La Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj

poliglota
UEA estas la sponsoro de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2024: por la reta (Polyglot Gathering Online, PGO, kiu okazos rete en februaro/marto) kiel same por la ĉeesta (Polyglot Gathering, PG, kiu okazos en majo, surloke en Prago).

La reta PGO okazos unue, de la 29a de februaro ĝis la 3a de marto. La Prezidanto de UEA, Duncan Charters, havos specialan spacon en la inaŭguro de la evento por saluti kaj alparoli la tutmondan partoprenantaron, grandparte neesperantistoj, pro kio la Poliglotaj Renkontiĝoj fariĝas grava medio por nia informa agado.

Aldone UEA proponas specialajn rabatojn al siaj individuaj membroj kaj al esperantistoj ĝenerale: kadre de la sponsoreco de UEA al PGO ĉiu individua membro de UEA (IM) rajtas je 40%-a rabato de la kotizo por la PGO. Tio signifas, ke, se IM aliĝas ĝis hodiaŭ, la 15a de februaro, anstataŭ la normalan kotizon de 50 EUR, la IM pagos nur 30 EUR. Por ĝui tiun rabaton, la IM devas entajpi sian UEA-kodon (en la formato xxxx-x) en la rabatkampo de la aliĝilo. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al UEA por 2024, rapide faru per uea.org/alighoj/alighilo. Aldone, eĉ se oni ne estas IM, tamen danke al UEA ĉiu esperantisto rajtas je 20%-a rabato de la kotizo de PGO (do anstataŭ 50 EUR por la normala kotizo, esperantistoj, ne-IM de UEA, pagos 40 EUR). Por ĝui tiun rabaton, esperantistoj devas entajpi en la rabatkampo de la aliĝilo la rabatkodon ueamojosas”. Ĝis nun pli ol 300 personoj aliĝis al la PGO. Kaj la rabatoj validas konstante ĝis la okazigo de la evento.

Informa agado: la sponsoreco de UEA al PG kaj PGO okazas kadre de la Informa Agado de la Asocio. En la eventoj partoprenas lingvemuloj, kiuj ne ĉiam estas bone informitaj pri Esperanto. Tamen pro tio, ke ne temas pri Esperanto-eventoj, sed pri poliglotaj eventoj, nia strategio estas, ke la informado pri Esperanto okazu ekvilibre kaj donu rigardojn al la Esperanto-agado en la mondo, kiuj ne ĉiam estas evidentaj al la ĝenerala publiko, do kun ne nur pure lingva prezento de Esperanto, sed ankaŭ movada. Kelkaj el la diversaj okazoj de tia prezentado de Esperanto spekteblas en la jutuba kanalo de la evento. Por la PGO 2024 UEA proponos kelkajn sponsoritajn prezentojn Esperanto-rilatajn, kunlabore kun partneroj.

Solidareco kun Ukrainio: samkiel en la pasintaj jaroj PGO laŭ elektoj de la organizantoj daŭre donos al ĉiuj civitanoj de Ukrainio senpagan partoprenon en la evento. Ukrainoj rajtas uzi la kodon Ukraine en la aliĝilo. Tio estas maniero de la evento esprimi respekton kaj subtenon al la ukrainoj en daŭre konfliktaj tempoj, kiuj en la 24a de februaro dujariĝos.

UEA kuraĝigas esperantistojn aliĝi al PGO kaj bondeziras bonan eventon al ĉiuj partoprenontoj: ĝi estu unu plian fojon bela okazo festi la lingvan diversecon de la mondo kaj antaŭenigi la homajn klopodojn ebligi reciprokan komunikadon inter malsamaj gentoj, nutrante interesiĝon pri la diverseco de kulturoj. Tio estas por ni unu el la bazoj, por ke la homaro ekzistu kaj prosperu en paco.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1157.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi