E@I: Eventoj kaj agado por 2020

E@IOkaze de la lasta numero de La Ondo de Esperanto mi unue esprimas grandan admiron kaj dankon al la redakcio de ĉi tiu gazeto! Mi tre bedaŭras, ke ĝi ĉesas esti eldonata – ĝi longe estis tre bonkvalita, profesia kaj samtempe bunta novaĵejo, mapanta tutmondan agadon pri Esperanto. Ĝi certe mankos al ni ĉiuj. Samtempe mi deziras al ĝiaj ĉefmotoroj firman sanon kaj multajn poresperantajn aktivecojn!

Nun mi volus ĉefe paroli pri nia proksima estonteco, nome, pri agado de E@I dum la jaro 2020. Tiu jaro estos plena je edukaj eventoj sub nia gvido. Jen la listo laŭ kalendara ordo

Eventoj:

E@IPolyglot Gathering: La plej granda renkontiĝo de plurlingvemuloj tutmonde okazos ĉi-foje en Pollando, la 26-30an de majo en Teresin, apud Varsovio. Atendatas 600-700 partoprenantoj. Ĉirkaŭ 25% de ili parolas ankaŭ Esperanton! Pliaj detaloj: www.polyglotgathering.com (nur angle).

SESSES: La 14a Somera Esperanto-Studado estos historie la 1a en Ĉeĥio! En la pitoreska urbeto Kroměříž la 18-26an de julio oni lernos Esperanton, amuziĝos, ekskursos – simple ĝuos Esperantujon. Detaloj: https://ses.ikso.net.

SEP: Post ĉi-jara sukcesa premiero ĝi reokazos ankaŭ en 2020. SEP, aŭ plennome Somera Esperanto-Programado okazos samloke kaj samtempe kun SES, sed anstataŭ antaŭtagmeza lernado de Esperanto la partoprenontoj okupiĝos pri diversaj interretaj projektoj, retejoj, aplikaĵoj rilataj al Esperanto. Pli da informoj: https://sep.ikso.net.

E@ILingvaFest: La unua kaj ununura lingva festivalo en Slovakio okazos la 28-29an de septembro en Bratislavo. La festivalo ĉi-jare allogis ĉ. 2500 personojn. Kursoj de diversaj lingvoj, prelegoj, metiejoj, koncertoj, ekspoziciantoj… Senpaga eniro! Detaloj: www.lingvafest.sk/eo.

KAESTKAEST: Konferenco pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko havas pli ol 40-jaran historion. Ĝi okazos oktobre en Slovakio (la loko kaj dato precizigotaj januare). Pli da detaloj jam baldaŭ ĉe: https://kaest.ikso.net.

Aŭtune ni ankaŭ festos la 15-jariĝon de E@I, oficiale fondita en 2005. Ĝuste dum KAEST 2020 okazos la festo kaj la superrigardo pri aktivaĵoj de la jubileanta organizo.

Reta agado:

Ne nur pri la supraj aranĝoj ni zorgos en 2020. Kelkaj novaj edukaj retejoj naskiĝos, kelkaj projektoj ekrealiĝos aŭ estos daŭre prizorgataj. Jen, kiuj devus aperi:

E@IPolski.info: ĉi tiu retejo instruos la polan lingvon al eksterlandanoj. Ĉu troviĝos ankaŭ Esperanta lingvoversio de ĝi? Espereble! Via helpo estas bonvena, se vi emus helpi pri la tradukado.

pocitacprekazdeho.sk: retejo de bazaj scioj pri komputiluzado – komence nur en la slovaka.

Antaŭnelonge ekfunkciis kelkaj novaj projektoj, kiujn indas mencii – eble iu emos utiligi ilin.

eduskills.plus: Dum eŭropaj klasĉambroj fariĝas pli kaj pli diversaj kaj kunigas studentojn kun variaj identecoj, instruistoj en Eŭropo ne ĉiam scipovas efektivigi taŭgan diversan aliron kaj malfacile sukcesas kontentigi la malsamajn bezonojn de individuoj. La celo de la projekto estas oferti al instruistoj edukajn strategiojn por kospomolita engaĝiĝo, diverseca edukado, filozofio kaj praktika uzado de tiuj principoj en klasĉambroj. La materialoj subtenas la akiron de kompetentoj bezonataj por aktiva partopreno en demokratio, kritika pensado kaj vivado en diversaj socioj, kaj temoj rilataj kun homaj rajtoj, klimata ŝanĝo, tutmondiĝo, justa komerco kaj konsumado.

kids.lingvo.info: Kuarki estas nova aplikaĵo por tabulkomputiloj. Kuarki – Traveller between wor(l)ds estas senpaga aplikaĵo por plurlingvaj infanoj pli ol 10-jaraj. Per ĝi la infanoj povas plivastigi sian vortoprovizon kaj ekzerci legadon kaj skribadon. La celo de la aplikaĵo estas kontribui al fermado de la ofte ekzistanta interspaco inter la lerneja kaj la hejma lingvoj, kaj provizi al la legantoj novajn kaj interesajn sciojn en interesa kaj amuza maniero. Infanoj, kiuj volas lerni fremdan lingvon kaj plibonigi siajn legkapablojn, ankaŭ povas esti helpataj de la aplikaĵo.

E@Ivortoj.net: Lernu vortojn ludante kaj moviĝante! Nova komputila ludo de E@I pri akurateco, lingvoj kaj amuziĝo. Kun la ludo “Vortoj” vi ekzercos fremdajn lingvojn kaj akiros konfidon pri ilia skribo. Samtempe vi bone amuziĝos kun viaj kolegoj kaj amikoj. Lingvoinstruistoj aprezos la eblon redakti la liston de vortoj, per kiu ili adaptos la ludon al siaj lernantoj. La ludo kombinas sanan konkuremon kaj amuziĝon, kaj vi samtempe povos moviĝi kaj testi vian memoron! Prepariĝas enreta versio, malfermita por aldoni ajnan lingvon kaj plilarĝigi la kategoriojn.

Kompreneble, estas pluraj aliaj aktivecoj kaj projektoj planataj – tiuj tamen ne estas certaj, tial ni ankoraŭ ne informas pri ili. Certe vi tamen ekscios, kiam ni sukcesos ilin realigi.

E@I teamo deziras al ĉiuj fruktodonan kaj ĝojan jaron 2020 – plenan de Esperanto-projektoj, aktivaĵoj, amikiĝoj.

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto
www.ikso.net

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/01/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi