Tag Archive for 'poliglotoj'

E@I: Eventoj kaj agado por 2020

Okaze de la lasta numero de La Ondo de Esperanto mi unue esprimas grandan admiron kaj dankon al la redakcio de ĉi tiu gazeto! Mi tre bedaŭras, ke ĝi ĉesas esti eldonata – ĝi longe estis tre bonkvalita, profesia kaj samtempe bunta novaĵejo, mapanta tutmondan agadon pri Esperanto. Ĝi certe mankos al ni ĉiuj. Samtempe […]

Polyglot Gathering 2019 – la plej granda kaj riĉenhava

La renkontiĝo Polyglot Gathering (Plurlingvula Kunveno) allogis fine de majo al Bratislavo rekordan kvanton de plurlingvemuloj. Entute 654 personoj el 67 landoj partoprenis ĝin.

Polyglot Gathering 2019 – la lastan fojon en Bratislavo

Ĉu vi emas lerni diversajn lingvojn? Ĉu vi emus iĝi aŭ jam estas plurlingvulo (poligloto)? Tiuokaze vi devus nepre partopreni la eventon “Plurlingvula Kunveno” (Angle: Polyglot gathering).

Poliglotoj konferencis en Slovenio

Dum la podia diskuto en Ljubljano (Foto: Peter Baláž) Renkontiĝoj de plurlingvemuloj (poliglotoj) iĝas pli kaj pli popularaj. La unua, kiu komencis la tradicion de ĉiujara renkontiĝo de homoj, kiuj ŝatas aŭ eĉ amas lerni diversajn lingvojn, estas Poliglota Konferenco (Polyglot Conference). Ĝin fondis kaj organizas du famaj poliglotoj: Richard Simcott kaj Alex Rawlings. La […]

La plej granda renkontiĝo de plurlingvemuloj

Rekorde multaj 538 plurlingvemuloj el 56 landoj ĉeestis de la 30a de majo ĝis la 3a de junio la plej grandan renkontiĝon de poliglotoj “Polyglot Gathering” (Plurlingvula kunveno – https://www.polyglotbratislava.com/) en la Ekonomia Universitato de Bratislavo. Je la kvina jaro de la evento venis eĉ je 80 homoj pli multe ol dum la pasinta kunveno, […]

Slovakio invitas: 1. Polyglot Gathering

La jaro 2016 estis unika por la Slovakia Esperanto-movado, ĉefe pro la 101a Universala Kongreso de Esperanto. Ofte oni opinias la kongreson pinto de organiza laboro, kiun sekvas “velko”, ripozo, malaktiviĝo. Ne tiel okazis en Slovakio. La jaro 2017 estos por esperantistoj kaj lingvemuloj ne malpli interesa ol la antaŭa. Ĉefe danke al la agado […]