por pli ĝuste esprimiĝi, mi devus skribi “bremsas Esperanton la fakto ke en 2012, Esperanto aspektas ne tre utila por plejmulto da homoj”. Ne estas vere eco de Esperanto, sed afero normala por nova fenomeno.
    Por tre kreemaj homoj, tiuj de la grupo I, oni povas facile vidi la utilon de Esperanto en 2012. Sed mi jam renkontis homojn el grupo III au IV, kiuj bezonis pli ol 20 minutoj por komenci vidi la utilon (Jes ja, vera sperto ĉe budo kun malmulte da homoj kaj se estus male, mi jam delonge estus forpuŝinta la kompatindan homon. Kelkajn ni ja ne bezonas en la movado nun ;-).
    Plejmulto de homoj, eĉ el grupo II ne povas vidi la nuntempan utilon de la lingvo. Sed tio estas tute normala afero ĉar ĝuste temas pri novaĵo kaj ankau alia eco de Esperanto. Mi eĉ havas ekzemplon de inteligentaj homoj
    Tiu eco estas ke Esperanto estas lingvo, kaj la valoro de mia lernado dependas de la fakto ke ankau vi ĝin lernis (Se vi ne lernintus mi ne povus respondi al vi). La mia valoro dependas de ago via. Tio signifas ke la marĝena valoro de nova lernanto estas granda por la grupo je la komenco de la fenomeno kaj inverse flanke de la lernanto. Por forpuŝi homojn, tiu efekto estas tre efika. La lingvo postulas strebon fare de vi por krei alies valoron. Bedaurinde ĝi estas natura kaj ligita al ĉiuj retaj fenomenoj. Se vi bezonas ekvaciojn kaj kapdoloron, mi konsilas al vi libron de Reinhard Selten dulingva “Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj – Ĉu mi lernu Esperanton?”
    Resume, eĉ se vi plifaciligus Esperanton po faktoro milione, ĝi tamen estas ne tre utila por lernanto ĉar estas simple la komenco de la fenomeno. Nur homoj de la grupo I povas pensi, kiel verŝajne vi kaj mi pensas, “Utila au ne, la lingvo estas bela kaj mi bezonas neniun por inventi mian vojon. Mi lernu kaj utiligu ĝin”.
    Antau 5 jaroj, mi verkis artikolon per la franca kiu traktas la merkatecon de Esperanto per komparo kun telefono
    http://benecyril.free.fr/spip.php?article27 sed mi devus iam traduki ĝin. La unua aĉetinto de telefono ne ricevis la saman utilon kiel nuntempe. Al kio utilas telefono se vi estas sola posedanto ?

  26. Dennis Keefe diras:

    Slavero,

    Via komento estas tre interesa. Vi lernis tra la jaroj kiel pli kaj pli bone trovi homojn kiuj pli probable akceptus eklerni Esperanton. Vi parolas pri studentoj kaj lernejanoj, kaj tiurilate vi koincidas kun kelkej opinioj el unu el nia plej bonaj varbantoj, Lu Wunsch-Rolshoven.

    Estas interese, ke vi ankau mencias, ke vi intuicie lernis kiel trovi taugan celgrupon. Estus bone se ni chiuj lernu kiel vortigi tian intuicion. Mi mem ofte trovas min en simila situacio. Mi mem ofte scias ne scias klarigi ghuste kiel mi varbas, sed mi scias, ke ghi funkcias. Ekzemplo de tio estas en la sukcesa varbado de novaj lernantoj al Esperanto dum Lingvaj Festivaloj, certe, dum mia vivo, la plej bona maniero kiun mi iam ajn trovis por sukcese allogi tre signifan nombron de novaj gelernantoj.

    Traduki vian kaj mian kaj alies intuicion en kokretajn varbomanierojn estus bela projekto. Tio estas, ni lernos kiel varbi, kaj poste ni montros al aliaj Esperantistoj kiel fari tion. Ghuste sur tiu vojo shajnas esti Cyrille Hurstel el Francio, kiu nun provas starigi kursojn por helpi al aktivuloj en Esperantujo. Li havas retejon pri tio che http://www.ratoj.net

    Eble al Cyrille plachus komenti pri la apliko de RATOJ al trejnado por pli sukcese varbi homojn por lokaj kursoj.

    Amike,

    Dennis Keefe

  27. László István TÓTH diras:

    Cyrille:

    Certe ne multaj personoj parolas komunikkapable E-on, tamen danke al poliglotoj ekzistas sufuiĉe multaj lingvoparolantoj por povi trovi korespond- aǔ parolpartneron.

    Sed tio estas ŝokige, ke ekzistas iu sufiĉe bone pripensita kaj kompilita planlingvo (E-o), kiu tamen iom post iom formortas simple nur tial, ĉar iuj ‘movadaj fosilioj’ plenforte kontraǔstaras al kreado de unusencaj, klaraj, raciaj reguloj por ĝia gramatiko!

    Necesus fari nur vere malmultajn ŝanĝetojn (pleje por forigi kontraǔdirojn), kaj difini entute ĉ. 100 regulojn, kaj E-o iĝus mirinde facile lernebla lingvo, kiun ĝoje kaj sukcese finlernus ankaǔ nepoliglotoj (kondiĉe, ke ili ne iĝu misgviditaj fare de tiu tradicia, lingvaĵe nekohera, ofte eĉ erara literaturo).
    Sed por tio necesas atendi ĝis kiam formortos tiu fosiliaro…

  28. cyrille diras:

    László :
    Mi ĝojas ke ankaŭ vi diras ke Esperanto ne lamas pro manko de diskonigo.
    Evidente ju pli oni konas ĝin des pli bone, sed la kono ne estas nuntempe la ŝtupo (En la senco ke la sinsekva da ŝtupoj estas kiel kateno, kateno estas tiom forta kiom estas la malplej forta) kiu estas la malplej forta.
    Mi alvenis al konkludo (el franca vidpunkto) ke la uzebleco de la lingvo estas la ŝtupo kien ni bezonas koncentriĝi (Vidu http://www.ratoj.net/La-vendo-funelo-adaptita-al se tiu analizo interesas vin).
    Duono de francoj jam aŭdis pri Esperanto kaj tiuj scias ke temas pri lingvo (Monda, internacia, eŭropa, morta, ĉia ajn).
    Sed eĉ niaj lernintoj ne scias kion per ĝi. La plej amuzan frazon aŭditan estis “Neniu parolas tiun lingvon, ekzistas nur homoj kiuj lernas ĝin”. Laŭ statistiko vidunkto, tio veras kaj tio pruvas ke Esperanto estas plu novaĵo, eĉ se ĝi jam utilas al mi kaj miaj infanoj ĉiutage (Vidu kiel tie ĉi http://esperantostrasbourg.free.fr/dokumentoj/france3_1920_220408.mov).

  29. László István TÓTH diras:

    Marcus:

    Je unua rigardo, plimulto de homoj inklinas kredi tion, ke disvastiĝo de E-o postrestas al dezirata nivelo pro manko de diskonigo (reklamo).
    En Hungarlando aktuala situacio rifutas tiun opinion:
    http://www.ipernity.com/blog/35820/93799

  30. Marcus diras:

    Fehér Andor:

    Ĉu vi jam klopodis demandi al pluraj personoj ĉu ili scias kio estas Esperanto?

    Vi surpriziĝos pri la kvanto da homoj kiuj diras:

    – Mi neniam aŭdis pri ĝi. [ĉi tio estas multe pli ofta ol vi imagas]
    – Mi kredas ke estas ia lingvo… [almenaŭ tio estas sciata!] Eble la lingvo parolata tiam, kiam Jesuo estis viva? [ve!]
    – Ho jes, tiu morta lingvo, ĉu ne?
    – Ho jes, tiu projekto kiu plene fiaskis kaj neniu parolas ĝin!
    – Esperanto probable estas afero religia aŭ framasona…

  31. László István TÓTH diras:

    ”ni havas sukceson ĉar la E-movado ekzistas jam 125 jarojn dum multaj movadoj kaj eĉ popoletoj en tiu periodo malaepris.”
    – – – – – –

    Ne eblas kontesti tion, ke movada aspekto de Esperanto estas sukcesa jam de 125 jaroj. Sed tiu lingva flanko restis signife malpli sukcesa, escepte poliglotojn (tiun fenomenon menciis unue KaBe).

    Internaciaj movadoj, kiuj agas solvi komunajn, internaciajn problemojn (pri paco, pri naturprotektado, pri homaj rajtoj, ktp), povas funkcii sukcese eĉ sen neǔtrala komuna lingvo.
    Sed tio ne signifas tion, ke ne estus bonvena iu neǔtrala, komuna planlingvo, kiun povus finlerni normale *ne_nur_poliglotoj*.

  32. Dennis Keefe diras:

    Vladimir,

    Vi starigas tre interesan demandon!

    Vi skribas, “ Estas interese, ke grupo I (unu) sukcese utiligas Esperanton kaj estas kontenta pri la utiligo. Sed rezultoj de tiu utiligo tute ne estas interesaj por la ceteraj (kvar) grupoj. Do la unua grupo devas proponi por la ceteraj grupoj ion alian utiligeblan per Esperanto. Cxu?”

    Ofte la unuaj homoj kiuj akceptas ideon faras tion char la ideo en si mem estas interesa al tiaj homoj. Sed la postaj homoj kiuj akceptas tiun ideon ofte estas multe pli praktikaj, do ili volas utiligi la ideon por fari ion alian. La du grupoj havas malsamajn pensmanierojn, lau la teorio.

    Lerni Esperanton estas unu afero; utiligi Esperanton por fari ion alian estas alia. Ni loghas en tre kompleksa mondo, kaj homoj en unu lando lernos Esperanton pro iaj kialoj, kaj homoj en alia lando lernos ghin pro aliaj. Tion la Esperantistoj, lau mi, ne sufiche bone priatentas. En Chinujo, kie mi nun loghas, iasence Esperanto malfermas pordon. En Usono, kie mi naskighis, Esperanto, eble, malfermas menson. La Usonanoj ne bezonas Esperanton por vojaghi. La Chinoj pli kaj pli, post ekloghado en alia lando por labori au por studi povas utiligi Esperanton por havi lokajn, fruktodonajn kontaktojn.

    Pri la nocio kiu proponu Esperanton al eksteraj grupoj, tio estas aparta demando kun paradoksa respondo. La homoj de Grupo I kutime estas taksataj de aliaj homoj kiel tro avangardaj. Do la homoj de Grupo I malfacile komunikas kun homoj el al postaj Grupoj. Parto de nia malfacilajho allogi novajn homojn estighas de tiu paradokso.

    De tempo al tempo, mi rigardas Esperantistojn provi konvinki homojn, ekzemple dum foiro en Francio au en Hispanio. Tuj videblas, ke la socia kaj psikologia distanco inter la du interparolantoj estas tro granda por havi efikan komunikadon, do efikan persvadadon.

    Kion fari praktike? Se Grupo I volas efike allogi la postan Grupon II, bezonatas, ke ili lernu pli bone komuniki, konvinki, persvadi, varbi. Trejnado helpos, kaj sur tiu vojo laboras Cyrille Hurstel en Francio. Ankau en la nova raporto, anoncita antau unu semajno, de Mark Fettes kaj la Strategia Komisiono, oni parolas pri lernado kaj trejnado por Esperantistoj. La Kleriga Lundo de UK estas pasheto, sed tute ne sufichas por starigi pli profesian kaj efikan varbo-sistemon.

    Amike, Dennis

  33. Zlatko diras:

    Ĉiukaze la esperantistaro reklamas E-on prezentante ĝin kiel ilon por pacigi la homaron, do ne kiel praktikan aferon sed ideologiaĵon. Do, de komenco ni turnas nin al grupo I (tiuj kiuj ŝatas ĝuste tion) kaj ni havas sukceson ĉar la E-movado ekzistas jam 125 jarojn dum multaj movadoj kaj eĉ popoletoj en tiu periodo malaepris. Sed ni neniel atingas tiun kvanton da grupanoj en la unua grupo, ke komencus pri ĝi interesiĝi la grupo II. Transiri tiun magian linion ni ne sukcesas. Kio do estas erara? Mi scivolas pri la daŭrigo de la artikolo.

  34. László István TÓTH diras:

    Ĝi estas interesa teorio, kvankam iom mankas pruvaĵoj, rezultsignoj el reala vivo.
    Mi daǔre tiel opinias, ke dume Esperanto ene de Esperantistaro restos disvastiĝinta nur je malpli, ol 10%, ne-Esperantistoj malinklinos eklerni universalan planlingvon.
    Disvastigi planlingvon signifas ‘produkti’ lingvouzantojn, sed ne nur diskonigi ĝian ekziston.
    Por lerni lingvon, oni unue devas ekhavi emon.
    Estas klare, ke precipe Esperantistoj konsistigas tiun kategorion, en kiu certe ne mankas emo lerni universalan planlingvon. Tamen, rezultoj ne spegulas tion, kio estas atendata kaze de tia kategorio.
    Preskaǔ ĉiuj Esperantistoj konas tiujn kialojn de malsukceso, tamen progreso ne okazas, ĉar tiu temo estas tabuo.

  35. Fehér Andor diras:

    Permesu al mi esprimi iom skeptikan opinion. Al mi sxajnas, ke oni (parte efike de la jena artikolo de D. Keefe) atribuas troan gravecon al informado pri tiaj novajxoj, kia estas nia E-o. Miaj argumentoj estas la jenaj:

    1. La awtoro (kaj la plimulto da alparolintoj) konsekvence parolas pri E-o kiel NOVAJXO. Dum tiu novajxo estas jam de 125 jaroj “novajxo”.

    2. Dum tiuj 125 jaroj ni faris nenion alian, ol informadis pri la avantagxoj de E-o kiel IL, pri gxiaj propedeutikaj valoroj k.s. Post tiom da UK-oj, Ago-tagoj k.s. tio estas absurdajxo aserti, ke por oni E-o kaj gxiaj avantagxoj estas (almenaw en la rondo de politikistoj kun la potenco en la mano decidi pri la sorto de E-o sialande) io nekonata, nova.

    3. La gxisnuna cxefa kawzo de la fiasko de niaj provoj estas, krom la ekstravaganceco de nia propono (kio ne egalas novajxon!), la tradicia pensmaniero de la koncernataj politikistoj, rezultiganta, ke la cxefa lernigota fremda lingvo en publikaj lernejo, spite al niaj pli oportunaj kaj raciaj proponoj, spegulu la POLITIKAN-IDEOLOGIAN STARPUNKTON, ideologian orientigxon de la politikisto kaj lia / sxia nomuminta registaro. Tiuj politikistoj ne volas riski sian karieron por nia placxo, ecx se en gxi estas nenio politika-ideologia.

    La finan, pli gravan argumenton mi flankenmetas gxis la apero de la dawrigo de la artikolo.

  36. Dennis pravis kial li investis sian tempon por tradui tiun ĉi artikolon. Gravas ke ni ne reinventu radon ĉar oni ja povas lerni el homoj kies celo estas vendi iphone kaj ipad. Gravas ke ni estu pli da homoj kiuj konas, komprenas kaj uzas praktike por Esperanto tiajn modernajn surmerkatigajn teoriojn.
    Por instruistoj ekzistas edukado.net kaj RITE. Sed kio ekzistas por aktivuloj ? Mi produktis kelkajn videojn, kiujn vi povas trovi en pluraj paĝaroj, sed ili estas disaj. Mi faris kelkajn specialajn unutagan kurson en Marsejlo kaj Parizo, sed estas tro lama ritmo. El tiuj du sesioj naskiĝis RATE – Reta Aktivula Trejnado por la Estonteco. Kiel ratoj ;-), estu multnombraj kaj disvastigu Esperanton. Eniru en http://www.ratoj.net.

  37. Kara Dennis
    Vi proponas demandi personojn pri la efiko rilate politikistoj, kiuj estas konvinkitaj, ke politikistoj (en Euxropa komunumo) estas tauxa kaj fruktodona kampo. Estas malfacile ricevi objektivan respondon el cxi tiu grupo.

    Ili ignoras, ke politikistoj nur reagas al premo el certa grupo de la balotantojn. Ili ne agas laux filozofiaj principoj aux por plifaciligi la vivon de la homoj.

    La Esperanto-Movado ne estas premgrupo suficxe grannombra.

    Estis tute alia situacia antaux 100 jaroj. Tiam konsiderinda kvoto de la intelektularo inklinis al Esperanto. Ili havis personajn kontaktojn al politikistoj kaj sxtataj reprezentantoj. Tial ili povis prezenti Esperanto kiel grava afero kaj tial estas granda subteno el sxtata flanko dum la kongresoj antaux la unua mondmilito.

    Hodiaux Esperantistoj ne havas cxi tiun pozicion kaj ne havas la kontaktojn. Tial la provoj “konviki” politikistoj per bone formulitaj tekstoj estas vanaj.

  38. Dennis Keefe diras:

    Lu,

    Vi parolas pri du celgrupoj. Unu celgrupo estas gejunuloj inter la aghoj de 12 kaj 14, kaj alia, politikistoj. Vi favoras la junan celgrupon, kaj dubas pri la efika celumado de la dua grupo. Mi pensas, ke via pensfadeno estas sur la bona vojo. Tamen, spite al la Teorio de Rogers, ke probable politikistoj ne estas fruaj akceptantoj de novaj ideoj, eble bezonatas analizi la aferon iom pli. Mi lasos tiun analizon al niaj similideanoj kiuj de tempo al tempo kunlaboras kun politikistoj au provas influi ilin. Komentoj de Zlatko Tishljar, Sean O’Riain, Stefano Keller, Stansilaw Rynduch, Humphrey Tonkin, Neil Blonstein, Ian Fantom kaj aliaj estus bonvenaj. Estus interese ankau, havi la opinion de Kep Enderby.

    Pri la plua diskutado de subgrupoj, celgrupoj au subsegmentoj, tio povas esti unu el la plej fruktodonaj diskutotemoj por Esperantistoj de chiaj niveloj. Ni prenu la celgrupon de tiuj gejunuloj kiujn vi menciis. Se ni pensas pri gimnazianoj de la aghoj de 12 kaj 14, ekzemple, ili ne estas tre homogenoj. Repensu mem pri viaj jaroj en gimnazio. Kiuj inter tiuj gejunuloj estus pri pretaj eklerni Esperanton? Pri Germanio mi ne scias multe, sed kiam mi repensas pri Usono, mi pensas, ke estus tiuj mezlernejanoj kiuj ne tiom popularis, sed kiuj interesighis pri shakludo, pri matematiko, pri skoltismo, pri amatora radio. . . . Aldonighos eble kelkaj muzikistoj au kelkaj kiuj studas, spite al chiuj, la latinan lingvon. Malfacile mi vidas la sportistojn en tia grupo de junuloj kiuj eklernus Esperanton. Malfacile mi vidas la plej belajn. Malfacile mi vidas tiujn kiuj ne shatas lingvojn, au kiuj ne shatas legi au studi. Sed tio estas Usono. En Chinujo, mi ege dubas chu tia agho estas bona celgrupo, char tutsimple, ili faras nur unu aferon: ili studas kaj studas kaj studas, preparante sin por la fama ekzemeno por eniri en la universitatojn, jes ja jarojn antau ol tio okazas. Manko da tempo estas trajto de chinaj gejunuloj, kaj por lerni Esperanton oni bezonas tempon. Tiulande, plifacile trovi lernantojn che la universitata nivelo.

    Do, jen kelkaj ideoj. Ju pli oni diskutas celgrupojn kaj subcelgrupojn des pli oni komencas kompreni ghuste kial oni lernas Esperanton, kaj se ni scias tion, nia varbolaboro povas esti multoble pli efika kaj malmultekosta. Se ni trovas tiujn ghustajn celgrupojn, restas al ni scii kiel atingi ilin per niaj mesaghoj, kaj restas al ni krei efikajn mesaghojn kiuj bone komunikas ghuste kun tiu au alia celgrupo. Unu ghenerala mesagho ne estos tiel efika kiel specifaj mesaghoj por specifaj celgrupoj. Multege da laboro!!

    Danke, Dennis

  39. Vladimir diras:

    Gxuste, Vjacxeslav! Kiam mi venas al alia lando/regiono, mi unuavice kontaktas esperantistojn tie. Tial mi havas grandajn avantagxojn antaux aliaj novaj enmigrintoj. 🙂

  40. Väčesláv diras:

    Priskribo de la „Grupo I“ estas pli-malpli priskribo de „mezuma esperantisto“ inter esperantistoj mem, ĉu ne? 🙂 {Krom eble la „negativaj“ trajtoj, normale prisilentataj.}

    Chielismo WANG Tianyi skribis pri sia klubo:
    „Ĝenerale la E-klubo konsistas el migrintoj tra Ĉinio, kaj en ili mankas lokanoj“.

    Nu tio ja estas la ĉefa jam funkcianta tre utila aplikeblo de Esperanto — apenaŭ eblas (certe ne facilas) vivteni pere de Esperanto, sed jam eblas ensociiĝi pere de Esperanto, post migro en alian landon aŭ regionon eblas trovi la lokan grupon (en iuj okazoj eĉ fondi tian grupon) kaj ekhavi la homajn kontaktojn, konatojn en la nova loko. Mi eĉ supozus, ke tiu apliko de Esperanto estas pli grava kaj ofta, ol la pli atentata rolo de „edz-peranto“.

  41. Mi iam analizis ĉinajn esperantistojn kaj ricevis tian rezulton:
    1, tiaj, kiaj personoj aspektas gente kontraŭ lokanoj, ofte interesiĝas pri fremdaj lingvoj ankaŭ Esperanto. Eble en ilia korpo restas genaĵo de alia lingvo lasita de sia antaŭulo. Nia propagando vivigas la lingvan genon.
    2, migrintoj el alilingva regiono ofte ŝatas aliĝi al nia rondo, ĉu serĉi amikecon aŭ lingvan egalecon… Ĝenerale la E-klubo konsistas el migrintoj tra Ĉinio, kaj en ili mankas lokanoj.

  42. Dennis Keefe diras:

    Lu,

    Vi aldonas kelkajn tre, tre utilajn nociojn al mia raporto pri Rogers:

    Unue, en via atentigo al Dieter, vi pravas. Tiuj elcentoj de Rogers aplikighas ne al la tuta loghantaro, sed nur al la homoj kiuj, laulonge kaj finfine, alproprigas la novan ideon au aferon. Ekemple, ni prenu la fridujon. En kelkaj landoj la akcepto-nivelo de tiu varo estas je 99 elcentoj, tamen nur unu el tri au kvar homoj, do inter 25 kaj 33 elcentoj de la loghantaro posedas ghin.

    Due, via strategio, varbi inter la bonaj celgrupoj de Grupo I, estas fundamente bona. Tia aliro shparos al la Esperanto-Movadoj multe da mono, kaj multe da energio. Granda parto de nia mensa energio kaj kreivaj planoj devas pripensi tion. Mi kredas, ke estas multe da celgrupoj, kaj ni ankorau ne malkovris multe da ili.

    Trie, mi konsentas kun vi pri la unua fazo. Ni fokusighi pri tiuj pioniroj, novigantoj, tio estas, tiuj de Grupo I.

    Kvare, jes ja. Ofte tiuj homoj akceptas novan ideon, char ghi, tutsimple, estas nova kaj ghi kongruas kun sia labora kampo, mensa kampo au shatokupa kampo. Tiu emo al novaj aferoj povas esti utiligata de ni Esperantistoj kiel efika levilo.

    Danke, Dennis

  43. Dennis Keefe diras:

    Ron,

    Vi prave atentigas. Vi bone priatentigas alian flankon de la fenomeno. Mi diru, ke oni povas studi la fenomenon pri akceptado de novaj ideoj lau individua vidpunkto, sed ankau lau organiza kaj lau registara. En mia supra artikolo, mi pridiskutis chefe nur la individuan.

    Tamen estas esploristoj pri la teorio de Rogers kiuj trastudis organizojn publikajn kaj privatajn. Unu el la celgrupoj de ni Esperantistoj certe ankau estas tiaj organizoj, kaj tion ni vidas kun projektoj kiaj Springboard en Anglio, au kun la laboro de Neil Blonstein kaj UNO, Stefano Kellar kun diversaj organizoj, au Francois Lo Jocomo kaj aliaj kun UNESCO, ktp. La studoj Rogers ankau havas utilan informon por ili.

    Organizoj jes ja kundividas kelkajn trajtojn de la individuoj. Estas organizoj kiuj unue pashas kaj estas tiuj kiuj kutime sekvas. Tamen, organizoj, kaj speciale registaro influata de shanghanta politika situacio, povas esti ege pli kompleksaj. Ne plu estas unuhoma decido, estas komitata, estrara, laborgrupa decidoj. Kaj la inviduoj de tiuj decido-organoj ofte havas malsimilajn celojn.

    Mi rekomendus, ke la Esperantistoj daurigu sian ducelgrupan strategion, provante tushi individuojn kaj samtempe klopodante konvinki organizojn kaj registarojn akcepti nin. Tamen mi samtempe rekomendus, ke mi utiligu iomete da la principoj de Merkatiko kaj Strategio por pli racie kaj pli efike aliri la organizojn kaj registarojn.

    Sed por pli bone konvinki la organizojn kaj registarojn oni devas lerni AUSKULTI. Esperantistoj povas adopti la strategion de IBM. Kiam IBM provas vendi iliajn servojn al tiaj organizoj, ili neniam en la unua tago alvenas dirante, ke IBM havas la plej bonan solvon. Ne, tute, ne. IBM starigas demandojn kaj demandojn kaj demandojn al pluraj membroj de la cela organizo. Ili studas la problemojn de la organizo lau la vidpunkto de la organizo mem. Poste, IBM proponas nur tion kion la alia organizo vere volas kaj bezonas.

    Tio estas kultura diferenco inter la nuntempaj Esperantistoj kaj sukcesa organizo. Esperantistoj vendas siajn ideojn, provas konvinki kaj konvinki kaj konvinki sen ANTAUE demandante al la homoj kion ghuste ili volas au deziras. Se Esperanto volas konvinki aliajn homojn, UEA kaj aliaj esperantaj grupoj eble devas komenci auskulti homojn ene kaj ekstere de Esperantujo.

    Danke, Dennis

  44. Emilio diras:

    Gratulon al Dennis Keefe por porti al ni tiom grava koncepto. Mi interesplene atendas la daurigon de la artikolo.

    Entreprenoj jam profitis de tiu ideo por vendi siajn varojn. Same jam faris politikistoj por trovi anojn por siaj ideoj.

    Estas homoj, kiuj jam estas “esperantistoj”, sed ili neniam audis pri esperanto. Ni devas trovi ilin.

    La hazarda metodo ne bone funkciis. Ni devas funde esplori tiun sciencon por pli valorigi nian monon kaj tempon, kiam ni provas disvastigi esperanton.

  45. Slavero diras:

    Estinte juna entuziasto mi pretis prelegi antaŭ ajna aŭditorio – certe tute ne ĉiam sukcese. Iĝinte pli aĝa kaj pli sperta – preferis studentojn kaj lernejanojn. Kaptinte eblon instrui Esperanton en lernejana klubo, mi printempe aktive varbis 6-klasanojn celante aŭtune ricevi almenaŭ 5%-jn de aŭskultintoj por nova kurso… Sekve, mi intuicie trovis pli-malpli taŭgan celgrupon. Grandan dankon al la aŭtoro de l` valora artikolo, kiu helpos al estontaj kursgvidantoj eviti vojon de vanaj provoj kaj eraroj!

  46. Jens S. Larsen diras:

    Esperanto havas nur unu skribmanieron. Ekzistas ia nombro da surogatoj por tiuj literoj kiuj ne aperas sur ĉies klavaroj, sed ĉiuj scias ke ili estas surogatoj — same kiel Latinaj literoj por la Rusa aŭ la Araba.

    Ĉiuokaze, Esperanto ne estas ideo, sed lingvo. Esperanto-asocioj ekzistas ne por disvastigi Esperanton, sed por disvastigi la ideon de lingva demokratio, sen kiu Esperanto ĉiuokaze ne havas sencon, dum kun ĝi nescio de Esperanto fariĝas marĝena fenomeno.

  47. Vladimir diras:

    Estas interese, ke grupo I (unu) sukcese utiligas Esperanton kaj estas kontenta pri la utiligo. Sed rezultoj de tiu utiligo tute ne estas interesaj por la ceteraj (kvar) grupoj. Do la unua grupo devas proponi por la ceteraj grupoj ion alian utiligeblan per Esperanto. Cxu?

  48. Milokula Kato diras:

    Ĉu mirindas, ke la lingvo havanta malpli ol mil (1000) sinagnoskintaj parolantoj en tiom granda ŝtato kiel Ruslando ne disvastiĝas /-is ?

    Ĉu mirindas, ke la lingvo havanta pli ol tri diversaj skribmanieroj (retrarigardu ĉiujn antaŭajn komentojn) ne disvastiĝas?

  49. Dennis Keefe diras:

    Haruo,

    Dankon pro via tre bunta komento. Mi konsentas kun vi, ke la akceptado tre varias inter landoj kaj subgrupoj. La analizo de Rogers chefe pritraktas la Grupojn I, II, III, IV kaj V, kiel supre en la artikolo analizita. Sed vi prave substrekas, ke estas multe da aliaj subgrupoj kiaj landaj, profesiaj kaj religiaj. Kaj al tiuj subgrupoj ni povas koncepte daurigi la subgrupigadon. Pri landoj, en multaj regionoj de Chinujo, ekzemple, se la lokaj kaj landaj estroj permesas al vi, tre facile vi trovos altan nombron da novaj gelernantoj de Esperanto, tio kio ne ofte okazas en multaj europaj landoj. Por konkretigi la aferon, se oni havas enposhe 10,000 eurojn por informi pri Esperanto, tiu mono povas havi rezultojn de x, 10x au 100x, depende de la subgrupo au celgrupo al kiu la informado direktighas.

    Pri via substrekado de “chiam individua ago,” mi pensas, ke vi ghuste atentigas nin pri la alia granda parto de la ekvacio. Grupo influas, kaj en multe da achat-situacioj, la individuo agas. Valoras la penon vere kompreni kiel tiu au alia individuo ekakceptas la novan varon au ideon. Tiu nocio ankau meritas artikolon, char tiu proceso povas esti ege kompleksa kaj longdaura. Unu homo povas utiligi monaton, jaron, jardekon au ech pli por ekacepti novan ideon. Tro da Esperantistoj, lau mia observo en multaj landoj, sed chefe en Hispanujo, Francujo, Usono kaj Chinujo, provas konvinki homojn en spacodauro de minutoj. Jes ja minutoj. Tiu aliro tute kontraus chion kion ni scias pri la akceptado de varoj kaj ideoj kiuj rilatas la homon mem, sian identecon, sian vivostilon – kaj Esperanto estas tia. Kiel mi diris, tiu temo meritas profundan prikonsideron. Kaj praktike, por Esperantistoj, ia strategio pri informado devas unue priatenti chi tiujn prikonsiderojn, kaj due, ghi devas starigi praktikan sistemon por efektivigi la ideojn.

    Laste, eble estus pli bone diru “PRESKAU chiam individua ago,” au “OFTE individua ago.” Sed mia mesagho al vi chi tie estas ankau por mi mem, por memori, kaj por chiuj aliaj kiuj volas racie diskuti pri nia lingvo kaj ghia rilato al nia socio. En humanaj sciencoj kiaj psikologio, sociologio, etnologio, ktp, oni certe starigias teoriojn por klarigi fenomenojn, sed post la starigo de iu teorio, oni chiam, pardonu, preskau chiam atendas, ke aliaj esploristoj kiel eble plej baldau forigas tiun teorion por anstatauigi ghin per pli klara kaj pli klariga teorio, chu ne? Chi tie ni povas instruighi per la ideo de Thomas S. Kuhn kaj lia Paradigma Shanghigho, kiel videblas en la prikosmaj vidpunktoj de Ptomely – Koperniko – Newton – Ejnstejno – ktp. Mi pardonpetas, char mi tute ne estas fizikisto, sed lau mia kompreno io simila en tia scienco okazas.

    Danke, Dennis

  50. Dennis Keefe diras:

    Dieter,

    Dankon pro via pensiga komento. Kial vi pensas, ke 2.5 elcentoj (tio rilatas al Grupo I) estas tro ambicia? Se vi emas doni kelkajn kromajn ideojn, tio povas helpi al mi starigi pli bonan respondon.

    Danke, Dennis

  51. Felipe Queiroz diras:

    Tre klariga artikolo! Vere enhavoriĉa kaj konvinkiga! Movadanoj de la tuta mondo nepre devas legi tion!

  52. ursula diras:

    Se la esperantuloj konsciighus, ke ili chiuj trovighas en la Grupo I, ili certe uzus pli oportunajn (pli inteligentajn) argumentojn por informi pri la celoj de Esperanto.
    Gratulojn al Dennis Keefe, gratulojn al LA ONDO!

  53. Eble vi sxatas jxeti rigardon al la vikipedia artikolo pri la temo, http://eo.wikipedia.org/wiki/Difuzo_de_novaj_aferoj , al kiu mi ĵus aldonis ankoraŭ iom el la angla originalo.

  54. Edgar Masaaki Egawa diras:

    Cxu ekzistas e-version el la libro? Estus interesa disvastigi gxin kaj en Brazilo ne ekzistas portugala versio.

  55. Mi esperas, ke mi ne tro prezentos temojn de Keefe, kiujn li planis por la dua artikolo. Mi simple provas apliki la ideojn pri difuzado de novaĵoj.

    Kiuaĝe informi?

    Ĵusa enketo de EsperantoLand ĉe Facebook montris, ke de la 185 respondintoj tre multaj eklernis Esperanton en la aĝo inter 14 kaj 29 jaroj http://www.facebook.com/questions/338102372907455/ (ne pensu, ke temas en Facebook nur pri homoj ĝis 30 jaroj… – eblas vidi kelkajn respondintojn). Se ni volas permesi tiuaĝan eklernadon, ni devas informi lernantojn (ĉefe gimnazianojn) prefere en la aĝo inter 12 kaj 14 jaroj por ebligi al ili fruan eklernadon. Laŭ la teorio de novaĵa disvastiĝo ni konsciu, ke eble nur 1 aŭ 2 procentoj de la gimnazianoj eklernos Esperanton, do eble 15 homoj en gimnazio de mil lernantoj (se ni informos ĉiujn). Sed ni ankaŭ konsciu, ke tio estas multegaj homoj kompare kun la nuna Esperanto-parolantaro. Kaj ke estos neniu ajn, se ni ne informos kaj varbos…

    Politikistoj – ĉu taŭga celgrupo?

    Alia demando estas, en kiu el la grupoj troviĝas la politikistoj. Mi havas la impreson, ke ofte en la grupo III. Ili ne estas tre avangardaj, ne hastas apliki novajn aferojn, sed trankvile atendas, ke aliaj akceptu ion novan. Mi havas la impreson, ke laŭ la teorio de disvastigo de novaj aferoj la probablo en la nuna fazo de Esperanto konvinki politikistojn estas tre malgranda.

  56. @Dieter: Bv. konscii, ke 100 %, se mi bone komprenis la libron de Rogers, ne estas la tuta loĝantaro, sed la kompleta grupo de homoj, kiuj iam akceptos la novan aferon. En la kazo de fremda lingvo povas esti, ke ne la tuta loĝantaro volas lerni lingvon, sed eble nur 50 %. Tiam la unua grupo de novigantoj aŭ pioniroj enhavas nur 2,5 % de 50 %, do ĉ. 1,25 % de la loĝantaro. (La procentaĵoj laŭ mia kompreno neniel estas precizaj, temas nur pri idealigoj surbaze de la sonoril-forma Gauss-grafikaĵo de normala distribuo. Ĉu 2,5 % aŭ 2 %, tio neniel gravas por la temo.)

    Mi jes kredas, ke eblas atingi ĉ. 1 % de la loĝantaro, sed nur, se oni komencas la varbadon ĉe bonaj celgrupoj ene de la loĝantaro – ekzemple gimnaziaj lernantoj kaj studentoj (kaj inter tiuj ĉefe lingvo- kaj matematiko-/programado-interesitaj).

    Konsekvenco de la teorio de difuzado de novaj aferoj estas, ke por la disvastigo de Esperanto gravas en la nuna fazo preskaŭ nur la anoj de grupo I, la novigantoj aŭ pioniroj. Tiu ĉi grupo estas multe pli granda ol la nuna parolantaro de Esperanto. Kial? Nu, tre multaj homoj ne jam scias, kio estas Esperanto. Kaj kiam ili ekscias, ili ofte estas jam ekster la aĝo, en kiu oni kutime lernas lingvojn…

    Aldone al tio, kion Dennis skribis, mi ŝatus atentigi, ke ili akceptas novan aferon pro la simpla fakto, ke ĝi estas nova kaj interesa. Ne tiom multe gravas la prezo de la novaĵo aŭ la laboro necesa por lerni ion – la noveco en si mem logas ilin.

  57. Dankon al Dennis por tre pensinstiga artikolo. Tamen, chu la situacio de lingvoj estas la sama kiel aliaj aferoj? Ekzemple, shajnas al mi ke registaroj, aparte landaj registaroj, havas apartan gravan rolon rilate al la uzo kaj la instruado de lingvoj en lernejoj. Chu la rolo de registaroj estas egale grava rilate al novajhoj pri aferoj aliaj ol lingvoj? Aw chu registaroj havas pli gravan rolon rilate al lingvoj ol aliaj aferoj?

  58. Interesa legaĵo, sendube almenaŭ pli prava ol niaj tradiciaj supozoj. Tamen, ĝi ŝajnas trakti ĉion kiel grupan agon, kaj globan, sed fakte eĉ hodiaŭ la akceptado estas ĉiam individua ago, kaj ĝia ofteco dependas ne de tio, ĉu la pli progresema grupo jam akceptis, sed de tio, ĉu la sekva grupo kredas ke la pli progresema grupo jam akceptis, kaj tiu “percepto” (pli ĝuste, tiu kredo aŭ supozo) varias sufiĉe multe de lando al lando kaj verŝajne ankaŭ inter diversaj aliaj homaj subgrupoj (profesiaj, religiaj, ktp).

  59. Mikelo59 diras:

    Jen bonega analizo; tiu interesa teorio povus multe helpi la disvastiĝon de Esperanto! Dankegon!.. Ankaŭ mi senpacience atendas la daŭrigon de tiu ĉi artikolo.

  60. TONE (Antonio Moreira Filho) diras:

    Gratulon kaj dankon, Dennis. Ege oportuna kaj riĉenhava! Daŭrigo avide atendata.

  61. dieter rooke diras:

    la 2,5 elcento jam estus tro ambicia nombro!

  62. Tre bonvenas tiaj analizoj! Dankon al Dennis kaj LOdE pro ĝia aperigo kaj mi atendas kun intereso la daŭrigon.

Respondi