Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj

poliglota

UEA estas la ĉefsponsoro de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2022, kaj por la ĉeesta (Polyglot Gathering, PG, junio) kaj por la reta (Polyglot Gathering Online, PGO, aprilo/majo) eldonoj.

Fondotago de UEA: 114 jaroj

Ĉi-jare antaŭ la ĉeesta PG okazos la PGO, de la 28a de aprilo ĝis la 1a de majo. La 28a de aprilo estas la fondotago de UEA, en kiu UEA 114-jariĝas. La Prezidanto de UEA, Duncan Charters, havos spacon en la inaŭguro de la evento por saluti kaj alparoli la partoprenantojn.

UEA proponas specialajn rabatojn al individuaj membroj kaj esperantistoj

Kadre de la ĉefsponsoreco de UEA al PGO ĉiu individua membro de UEA (IM) rajtas je 40%a rabato de la kotizo por la PGO. Tio signifas, ke, se IM aliĝas ekz-e ĝis la 25a de aprilo, anstataŭ la normalan kotizon de 50 EUR, IM pagos nur 30 EŬR. Por ĝui tiun rabaton, la IM devas entajpi sian UEA-kodon (en la formato xxxx-x) en la rabatkampo de la aliĝilo. Kaj se vi ankoraŭ ne aliĝis en UEA por 2022, rapide faru per uea.org/alighoj/alighilo.

Aldone, eĉ se oni ne estas IM, tamen danke al UEA ĉiu esperantisto rajtas je 20%a rabato de la kotizo de PGO (do anstataŭ 50 EUR por la normala kotizo, esperantistoj, ne-IM de UEA, pagos 40 EUR). Por ĝui tiun rabaton, esperantistoj devas entajpi en la rabatkampo de la aliĝilo la rabatkodon ueamojosas. Ĝis nun pli ol 450 personoj aliĝis al la PGO.

Informa agado

La sponsoreco de UEA al PG kaj PGO okazas kadre de la informa agado de la Asocio. En la eventoj partoprenas lingvemuloj, kiuj ne ĉiam estas bone informitaj pri Esperanto. Tamen pro tio, ke ne temas pri Esperanto-eventoj, sed pri poliglotaj eventoj, nia strategio estas, ke la informado pri Esperanto okazu ekvilibre kaj donu rigardojn al la Esperanto-agado en la mondo, kiuj ne ĉiam estas evidentaj al la ĝenerala publiko, do ne nur pure lingva prezento de Esperanto. Kelkaj el la diversaj okazoj de tia prezentado de Esperanto spekteblas en la jutuba kanalo de la evento. Por la PGO 2022 UEA proponos tri sponsoritajn prezentojn Esperanto-rilatajn, kunlabore kun partneroj kiel TEJO kaj aliaj.

Solidareco kun Ukrainio

PGO ankaŭ donos al ĉiuj civitanoj de Ukrainio senpagan partoprenon en la evento. Ukrainoj rajtas uzi la kodon Ukraine en la aliĝilo. Tio estas maniero de la evento esprimi respekton kaj subtenon al Ukrainio en ĉi tiuj ekstreme malfacilaj tempoj. UEA subtenas tiun solidarecon.

UEA bondeziras bonan eventon al ĉiuj partoprenantoj de PGO (Polyglot Gathering Online, “Poliglota Renkontiĝo Enreta”): ĝi estu bela okazo festi nian lingvan diversecon kaj la klopodojn ebligi komunikadon inter malsamaj gentoj kaj nutri interesiĝon pri la diverseco de kulturoj en la mondo. Tio estas por ni unu el la bazoj, por ke la homaro ekzistu kaj prosperu en paco.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1033.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi