Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni

Dennis KeefeRespondas Dennis Keefe

Dum la lasta jaro mi verkis plurajn artikolojn por La Ondo de Esperanto (LOdE) pri temoj de merkatiko, kiuj speciale rilatas al Esperanto – ne al la lingvo mem, mi substreku – sed al informado pri ĝi, kaj al ĝia disvastiĝo. Tiuj artikoloj estigis pli ol cent komentojn en la retejo La Balta Ondo. En ĉi tiu artikolo, post mallonga resumo de la kvin artikoloj, mi pli detale priparolos la reagojn de pluraj komentantoj.

La unua artikolo rakontas pri la Teorio de disvastiĝo de novaĵoj de Everett Rogers (LOdE, 2012, №4, p. 10-11). Ĝi montras, kiel novaj ideoj kutime malrapide ekakceptiĝas tra diversaj tavoloj de la socio. Esperanto, laŭ la difino de Rogers, estas nova ideo.

La dua artikolo utiligas la saman teorion, por montri ĝuste kiaj metodoj plej sukcesas por plirapidigi la publikan akceptadon de novaj ideoj (LOdE, 2012, №5, p. 10-11).

La tria artikolo montras, ke eksperimentado ludas gravan rolon en la sukceso de informado- kaj reklamo-kampanjoj (LOdE, 2012, №6, p. 16). Eĉ unu el la plej sukcesaj reklamaj kampanjoj en la historio, tiu de la vakero Marlboro, troviĝis hazarde, per eksperimentado; ĝi ne estis antaŭplanita.

La kvara artikolo adresas la ofte konstatitan paradokson de la bona ideo kiu mortas, ĉar, kvankam bone kaj eĉ entuziasme akceptita de Grupo I kaj Grupo II, la nova varo, servo aŭ ideo NE estas alproprigata de Grupo III, la decidantoj en organizoj, firmaoj kaj registaroj (LOdE, 2012, №8-9, p. 14-15).

La kvina kaj lasta artikolo, pritraktas ĝeneralan modelon, nomatan KKM, de la influoj kaj la decidoproceso de homoj kiuj aĉetas varojn aŭ kiuj ekakceptas novajn ideojn (LOdE, 2013, №3, p. 3-5).

Kun tiu resumo en nia menso, ni nun ekrigardu kelkajn esperantistajn komentojn je miaj artikoloj pri merkatiko aplikata al Esperanto. Por tiuj legantoj, kiuj volas legi la originalajn komentojn, mi aldonas la fonton (la komentanto, la artikolo, la komento-numero) inter krampetoj. Ekzemple, (BELOV 5,8), indikas, ke sinjoro BELOV komentis pri la artikolo 5, en la komento-numero 8.

Ni komencu per unu el la fruaj komentoj, tiu de la esperantisto Haruo, kio helpos al ni pli bone kompreni la Teorion de disvastiĝo de novaĵoj. En sia komento, Haruo substrekas, ke la Teorio de Rogers, kiel mi prezentis ĝin en la artikolo, tro emfazas la nocion grupo, kaj ne prikonsideras, ke la akceptado de novaĵo estas ĉiam individua ago (ROSS 1,5). Haruo pravas, ke en mia artikolo mankas klarigo pri tio, kio okazas individue, tamen en la teorio de Rogers estas abunde pritraktata tiu fenomeno.

La ĉefa konkludo de Rogers estas, ke la individua decido-proceso estas longedaŭra, eĉ tre longedaŭra, kaj kelkfoje bezonas jarojn, se la novaĵo estas psikologie kaj socie kompleksa – ĝuste tia Esperanto estas. Sekve de tiu principo, esperantistoj devas laŭeble eviti la tro rapidajn, altrudajn, dekminutajn provojn tuj konvinki homojn pri la avantaĝoj de Esperanto. Multe da homoj, kiuj eklernas nian lingvon, jam pensis pri tio dum monatoj aŭ eĉ jaroj.

Ni memoru tamen, ke la individua decidoprocezo estas trajto de homoj, sed grupo-decido estas trajto de organizoj. La decido-proceso de firmaoj, organizoj, asocioj kaj registaroj estas ĉefe grupa, speciale kiam la akiro de io nova estas multekosta aŭ riska. Esperanto estas riska por la plejparto de organizoj. Ron enmetas tiun ideon pri la diferenco de registaroj rilate la decidon elekti lingvon en la instruo-sistemo (GLOSSOP 1,6). La esperantistoj profitos je klara distingo inter individuaj decidoj kaj grupo-decidoj. Intermiksi la du tre malsamajn alirojn povas bremsi nian agadon. Tiurilate, la konsilo de Roland pri premgrupoj estas pensiga (SCHNELL 1,26).

Multe da komentantoj tuŝis la tre gravan, kernan temon de merkatiko nomatan segmentado, tio estas, la klasifikado, elektado kaj celumado de subgrupoj por informi, reklami aŭ varbi pri nia lingvo (SLAVERO 1,18; MARCUS 1,45; VOS 3,1; BELOV 4,3; KIRILL 4,6). Jerome levas la interesan demandon, ĉu estas subgrupoj en Grupo I (VAŜE 1,49). Segmentado ege gravas. Estas fundamenta fakto, ke esperantistaj organizoj ne povas kaj ne devas celumi ĉiujn per mesaĝo pri Esperanto. Eĉ la plej potencaj firmaoj, kiaj Coca ColaProcter kaj Gamble, neniam faras tion.

Segmentoj, celgrupoj diferenciĝas de unu lando al alia. Kelkfoje tiun bazan principon de merkatiko esperantistoj ne bone komprenas. Multe da estroj de niaj movadoj parolas, kvazaŭ la tuta mondo pensus same. Marcus de Brazilo bone komprenas tian miskomprenon, dirante, responde al Laszlo de Hungario: “Do ŝajnas ke hungarie la aferoj estas ege malsamaj ol brazile!” (MARCUS 1,45, TOTH 1,34). Merkatikistoj neniam dirus samideanoj, sed similideanoj aŭ eĉ malsimilideanoj. Homoj ne identas, kaj se ni supozus, ke ĉiuj estas samaj, tio povus malhelpi efikan komunikadon.

Ne eblas fari ĝeneralan strategion por informi pri Esperanto en ĉiuj landoj samtempe, ĉar en ĉiu lando la kvanto da homoj kiuj aŭdis pri Esperanto varias (inter 1 elcento kaj kelkdek elcentoj), kaj la pensoj kiujn tiuj homoj havas estas malsamaj. Por komuniki efike, oni devas scii tion, kion la alkomunikato jam scias pri la afero. Tio rilatas al celgrupo de uzantoj; tio rilatas al la celgrupo da informatoj.

Multe da legantoj prikomentis la naturon kaj la trajtojn de Grupo I, la pioniroj de la Teorio de disvastiĝo, ĉar estas ĝuste tie, kie Esperanto nun troviĝas, kaj kie ni havos multe pli da sukceso rilate informadon, reklamadon kaj varbadon. Roland lanĉas la diskutadon tiurilate pridemandante pri la celgrupo de Linukso-uzantoj, kaj OpenOffice-uzantoj (ROTSAERT 4,7). Tiu pensfadeno altiris kelkajn interesajn rilatajn komentojn de Lu, Kirill, Valdas, kaj Edmundo (WUNSCH-ROLSHOVEN 4,8; KIRILL 4,9; BANAITAS 4,11; kaj EDMUND 4,16). La disvastiĝo de Linukso povas esti fruktodona fonto de ideoj por esperantistoj. Mi pensas, ke la plej interesa komento estis tiu de Valdas (BANAITAS 4,11), kiam li rimarkigas, ke laŭ Vilhelmo Lutermano, Linukso estas la “Esperanto de komputiko”. Tia frazo povas esti ege valora en niaj informo-kampanjoj.

Krom Linukso-uzantoj kiel celgrupo, multe da komentantoj priskribis aliajn, eventualajn, taŭgajn celgrupojn. En Germanio Lu parolas pri la avantaĝoj elekti celgrupon da gejunuloj inter la aĝoj de 12 kaj 14 jaroj, kaj eventuale aliajn junajn aĝojn (WUNSCH-ROLSHOVEN 1,8).

Pri alia celgrupo el Ĉinio venas tre interesa observo, ke en la urbo Xian lokaj esperantistoj aŭ estas enmigrintoj de eksterlando, aŭ enmigrintoj de aliaj provincoj de Ĉinio (ĈIELISMO, 1-22). La reaga komento de Vjaĉeslav konsentas kun tiu observo, kaj indas citi lin, “…jam eblas ensociiĝi pere de Esperanto, post migro en alian landon aŭ regionon eblas trovi la lokan grupon (kaj en iuj okazoj eĉ fondi tian grupon) kaj ekhavi la homajn kontaktojn, konatojn en la nova loko. Mi eĉ supozas, ke tiu apliko de Esperanto estas pli grava kaj ofta, ol la pli atentata rolo de edzperanto” (VAĈESLAV 1,23). Vladimir tiurilate konsentas plene, donante sian propran sperton (VLADIMIR 1,24).

Tiu celgrupo, enmigrintoj, tamen devas alfronti la nuntempan paradokson de la Esperanto-Movado, konvinke prezentitan de Zlatko, nome, ke la esperantistoj volas konservi Esperanton nur por si mem, kaj ke eĉ fervoraj esperantistoj, kvankam ili sonĝas pri iu fina venko, subkonscie ne volas tion (TIŜLJAR 4,12).

Irante al alia subtemo de la leganto-reagoj, ni trovas la praktikajn konsilojn de Mirejo rilate komunikadon. Ŝi bone klarigas, ke ŝi adaptas sian mesaĝon pri Esperanto al ĉiu individua celgrupo, ĉu estas la prezidento de Svislando, aŭ ĉu homo kiu parolas pri sia ĉiutaga utiligado de la pontlingvo angla (GROSJEAN 3,6).

Enirante la problemon de komunikado, Aleksandro MITIN bone komentas la problemon de komunikado de homoj kiuj apartenas al Grupo I kun homoj de postaj grupoj. Legu, ekzemple, lian komenton pri “verda oktopodo” (MITIN 2,1). Li faras ankaŭ tre utilajn komentojn pri la paradokso de la sukcesa komunikado de homoj de Grupo I, la nuntempaj esperantistoj, kun homoj de la sekvaj Grupoj II kaj III, skribante (mi alivortigos iomete): “post Grupo I al Esperanto sin turnu anoj de Grupo II. Sed ĉu la anoj de Grupo II aŭskultos hipiojn? Male: homoj de Grupo II preferas aŭdi seriozajn, sukcesajn homojn…” (MITIN 2,1). Ĝuste, Aleksandro, vi tuŝas alian komunikadan bremsilon de la Esperanto-Movadoj.

Kelkaj el la plej valoraj ideoj rilate al la teorio kaj strategio devenas de Didier, Lu, Cyrille, kaj Kirill. Pri la teorio, Didier prave atentigas, ke la nocio Transiri la Abismon de Geoffrey Moore pritraktas fizikajn, kadukajn teknologiajn ilojn, kiuj povas rapide eksmodiĝi, dum Esperanto ne suferas je tiaj difektoj kaj plu vivos (JANOT 4,5). Ni memoru tiun gravan distingon.

Kirill atentigas nin, ke necesas, ke niaj celgrupoj ekkonu Esperanton, sed tio ne sufiĉas (KIRILL 4,6). Bezonatas ankaŭ, ke celgrupanoj povu kontentigi siajn proprajn bezonojn. Pri tio Kirill havas aldonajn ideojn kiuj videblas en lia retejo.

Multe valoras trastudi kelkajn el la nocioj, prezentataj de Cyrille. La nocio “vendo-funelo” helpos al ni kompreni, kiom da laboro kaj kontaktoj ni devos fari por trovi novajn esperantistojn (HURSTEL 1,53). Li ankaŭ sugestas, ke ni informu grandskale, ĉar estas malfacile trovi ĝuste tiujn eventualajn esperantistojn de Grupo I. Tamen li skribas, per mesaĝo speciale por tiu grava subgrupo (2,12). Lu ankaŭ konsentas kun li pri tia disa komunikado (WUNSCH-ROLSHOVEN 2,10). Finfine, Cyrille kreis instruo-programon RATO, kiu povas signife kontribui al nia ilaro por la antaŭenigo de Esperanto.

Arika OkrentDo, jen supre iom da resumado pri la komentoj, kiujn esperantistoj starigis pri la temo “Merkatiko kaj Esperanto”. Inter tiuj komentoj troviĝas kelkaj bonaj, praktikaj ideoj kiuj povas helpi al Esperanto pli bone diskoniĝi, pli bone disvastiĝi. Ni ĉiuj scias, ke Esperanto estas ege bona ideo pro ĝia relativa facileco kaj ĝia neŭtraleco, interalie. Eble ni aŭskultu la vortojn de iu neesperantisto, la lingvisto Arika Okrent, kiu deklaras, ke en la mondo de planlingvoj ne mankas bonaj ideoj, sed mankas bona sistemo por informi homojn ekster iliaj komunumoj. Mankas, laŭ la vortoj de Arika Okrent, merkatiko (www.failuremag.com/feature/article/discouraging_words).

Do, por Okrent, la problemo estas ne la lingvo mem, sed la ĝusta informado, merkatiko.

Kaj mi finos per la fama demando de iuj el niaj karaj instruistoj de niaj element-lernejoj: Se arbo falas en la mezo de arbaro, kaj estas neniu apude por percepti tiun falon kaj bruon, ĉu ekestiĝas sono? Karaj esperantistoj, kiom da arboj ni faligos en nia tro alte ĉirkaŭmurita lingvo-arbaro, kaj kiom da homoj ekster nia komunumo aŭdos nin? Mi konsentas kun Arika Okrent pri tio, ke bona, eĉ perfekta ideo bezonas esti aŭdata, vidata, perceptata de ekstera publiko, do, ankaŭ merkatiko havas sian modestan rolon en la disvastiĝo de nia kara Internacia Lingvo.

Ni memoru antaŭ ĉio, ke Esperanto estas lingvo, kaj merkatiko havas nenion diri tiurilate. Merkatiko aplikata al Esperanto tuŝas nur la informadon, reklamadon kaj varbadon al ekstera publiko. Ke niaj respondeculoj pri informado kaj niaj movadestroj konstatu tiun fundamentan distingon.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio
la 10an de aprilo 2013

La artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

6. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

7. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/223keefe/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni

  1. A. Kuenzli diras:

    PS Mi aldonu, ke en la unua parto la asertoj de “Fehér Andor” estas tute ghustaj. Despli estas bedaurinde, ke en la dua parto li refalis en la plej sinistran reakciemon tipan por certa speco de e-istoj, kiuj apartenas al la malshatantoj de la angla lingvo, milde dirite.

  2. A. Kuenzli diras:

    Chu tiu sinjoro estas komunisto?
    Eble elprovu foje “Chinese way of life”, au “Nordkorean way of life”, au “Vietnamese way of life” au “Iranian way of life” kaj decidu, chu vi estos pli felicha sub tia reghimo.

    Mi chiam denove miras kun konsterno pri tiuj esperantistoj, kiuj konstante monotone kaj stereotipe krachas kontrau Usono, la angla lingvo ktp.

    Nek la American way of life subpremas la homaron, nek la angla lingvo estas oficiala en la mondo, kiu evidente ne plachas al la supra komentanto (pri kiu mi ne komprenis, chu temas pri hun agrio au kio).

    En la mondo, la angla havas la saman statuson kiel la ceteraj oficialaj lingvoj de UN. Same kiel en EU la angla estas nur unu el multaj oficialaj lingvoj de la membro-shtatoj.

    La angla lingvo helpis al milionoj, eble ech miliardoj da homoj emancipighi kaj klerighi, kompare kun Esperanto, kiu havas neniajn tiajn meritojn.

    La koncerna “angla komplekso” ja estas priskribita en la hipotezo n-ro 4:
    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

  3. Fehér Andor diras:

    Malgraw cxia prisilentigo, mi obstine esprimas mian konvinkigxon, ke dum ni ne sukcesos (ecx entute ne volas…) integrigi E-on en la kirligxon de la cxiutaga vivo de la homaro, sed anstatawe insistas pri gxia nuna statuso (interna afero ekskluzive de movadanoj), ni povos esperi pri nenia sukceso en la makrosocio. Kvankam totala triumfo ne atingeblas ecx se cxi tio (helpe de ia miraklo) sukcesos al mi. Necesas ankaw la senigo de la homaro je la cxion subpremantan modon “American way of life”, kiu implicite inkluzivas ankaw la “oficialecon” de la angla lingvo en tiu “bela” mondo. Cxi tio gravas (el nia vidpunkto) precipe tial, cxar tiu “way of life” inkluzivas ankaw dependigon de unu sxtato disde alia sxtato, do koloniigon, kio per si mem ekskluzivas la eblecon por estigxo de socia grundo, fekunda por la semo de E-o.

    J. Petik

Respondi