Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj

Dennis KeefeMia promenado tra la lando de Lingvaj Festivaloj iasence komenciĝis en la jaro 1994 en Francio kiam Marko kaj Daniela Noulin de la urbeto Vendôme invitis min prelegi pri Esperanto en la kadro de ilia longdaŭra ekspozicio pri nia universala lingvo. Marko telefonis al mi, petante min fari paroladon al vizitantoj de tiu ekspozicio pri Esperanto, por ke poste homoj aliĝu al kurso de Esperanto. Mi respondis pozitive al Marko, sed ankaŭ sugestis al li, ke ni starigu serion da provlecionoj, kiuj okazos ĉiuhore, por altiri homojn al la posta prelego kaj por konvinki ilin enskribiĝi en la postaj kursoj de Esperanto. Marko konsentis pri tiu nova ideo, kaj mi komencis prepari la provlecionojn. Nun, du jardekojn poste, ankoraŭ aktive utiligas Esperanton homoj, kiuj eksciis pri nia lingvo en tiuj fulmokursoj en tiu franca vilaĝo: bela montro de merkatika efiko pri informado kaj varbado.

La ideo starigi provlecionojn en Esperantujo tute ne apartenas al mi. Mi lernis pri tiuj fulmokursoj jardekon antaŭe pro konversacio, kiun mi havis kun Jozef Horvath en lia loĝejo en Budapeŝto en 1983. Horvath estis speciale kompetenta kaj tre sperta hungara instruisto de Esperanto, kiu tiutempe laboris kune kun alia esperantisto nomata Rados, se mi bone memoras. Mi starigis la demandon al Horvath kaj Rados, kiamaniere ili altiris tiom multe da homoj por eklerni Esperanton en sia urbo, kaj ili parolis pri multaj provlecionoj por ekinteresigi homojn pri Esperanto. Provlecionoj, sinsekvaj, dum tuta tago. Provlecionoj, sinsekvaj! La sama leciono, tamen ĉiam prezentata al malsama celgrupo. Simpla, senkosta, nealtruda, bela maniero varbi por nia lingvo.

Jen merkatiko aplikata al nia afero, mi pensis tiutempe.

Dek jarojn post tiuj konversacioj en Budapesto, pensigis min specife pri la kreado de Lingvaj Festivaloj en Francio homo, kiu ne estis esperantisto, kaj fakte li mem tute ne pensis pri starigo de tiaj festivaloj. Tiu homo ĉeestis la foiron de Majo de la urbo Tours en Francio, kaj, hazarde vidante la fulmokursojn kiujn mi starigis ĉe la Esperanto-budo en la foiro, li post ekprovo mem de la provleciona sistemo, demandis al mi, ĉu mi povus helpi al li krei novajn lingvokursojn. La demando tute ne estis pri Lingva Festivalo nek provlecionoj, sed pri pedagogio, kaj pri varbado al lingvaj kursoj. Mi diris al li, ke mi estas okupita, sed volonte trinkos kafon kun li en kafejo en la venonta semajno. Tiel okazis, kaj ni trinkis niajn kafojn dum tri aŭ kvar horoj, tiel interesa tiu homo estis!

La viro, kiu devenis de Afriko, kaj kies nomon mi bedaŭrinde ne plu memoras, antaŭe studis psikologion, sed li multe interesiĝis pri lingvoj, kaj volis enkonduki la instruadon de afrikaj lingvoj en Francio. Kvankam mi forgesis, espereble provizore, lian nomon, mi bone memoras la lingvojn kiujn li volis instrui, instruigi: la svahilan, la lingalan, kaj iun lingvon nomatan sango, jes sango – tian nomon malfacile mi forgesos. Mi, post kvarhora interparolado, havis pedagogiajn kaj merkatikajn rekomendojn por li: unue, ke li iru al la internacia librovendejo de la urbo por provi trovi lernolibrojn pri tiuj tri lingvoj, kaj due, ke li kaj mi starigu provlecionojn pri la tri lingvoj, varbante por tiu evento, kaj poste proponante al la kursovizitantoj, elekti kurson pri unu el la prezentataj lingvoj por pli profunda studo. Li pensis, ke tiu ideo estas tre bona, kaj tiu kuraĝigo de li komencis pensigi min pri pli ampleksa afero, pri Lingvaj Festivaloj.

Intertempe, esperantistinoj Pirette Formen kaj ŝia patrino de la loka Esperanto-grupo de Tours, informis al Nadia Costes Keefe, kiu tuj informis min pri la kreado de nova, loka asocio, kiu eble kunligos la internaciajn klubojn de la urbo. Mi ĉeestis la unuan kunvenon kiel gasto, kaj diris al ili du aferojn: Unue, la nomo, kiun iu proponis por la asocio, Tourraine Sans Frontières (Tourraine Sen Landlimoj) estis ege bona laŭ merkatika vidpunkto, ĉar alloga en la franca lingvo, facile memorebla, kaj priskribeca pri la esenco de la klubo. Due, ĉe la fino de tiu kunveno, mi levis la manon kaj demandis: “Ĉu vi eble ŝatus prezenti la lingvojn de viaj diversaj kluboj al la ĝenerala publiko en festivalo, kiu daŭros la tutan tagon?” Mi estis preta fari la tutan organizadon: trovi instruantojn, trejni la instruantojn, organizi la horaron, ktp. La rolo de ilia asocio estus trovi ejon kaj varbi. Mi optimiste diris, ke mi pensas, ke ni povos trovi eble 10 aŭ 15 lingvojn kaj prezenti ilin per fulmokursoj, ĉar mi jam havis sperton tiurilate. Ili kredis, ke mi bone kapablis organizi, sed dubis ĉu eblis trovi tiom da lingvoj.

Tiel la unua Lingva Festivalo naskiĝis: 32 lingvoj kaj dialektoj, ĉirkaŭ cent fulmokursoj, matene, posttagmeze kaj fruvespere en unu sabato de marto en la jaro 1995. Entute ĉeestis la kursojn 789 homoj, kaj multaj radiostacioj, la regiona televido, kaj la regiona ĵurnalo bele kaj bone parolis pri la afero. En la tria jaro de la franca Lingva Festivalo, kun 82 lingvoj, 256 fulmokursoj, kaj ĉirkaŭ 3,800 kursanoj, la unua televid-ĵurnalo de la lando TF1 bele raportis pri al afero en la ĉefa novaĵoprogramo de la semajno, kaj ankaŭ alia nacia televido en pli longa programo. Krome, naciaj radioj en Francio, kiel Europe 1, informis longe pri la festivalo. Tiu origina Lingva Festivalo ankoraŭ daŭras. Bela, preskaŭ senkosta merkatika sukceso.

Tiuj unuaj Festivaloj en Francio bone servis por montri kelkajn vortojn kaj la nomon Esperanto antaŭ la okuloj kaj oreloj de la tuta lando. Milionoj da homoj aŭdis pri Esperanto pere de la grandaj televidoj, radioj, ĵurnaloj, kaj ili konstatis, ke Esperanto vivas, kaj en neniu de la raportoj estis negativaj vortoj pri nia lingvo. La publiko tutnature konstatis, ke Esperanto vivas, kaj estas normale, ke Esperanto ludu gravan rolon en Lingva Festivalo, ĉar en Lingva Festivalo ĉies lingvoj estas bonvenaj.

LF

La Lingva Festivalo en Nankino estis la plej granda kaj populara lingva evento en la Internacia Jaro de Unesko pri Lingvoj 2008.

Sur alia kontinento, same kiel en Eŭropo, la ĉinaj amaskomunikiloj abunde raportis pri la Lingva Festivalo de Nankino, kie pli ol 13 mil ĉinoj ĉeestis fulmokursojn pri ĉirkaŭ 65 lingvoj en 254 lecionoj. La unua ĉina festivalo rezultigis eble kvin televidajn programojn kaj naŭ ĵurnalajn artikolojn pri la festivalo, kaj Esperanto videblis multloke en la orienta Ĉinio kaj eĉ tutlande. Tio estas favora merkatika efiko rilate komunikadon, sed ankaŭ, pro la aktiva kunlaborado de la Esperanto-klubo, sinjorino Cui kaj sinjorino Wang, kaj la kunlaboro de sinjoro Peng – kune kun la eŭropanoj Aŭgusto Casquero de Hispanio kaj Michel Fontaine de Francio kaj lia edzino, ni ekinstruis Esperanton al 1461 studentoj kaj lernantoj (entute estis 18 Esperantaj fulmokursoj dum du tagoj), inter kiuj ĉirkaŭ 250 nankinanoj poste venis al pli longaj kursoj de Esperanto, kaj el kiuj 57 venis al longa, pagata kurso unu monaton poste. La esperantistoj, kiuj kunlaboris en tiu Lingva Festivalo de Nankino, poste starigis Esperanto-Insulon, la eksperimenton pri ponto-kunlaborado por instrui Esperanton al komencantoj kiuj devenas kaj de Eŭropo kaj de Azio, lernante Esperanton en la sama kurso. Do, ĉi tie oni vidas la merkatikan efikon de Lingva Festivalo en la kreado de novaj kursoj, novaj esperantistoj kaj eĉ nova internacia eksperimento: Esperanto-Insulo.

La merkatika efiko de Lingva Festivalo pli bone videblas en la Lingvaj Festivaloj de Ruslando, kaj en la fundamenta kaj fonda laboro tie de Aleksandr Blinov. Laŭ miaj konversacioj kun Aleksandr, en la unuaj jaroj de la Lingva Festivalo de Ĉeboksaro venis multege da novaj lernantoj de Esperanto pro la festivalo. Mi pensas, ke li eble ne listigis ĉiujn, sed en la unuaj jaroj de tiuj festivaloj centoj (ĝis unu mil) homoj, laŭ mia scio, pro kaj post la Lingva Festivalo aliĝis al kursoj de Esperanto. Tia aliĝado eble estas la plej bona sukceso en la historio de la Esperanto-movado en unu urbo. Sendube, la laboro de Aleksandr Blinov kaj la unuaj Lingvaj Festivaloj de Ruslando havis tre altan valoron merkatikan, kaj espereble ni lernos de li, kaj de la bonegaj nuntempaj organizantoj de Lingvaj Festivaloj en Ruslando. Eĉ pli imponaj rezultoj povos veni de la tradicia festivalo en Moskvo, organizata de MASI kaj Irina Gonĉarova. Certe ni aŭdos pli da bonaj informoj de ili en venontaj jaroj. Parto de la ŝlosila sukceso-faktoro de Lingva Festivalo estas la lerta kunligado de fulmokursoj kaj postaj kursoj.

En mia Esperanto-vivo mi provis kaj reprovis ĉion, kion mi scias pri merkatiko por logi homojn al Esperanto-kursoj: afiŝoj, prelegoj, budoj kaj standoj, ekspozicioj, malfermaj tagoj, reklamaĵoj, provoj kun amikoj, najbaroj, familianoj; lingvaj foiroj, lingvoĉambroj, pagataj eventoj, senpagaj eventoj, intervjuoj en radio, intervjuoj en televido, artikoloj por ĵurnaloj, libro-elmontrado, retejoj, Youtube. Laŭ mia propra sperto, neniu el tiuj aktivaĵoj miaj havis signifan merkatikan efikon, kompare kun tiu de la Lingvaj Festivaloj, kiam tiuj Lingvaj Festivaloj estas organizitaj por poste altiri homojn al Esperanto-kursoj kiel faris Aleksandr Blinov tiel sukcese en Ĉeboksaro. Multe el tiuj supre menciitaj eventoj, kiaj ekspozicioj, retejoj kaj similaj, kostas multe da mono, ekzemple, budo ĉe la Lingvofoiro Expolangues povas kosti inter mil kaj dek mil eŭrojn, sed, imagu, kara leganto, ke la Lingvaj Festivaloj kiujn mi organizis en Francio, Usono, Ĉinio, Japanio kaj Pollando kostis ege malmulte. La mono venis kelkfoje el mia poŝo, sed ĉiuj tiuj Festivaloj, eĉ la plej grandaj kiujn mi starigis kun inter 60 kaj 120 lingvoj prezentataj, inter 96 kaj 400 fulmokursoj, inter 100 kaj 250 instruantoj, kostas malpli ol unu ĉeesto al Universala Kongreso. Malpli ol unu semajno da restado en mezluksa hotelo kaj du ekskursoj kun bankedo ĉe la Universala Kongreso de Esperanto.

Por starigi simplan, nemultekostan Lingvan Festivalon, la ĉefa afero estas unue trovi senpagan ejon – lernejon aŭ universitaton – kaj poste elspezi iom da mono por multobligi afiŝojn aŭ afiŝetojn por varbi. Se vi devas pagi por ejo, tio povas kosti multoble pli ol ĉiuj aliaj elspezoj kune. Do, trovu senpagan festivalejon! Ne metu ĝin en ekstera loko, ĉar tio estas lingva foiro, kaj tia aranĝo ne havas tiom da merkatika valoro por Esperanto (legu artikolon tiurilate ĉe Libera Folio). Prestiĝa loko tute ne gravas; trovu ejon kun klasĉambroj, punkto. Forgesu prestiĝon kaj luksajn gvidlibrojn pri la Festivalo; ĉio tio ne helpos, (surprize, ĉu ne?), sed eĉ povas malgrandigi la merkatikan efikon! Lingvoj apartenas al la popolo, ne al la aristokratoj, nek al la novaj riĉeguloj de la nova kapitalismo. Samtempe informu la lokajn amaskomunikilojn, same informi per amaso da afiŝoj kaj fotokopioj, speciale en la universitato ĉe la fakoj pri lingvoj, historio, sociologio, psikologio, etnologio, ktp. Forgesu la fakon pri komerco kaj, paradokse, pri merkatiko; ili ne venos. Elektu bonan tagon. Trejnu la instruantojn. Poste vi havos pli da merkatika efiko kaj je politika nivelo, kaj je novlernanta nivelo.

Lingvaj Festivaloj povas esti, do, la plej potenca kaj malmultekosta pozitiva informilo kaj varbilo pri Esperanto en nia nuntempa epoko. Ni starigu Lingvajn Festivalojn ĉe Universalaj Kongresoj, kiel mi rekomendis publike kaj rete jam en la jaro 1996. Ankaŭ ĉe Landaj Kongresoj kaj laŭeble ĉe lokaj kluboj kiel jam en Francio kaj Ĉinio. Kaj ni trejnu esperantistojn tra la tuta mondo starigi efikajn, simplajn, malmultekostajn Lingvajn Festivalojn. Tio povas esti unu el la plej fortaj merkatikaj paŝoj kiu ne estigos la malamikecan kontraŭstaron de homoj kaj politikistoj de Eŭropo kaj aliaj kontinentoj, sed kiu povas estigi pli fervoran kunlaboradon de neesperantistoj kun esperantistoj.

Dennis Keefe
Universitato Florida Atlantic, Usono

Vidu ankaŭ:

Lingva festivalo en Moskvo (decembro 2014)
Lingva festivalo en Peterburgo (marto 2015)

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/04/keefe-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj

  1. Dennis Keefe diras:

    Dieter, mi dankas pro via demando. Chi jare mi ne rekte proponis ion al UEA pri Lingvaj Festivaloj. La supra artikolo estas nerekta rekomendo iasence. Antau multe da jaroj Gian Carlo Fighuiera kaj mi, en Roterdamo, proponis Lingvajn Festivalojn en UKoj al UEA. Estas kelkaj nuntempaj membroj de la Estraro kiuj volas tion, sed ghis nun mi ne havis rektan proponon starigi Lingvan Festivalon che UK. Se UEA volas, mi estos ghoja.

  2. Dieter Rooke diras:

    Chu UEA respondis vian sugeston organizi lingvan festivalon kadre de UK?

Respondi