Tag Archive for 'Centro Zamenhof'

Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de Ludoviko

“En Bjalistoko vivas ni alie”, – kantis sur la scenejo nia junularo dum la 94a UK. “Alie – do: kiamaniere?” – demandas esperantistoj, kiuj venas por partopreni niajn eventojn. En la naskiĝurbo de la Majstro tri organizaĵoj unuiĝas, okazigante Esperantajn aranĝojn: Centro Ludoviko Zamenhof, Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki (fakte ĝia filio […]

Okupiĝi pri Esperanto ne nur silente…

Intervjuo kun Przemysław Wierzbowski Ĉu Bjalistoko ludas specialan rolon en la Esperanto-movado? Bjalistoko urbiĝis ĉefe danke al komercaj kontaktoj en Ruslanda Imperio, sed hodiaŭ ĝi estas iom for de la ĉefaj vojaj nodoj. Tial ne ofte oni “dumvoje” vizitas nin, kutime la urbo estas la celo mem. Bjelostoko, gubernio de Grodno – tia duonlegenda Zamenhofa […]

Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!

“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).