La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)

Dennis Keefe

de Dennis Keefe

Esperantistoj, movadestroj kaj ordinaraj parolantoj, ofte pripensas, kiamaniere trovi novajn homojn por lerni nian lingvon, kaj por eventuale iĝi membroj de niaj asocioj – internaciaj, landaj kaj lokaj. Esperantistoj deziras informi, varbi, allogi, konvinki.

La Universala Esperanto-Asocio volas iri de 5 mil membroj al 10 mil. Landaj asocioj estos pli kontentaj, se pli da homoj aniĝos al iliaj rondoj. Lokaj kluboj pli bone funkcios se estos pli da lernantoj, pli da prelegoj, pli da ĉeestantoj. Ĉiu el ni ĝojas, kiam aperas artikolo pri Esperanto en gazetaro, ju pli longa des pli bona, ju pli alloga kaj kvalita, des pli helpa. Kaj ĉiuj, kiuj laboras ĉe la kerna, grava, kultura flanko de Esperanto, volas pli da sukceso al siaj agadoj: muzikaj ĉe Vinilkosmo; literaturaj ĉe Beletra Almanako; popolmovadaj ĉe Lingvaj Festivaloj; kulturfestivalaj ĉe KEF, kaj tiel plu. Por ke esperantistoj pli bone atingu pli kontentigajn informadajn kaj varbajn celojn, estos fruktodone utiligi kelkajn principojn de la fako merkatiko.

En ĉi tiu artikolserio mi volas trakti diversajn principojn kiujn oni utiligas en la fako merkatiko, principoj, kiujn, en kelkaj situacioj, esperantistoj povas uzi por antaŭenigi la Esperanto-movadojn. Por tion fari, mi utiligos la subfakojn de merkatiko, komentante pri unu aŭ du el la ĉefaj trajtoj de kelkaj el tiuj subfakoj, kaj, poste, aldonante konkretan aplikon al la Esperanto-movadoj.

Antaŭ ol komenci la trarigardon de la subfakoj de merkatiko, mi volas substreki, ke, kvankam mi estis dediĉita instruisto pri merkatiko ĉe la komerca lernejo HEC Parizo kaj ĉe la Universitato de Nankino en Ĉinio (MBA Programo), mi estas kontraŭ la apliko de merkatiko por firmaoj kaj organizoj, kiuj altrudeme mistifikas kaj profitcele ekspluatas homojn. Mi ne estas favora al la utiligado de merkatiko por la gigantaj agraj kompanioj, telekomunikadaj entreprenoj kaj petrolaj konzernoj; mi estas por la utiligado de la principoj de merkatiko por lukti kontraŭ tiuj malsanaj komercaj interesoj. Merkatiko devas ekzisti por antaŭenigi la interesojn de la publiko. Mi pensas, ke Esperanto estas bona ideo por la homoj tra la tuta mondo, kaj ke merkatiko kaj ĝiaj subfakoj povas helpi al la disvastigo de tiu nobla ideo.

Kun konsidero de tio, ni nun rigardu merkatikon, ĝiajn subfakojn, kaj ĝiajn aplikojn al nia mondo de Esperanto. Unue, sciu, ke ĉiu subfako de Esperanto ofte iĝas kurso pri merkatiko en niaj universitatoj kaj komercaj lernejoj. Ĉe la komenco de la studado de tiaj kursoj estas ĝenerala kurso pri merkatiko, nomata “Enkonduko al merkatiko”. En postaj semestroj kaj jaroj studentoj, kiuj specialiĝos pri merkatiko ĉe la bakalaŭra, magistra kaj doktora niveloj, studos diversajn subfakojn de merkatiko: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion, klientoservo-sistemojn (ofte nomataj vendado-sistemoj), sociologion kaj psikologion de konsumantoj, produkto-strategion, distribuadon, segmentadon, internacian merkatikon, interretan merkatikon, publikajn rilatojn, promociadon, statistikon kaj enketadon, merkatikon de organizo al organizo.

Mi ne skribos pri la ĝenerala kurso pri merkatiko, parte ĉar ties enhavo pli bone esprimiĝas en la subfakoj. En la nuna artikolo temas pri kvar subfakoj:

  • reklamado;
  • prezo-strategio;
  • varmarko-strategio;
  • klientoservo-sistemoj.

En postaj artikoloj mi pritraktos aliajn subfakojn. Nun, ek!

1. Reklamado

En merkatiko oni difinas reklamadon kiel pagitan anoncon. Reklamado estas nur unu parto de informado-sistemo de organizo. Oni devas pensi ankaŭ pri subfakoj publikaj rilatoj, klientoservo-sistemoj kaj varmarko-strategio. Esperantistoj kutime troigas la valoron de reklamado por nia afero kaj subtaksas la valoron de publikaj rilatoj, klientoservo-sistemoj kaj varmarko-strategio, pri kiuj mi parolos poste.

Ekzemplo de sukcesa apliko de reklamado al la Esperanto-movado venas de Hungario. Tie László Szilvási metis pli ol mil radio-reklamojn pri sia retejo kaj pri kursoj de Esperanto. La reklamado estis sukcesa, ĉar, unue, estis konkreta celgrupo (homoj kiuj loĝas en malgrandaj urboj en Hungario); due, estis sufiĉe da ripetado de la reklamoj; trie, estis rilato de la reklamoj kun posta agado, tio estas, aliĝo al kursoj de Esperanto.

Ekzemplo de malsukcesa reklamo de Esperanto estis menciita al mi de George Lagrange ĉe manĝotablo en la kastelo Grésillon. Antaŭ kelkaj jardekoj, esperantistoj en Francio elspezis ekvivalenton de miloj da eŭroj, tiam francaj frankoj, por tutpaĝa reklamo pri Esperanto en fama tutlanda semajna gazeto. Rezulto: nur du homoj informiĝis pri
Esperanto, kaj unu el ili estis parenco de la esperantisto kiu starigis tiun reklamadon! Kialoj de la malsukceso? Unue, la reklamo volas atingi ĉiajn homojn, ne difinitan, limigitan celgrupon. Due, la reklamo ne sufiĉe ripetiĝis. Tiaj aliroj kontraŭstaras bazajn principojn de reklamado.

2. Prezo-strategio

En merkatiko estas multe da principoj pri la starigo de prezoj. Kelkaj estas taktikaj, kelkaj strategiaj. Unu el la ĉefaj nocioj rilatas la kongruon inter la prezoj kaj la celgrupoj. Unu prezo por unu celgrupo; alia prezo, pli alta aŭ pli malalta, por alia celgrupo. Ni prenu du ekzemplojn el Esperantujo: unu sukcesan, kaj unu, laŭ mi, malsukcesan.

La eksperimento de Tim Westover estas bela ekzemplo de du prezoj por du malsamaj celgrupoj. En sia libro Marvirinstrato Tim disponigas la libron pagendan en la retejo Amazon.com. Vi povas mendi la libron, paperan version kun bona kovrilo por la prezo de 8 eŭroj, kaj la elektronikan version por malpli ol 3 eŭroj. Vi povas fari similajn mendojn en multaj landoj kiaj Usono, Brazilo, Hispanio, Ĉinio kaj eĉ en Barato. Aliflanke, en alia retejo, vi povas elŝuti ĝin tute senkoste en pdf-formato. Bona taktiko kaj bona strategio, ĉar ĉiu celgrupo havas sian prezon. Jen modelo por aliaj verkistoj de Esperantujo, laŭ mi.

Aliflanke estas probable granda malsukceso pri prezo-strategio, kiu devenas de UEA. Ilia strategio estas pli fundamenta eraro, nome, la prezo por la partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto ne kongruas kun ĝia ĉefa celgrupo: membroj de UEA-socio. Mi klarigas. La membroj de UEA kutime ne estas riĉaj, eĉ ne mezriĉaj. Tamen, la kongreso ofte okazas en prestiĝaj kunvenejoj, altkostaj urboj kun luksaj hoteloj kaj altprezaj restoracioj. Mi rekomendus, ke UEA okazigu siajn kongresojn en relative neriĉaj landoj, en senpagaj universitatoj, en malmultekostaj studentaj domoj, kiuj havas malmultekostajn manĝejojn. Tiuj kongresanoj kiuj tamen volas, ĉiam povas loĝi en kvinstelaj hoteloj kaj iri kongresen per taksioj.

3. Varmarko-strategio

Ĉi tiu subfako de merkatiko pritraktas la valoron de la nomo, de la varmarko aŭ de la organizo. La celo de varmarko-strategio subdividiĝas en tri partoj: unue, agu tiel ke homoj en la celgrupo memoru vian nomon aŭ markon; due, ke la celgrupo komencu ŝati kaj favore pensi pri ĝi; kaj trie, ke ili emu aĉeti la varon aŭ agi favore al la ideo aŭ organizo.

Sukceso pri varmarko-strategio okazis ĉe la komencaj jaroj de la lingvo mem: la nomo Esperanto, la stelo kiel la emblemo, la verda koloro, la rapida kreado de libroj kaj gazetoj, kaj la ege grava asociiĝo de la koncepto Esperanto kun diversaj eksteraj ideoj: la fakaj kluboj, la famaj verkistoj kiaj Lev Tolstoj kaj Jules Verne, kaj ĝis la subteno de pluraj ĉambroj de komerco tra Eŭropo.

En la lastaj jaroj en Esperantujo, eble la plej granda malsukceso rilate varmarko-strategion estas nia nekapablo montri al ekstera publiko kelkajn fortajn asociojn inter la jam bone konataj, jam bone respektataj organizoj (aŭ fenomenoj, homoj ktp), kiaj UNESKO kaj Esperanto, Guglo kaj Esperanto aŭ eĉ Vikipedio kaj Esperanto. La fakto, ke Guglo elektis nin kiel traduklingvon, kaj eĉ fenestromontris nin en sia retejo, povas esti tre fruktodona por ni. Sed, estas nia rolo klare montri tiajn pozitivajn asociiĝojn al la ekstera publiko.

4. Klientoservo-sistemoj

Grava parto de ĉiu sukcesa firmao estas profesia vendo-sistemo. IBM, Xerox kaj Procter kaj Gamble estas famaj pro siaj profesiaj sistemoj. Unu el la ĉefaj principoj de klientoservo-sistemo estas, ke la merkato, la tuto de eventualaj klientoj, devas subdividiĝi en partoj, kaj por ĉiu parto de la merkato estas unu servisto-vendisto kiu respondecas pri ĝi. Esperantistoj povas labori multe, multe pli fruktodone bone scipovante utiligi tian strukturon kaj respondeco-sistemon. En tia sistemo vendisto provas trovi klientojn, aĉetantojn, kaj simile provas servi al siaj klientoj kiel eble plej bone. Krome, ĉu la individuaj servisto-vendistoj en la sistemo sukcesas aŭ ne sukcesas, videblas per mezureblaj rezultoj (ekzemple, la kvanto de vendoj).

Estas malfacile trovi en Esperantujo ekzemplon de aplikado de la supre menciitaj principoj de klientoservo-sistemoj. Do, mi skizos kia povas esti tia sistemo, prenante Usonon kiel ekzemplon. Tipaj klientoservo-sistemoj en Usono dividas la landon en teritoria reto aŭ hierarkio. En tiu strukturo estas la lando mem (Usono), poste estas regionoj (Okcidento, Nordoriento, ktp), poste ŝtatoj (Kalifornio, Florido, ktp), poste, partoj de ŝtatoj (Norda Florido, Meza Florido, Suda Florido, ktp) kaj urboj (Miamo, Orlando, ktp), kaj finfine, kvartaloj de tiuj urboj se ili estas sufiĉe grandaj (Miamo, ekzemple povas havi plurajn servokvartalojn).

Klientoservo-sistemoj estas klaraj, logikaj, efikaj. La sistemo baziĝas sur la sistemo de teritorioj kaj respondeco, kion mi skizis en la antaŭa alineo. Krome, ĉiam klare videblas kiu respondecas pri kiu parto. Se iu firmao ĉe la adreso Strato La Salle, numero 123, en la urbo Ĉikago volas informiĝi pri la servoj de IBM, estas unu homo de la klientoservo de IBM, kiu respondecas ĝuste pri tiu kvartalo de Ĉikago.

Kia povus esti klientoservo-sistemo por UEA? Ĉiu teritorio aŭ lando havus unu respondeculon. Kaj ĉiu subteritorio havus unu respondeculon. Pri kio respondecus tiaj respondeculoj? Tute ne pri vendoj, ĉar esperantistoj ne vendas (krom se vi pensas pri libroj en libroservo). UEA ne estas vendo-organizo, ĝi estas asocio, servo-organizo. Nia rolo estas helpi al neesperantistoj ekkoni nian lingvon, eklerni ĝin, utiligi ĝin. Do la respondeculoj prizorgos informadon, starigon de kursoj kaj de Esperanto-aranĝoj en siaj teritorioj. Krome, tiuj respondeculoj informos, publike, pri siaj rezultoj. En bone funkcianta organizo mezurado-sistemo estas nemalhavebla.

Pri informado: kiom da radio-programoj kaj televidaj programoj menciis Esperanton dum la jaro? Kiom da fojoj? Kiom da minutoj? Kia kvalito? Kiom da artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro de la lando (ankaŭ kiom aperas en la subteritorioj; pensu pri la reta, hierarkia sistemo skizita antaŭe)?

Pri kursoj: kiom da kursoj okazis dum la jaro en la lando, en la subpartoj, en la urboj? Kiom da homoj eklernis, mezlernis Esperanton? Kiom da homoj en la lando aliĝis al retaj kursoj, ekzemple, al tiu de Brazilo aŭ al Lernu? Kiuj elementaj lernejoj, mezlernejoj, altlernejoj aranĝis Esperanto-kursojn, ktp? Kiom da KER-ekzamenintoj? Kiom da BEK-Kursoj? Kiom da universitataj kursoj en la listo de Germain Pirlot?

Estas aliaj tre atentindaj aferoj en ĉiu lando, en ĉiu teritorio: kiom da prelegoj pri Esperanto dum la jaro? Kiom da partoprenoj en Lingvaj Festivaloj, Expolingvoj, ktp? Kiom da specialaj kursoj kiaj tiaj de Kvinpetalo kaj Grésillon en Francio, Herzberg en Germanio, kaj Poznano en Pollando. Kiom da homoj spektis fakkursojn ĉe la Universitato de Esperanto? Kiom da homoj ĉe ponto-aranĝoj kia Esperanto-Insulo en Ĉinio?

Respondeco pri informado, pri kursoj kaj pri kulturaj aranĝoj estas la bazo de la apliko de sukcesaj principoj de klientoservo-sistemo en Esperantujo ĝenerale kaj en UEA specife.

Se UEA, kiel preskaŭ ĉiu sukcesa firmao, asocio kaj organizo, alproprigus tiun respondeco-sistemon, ni vidos alian, multe pli pozitivan vizaĝon de la Esperanto-movadoj. Multe malpli da mistifiko kaj troigado de rezultoj, kaj multe pli da klara, logika, efika alstrebado al celoj, kiuj gravas. Ekde tiam kiam ĉiuj klare vidas sian modestan rolon, kaj klare vidas la rezultojn, kompareblajn tra landoj kaj tra jaroj, ni havos la bazon por pli amikeca kaj profesia kunlaborado por antaŭenigi unu el la plej bonaj ideoj de la lastaj jarcentoj: Esperanto.

(Daŭrigota)

La artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

7. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

8. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/keefe/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)

  1. Saluton, Dennis!

    Mi opinias, ke via analogio inter Esperanto kaj bicikla servo povas esti pliprecizigita: hodiaŭ servo, kiun disponigas biciklo, estas varo, ĉar oni povas uzi ĝin kun utilo por si. Tamen kiam la ideo de biciklo ankoraŭ nur aperis en la 19-a jarcento, ekzistis nek pretaj bicikloj mem, nek oportunaj ŝoseoj por ili. Esperanto hodiaŭ estas en sama stato: ĝi ne povas esti varo, ĉar al averaĝa homo ĝi ne povas doni tujan utilon. Por rompi ĉi tiun fermitan ciklon mi proponas du rimedojn: 1) komence krei nacilingvajn per-Esperantajn servojn, kiuj estu utilaj ankaŭ por tiuj homoj, kiuj ne posedas Eon; 2) disvastigi la lingvon unuavice en konkretaj celgrupoj kun certaj karakterizoj. Mi skribas pri tio en mia retejo http://strategio.jimdo.com (vd. “Ĝeneralaj tezoj”).

    Amike, Kirill.

  2. dennis keefe diras:

    Responde al Lu kaj al Kirill,

    Por Lu:

    Dankon pro via komento, Lu, pri la rolo de UEA kiel disponiganto de servoj. Tiuj servoj iras chefe al membroj, kaj ili ne multe atingas homojn ekster la asocio. UEA estas en sia propra arbaro kaj faligas arbojn, sed homoj ekster tiu malgranda arbaro ne audas tian agadon. Ekzemple, pri io kion mi jam prikomentadis, la LIBROSERVO. Libroj prenzentighas, mendighas kaj vendighas, sed tiu agado restas tre interne, nevidata de eksteruloj. Tio, lau mi, estas bona servo al la membroj, sed neefika atingo de la ghenerala publiko. Tia agado ne havas informovaloron, ne havas varbovaloron, ne havas kresigovaloron por UEA. Eble, kiel eble plej baldau, ni provu listigi, chiujn librojn sur Amazon.com. Certe ie en mia strategia pensado estas problemoj. Vi kiu havas bonan horizontan kaj strategian vidpunkton, kion vi pensas pri tia listigo de esperantaj libroj sur Amazon.com? Certe estus bone minimume zorgi pri la kovriloj de la esperantaj libroj, iel kiel faras Beletra Almanako, sed tio povas farighi pashon post pasho.

    Por Kirill:

    Kirill, vi levas interesan kaj bonan demandon pri Esperanto kaj varo. Estas bone, ke vi substrekas, ke Esperanto ne estas varo. En merkatiko oni ofte distingas inter varo, servo, ideo. Kelkfoje estas facile distingi inter ili, kelkfoje ne. Biciklo estas varo, tamen biciklo ankau estas transporto-servo. Tiurilate, mi memoras kiam mi kaj mia filino utiligis la biciklo-servon en Parizo por rondiri la chirkauajho de la katedralo tie. Esperanto estas ideo, kaj eble Esperanto-libroj estas varoj. Esperanto-kurso estas servo. Ni povas reklami pri libroj, same pri kursoj, chu ne? Mi pensas, ke multe da legantoj de La Balta Ondo interesighos pri via retejo Esperanto kaj Strategio. Eble ankau estus bona legajho por kelkaj komitatanoj de UEA. Estus interese kompari viajn ideojn kun la enhavo de la relative nova Strategia Laborplano de UEA. Chu vi povus listigi la retadreson vian chi tie?; mi ne povis trovi ghin.

    Amike,

    Dennis

  3. Saluton, Dennis!

    Mi kun granda intereso legas viajn artikolojn. Sed al mi ŝajnas, ke en viaj konkludoj mankas unu fundamenta detalo. Vi skribas, ke utiligo de merkatikaj konoj devas hepli disvastigon de la ideo de Esperanto. Tamen tuta merkatiko ja celas disvastigon de ne _ideoj_, sed _varoj_. Ĉiuj ekzemploj, kiujn vi mencias, rilatas disvastigon de varoj. Esperanto en ĝia nuna stato ne estas varo, ĉar averaĝa konsumanto ne havas eblojn uzi ĝin kun utilo por si. Do por uzi merkatikon por disvastigo de Esperanto necesas fari ĝin varo. Kaj tio postulas tute alian algoritmon de agoj. Mi skribis pri tio en mia retejo “Stragegio por Esperanto” (ligilo supre).

  4. Se oni konsentas kun vi (kaj mi tre pretas tion fari), ke “vera disvastigo ne okazas nur per vortoj sed, kaj chefe, per agoj”, mi havas la impreson, ke UEA ne estas ĉefe disvastiganto de Esperanto, sed ĉefe disponiganto de servoj. Tien iras la granda plimulto de la rimedoj.

    Oni povus revi, ke UEA estu alia – sed en la praktiko ĝi ne estas.

  5. dennis keefe diras:

    Enkonduko, 44 vortoj. Komentado, 437 vortoj.

    Enkonduko:

    Dankon al Lu Wunsch-Rolshoven, Roland Rotsaert kaj Onklo Eng pro iliaj komentoj pri la artikolo pri la Subfakoj de Merkatiko kaj Esperanto. Mi prikomentos iomete iliajn kontribuojn. Mi komencas la komentadon per la ideoj de Lu, poste de Roland, kaj finfine, de Onklo Eng.

    Komentado:

    Lu, estas interese via mencio de la Statuto de UEA tra la jaroj, kun la unua en 1908, kaj la sekvaj, listigitaj en la paghoj de Vikipedio. Chu tio kion oni nomas Strategia Laborplano de la lastaj du jardekoj, kaj la Statutoj enhavas la kernon de la misio de UEA? Tralegante la Statutojn tra la jaroj, mi havas la impreson, ke oni povas resumi la chefan ideon de la Statuto kiel “Ni disvastigu Esperanton.” Estus bone, se kelkaj el niaj historiistoj trastudos tiun parton de nia historio. Kvankam la vortoj “Ni disvastighu Esperanton” ne aperas en la Statutoj de la jaro 1908, ni scias, ke vera disvastigo ne okazas nur per vortoj sed, kaj chefe, per agoj. Kion donus al ni la analizo de la agoj de tiuj jaroj chirkau 1908? Chu ili ankau celis disvastigi Esperanton?

    Roland, vi aldonas al la interdiskutado la demandon pri kiuj asocioj, kiuj asosiighoj estas priortiataj. Via komento estas pensiga kaj helpas al ni kompreni kelkajn el la organizaj defioj por UEA. Lau via takso, priortitatas Vikipedio, poste, Guglo kaj poste UNESKO. Vi listigas aliajn organizojn kiaj Monda Banko, Internacia Monda Fonduso, Konsilio de Eŭropo, diversaj juraj kortumoj, OEKE, NATO. Chu vi vidas ian rilaton au nenian rilaton kun chi tiuj organizoj kaj UEA?

    Estus interese daurigi la interparoladon tiurilate. Ankau estus interese multe pli disvastigi nian ekkonon de la ekzistantaj internaciaj organizoj. Nun, lau iu jarlibro de internaciaj asocioj, estas chirkau 69 MIL tiaj asocioj en la mondo! Certe ie tie en tiu arego da asocioj estas ia shanco por Esperanto. Tia asocia mondo estas ghis nun tro nekonata de ni. Mi konas ghin iomete, char che IBM mi estis la fakulo pri membraj asocioj en Kalifornio en la sepdekaj jaroj. La plej parto de tiaj asocioj en Usono estas en Vashingtono. En Europo ili multe trovighas en urboj kiaj Genevo kaj Londono. Sed la fakto estas, ke ili trovighas chie. Inter tiuj 69 000 asocioj ni eble trovos multe da “similideanoj” kun kiuj ni povas kunlabori. Mi pensas, ke tia kunlaborado bone kongruas kun la strategiaj ideoj de Mark Fettes.

    Onklo ENG, via komento pri, mi citas vin, “Kial la esperantujo kaj esperantistoj ne pripensas, esploras la esperanton kaj auxtismo?” estas bonvena. Via demando rilatas la fakon Kognitiva Psikologio. Au chu vi pensas pri alia fako? La homoj kiuj faros tiajn studojn estas, kompreneblaj, profesiaj esploristoj pri Kognitiva Psikologio, kaj krome ili specialighos pri la sfero Ne-normala Psikologio, eble Cerbobiologio. Mi ne konas tian Esperantan homon en nia Esperantujo. Tamen, estus bone, ke esploristoj pri cerbo kaj lingvo pli bone konu nian agadon kaj nian lingvon Esperanton.

    Amike, Dennis

  6. Kara Dennis, vi skribis: “UEA ne estas vendo-organizo, ĝi estas asocio, servo-organizo. Nia rolo estas helpi al neesperantistoj ekkoni nian lingvon, eklerni ĝin, utiligi ĝin.”

    Ĉu vi iam ĵetis rigardon al la celoj laŭ la statuto de UEA el 1908? Jen ĝi, https://eo.wikipedia.org/wiki/Statuto_de_UEA#Celoj_en_1908 ? Celo estas interalie: “plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj.” Kerne UEA en 1908 proponis jarlibron por faciligi la kontaktojn. UEA do en la komenco estis, kiel mi ŝatas nomi tion, “asocio por la bono de la membroj”, ne “por la bono de la mondo”.

    Ŝajne nur en 1920 aldoniĝis la celo disvastigi Esperanton, eble por povi engaĝiĝi ĉe Ligo de Nacioj. Tiu aldono ne kreis amasan alfluon de membroj al UEA…, tio ne tro allogis novajn homojn…

    Mi fakte kredas, ke UEA estas grandparte ĝuste vendo-organizo, kiu vendas jarlibron, revuon, librojn ktp. Jes, aldone ekzistas bonfaremuloj, kiuj informas la mondon pri Esperanto. Sed ili ne estas la (financa) kerno de UEA. UEA pluekzistus, se la bonfaremuloj forirus – sed ĝi kolapsus, se ne plu estus la vendado de servoj kaj produktoj.

    Laŭ mi UEA volas esti asocio por ambaŭ, por la bono de la membroj kaj por la bono de la mondo. Sed tiaj asocioj kutime ne ekzistas. La “infanasocio” estas aŭ prizorganto de la infanoj de la membroj aŭ asocio, kiu subtenas infanojn en la tria mondo – kutime ne ambaŭ. Ktp.

    Mi supozas, ke UEA plu ne sukcesos bone plenumi ambaŭ funkciojn, de kreanto de servoj kaj produktoj kaj de disvastiganto de Esperanto. Laŭ mi ni bezonas specialajn organizojn por la disvastigo de Esperanto, ekster UEA kaj ĝia sistemo. Ĉu iu dubas? Nu, kiu laŭ vi pli multe disvastigis Esperanton dum la pasintaj 40 jaroj – UEA aŭ la sendependaj iniciatoj? Kiu pli multe kreskis – ĉu UEA aŭ la aliaj asocioj?

  7. Mi tre apogas pli fortajn asociojn de Esperanto kun Vikipedio, malpli kun Guglo kaj ankoraŭ malpli kun Unesko. Unesko ne plu estas la prestiĝa, enfluhava asocio kia ĝi estis antaŭ unu-du generacioj. Ĝi iĝis unu el la multaj internaciaj organizaĵoj kies nomoj estas konataj, sed kies agadoj kaj utiloj ne tre klaras: Monda Banko, Internacia Monda Fonduso, Konsilio de Eŭropo, diversaj juraj kortumoj, OEKE, NATO…) Ni konservu la ekzistantajn rilatojn kun Unesko, sed la prioritatoj estu aliloke.

  8. Saluton !

    Kial la esperantujo kaj esperantistoj ne pripensas esploras la esperanton kaj auxtismo ?

    La cerbo kaj la lingvo estas interkontakti.

Respondi