Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de Ludoviko

BZT

“En Bjalistoko vivas ni alie”, – kantis sur la scenejo nia junularo dum la 94a UK. “Alie – do: kiamaniere?” – demandas esperantistoj, kiuj venas por partopreni niajn eventojn. En la naskiĝurbo de la Majstro tri organizaĵoj unuiĝas, okazigante Esperantajn aranĝojn: Centro Ludoviko Zamenhof, Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki (fakte ĝia filio №14 “Esperanto-Libraro”).

Centro Ludoviko Zamenhof, kreita en la jaro 2009, disponigas al ni salonojn, pretigas ekspoziciojn, garantias fakan priservon dum prelegoj kaj koncertoj. BES invitas interesajn homojn: prelegantojn landajn kaj eksterlandajn, partoprenantojn… kaj zorgas pri la programo. “Esperanto-Libraro” instigas homojn legi en Esperanto. La biblioteko ankaǔ invitas ĉiujn verki kaj partopreni la ĉiujaran literaturan konkurson. Ĉi-foje nia aldona partnero estis Instituto de Pola Kulturo el Londono.

La jaro 2019 estas pluroble datrevena por nia urbo: antaŭ 160 jaroj naskiĝis tie ĉi Ludoviko Lazaro Zamenhof, antaŭ 100 jaroj en Bjalistoko aperis la Zamenhofa strato, antaŭ 10 jaroj en la ĉefurbo de Podlaĥia regiono okazis la 94a UK.

Niaj gastoj estas kontentaj, ke en la programo oni ne havas samtempe diversajn proponojn. Sole dum la romkatolika diservo la organizantoj proponas gvidatan promenadon tra la urbo. Neniu travivas streson, ne sciante kion elekti, neniu devas bedaǔri sian elekton aǔskultante rakontojn de la aliaj.

Centro Ludoviko Zamenhof reeldonis la Unuan Libron, kies aǔtoro estis Ludoviko mem. Ĝi estos akirebla en la akceptejo por ĉiuj vizitantoj.

Kiel la prologo al la 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estis prezento, kiu okazis jam la 12an de decembro en Galerio Slendziński. Temis pri la bjalistoka Esperanto-movado en la intermilita tempo titolita “Poloj, judoj – kune”; Przemek Wierzbowski rakontis kaj la historiisto Tomek Wiśniewski montris bildojn el sia ege riĉa kolekto, kiuj atestis, ke por la Esperanto-movado nacieco ne estis grava.

La festo mem komenciĝis la 13an de decembro per malfermo de du portempaj ekspozicioj en Centro Ludoviko Zamenhof. Pere de Instituto de Pola Kulturo en Londono atingis nin donaco de la brita esperantisto Bill Chapman: kolekto de la vitraj platetoj montrantaj la 8an UK en Krakovo. Danke al zorgoj de fakuloj el la Centro, la 107-jaraĝajn platetojn kaj iliajn grandformatajn bildojn oni prezentis al la ĉeestantoj. Pri la tiama UK rakontis Roman Dobrzyński.

Ĉu vi scias, ke en Bjalistoko estas 24 ZEOj? Probable Bjalistoko estas unusola urbo en la mondo, en kiu troviĝas du monumentoj al Ludoviko Zamenhof. La artfotisto Jerzy Barańczuk vizitis je diversaj horoj lokojn ligitajn kun Esperanto kun sia fotilo, kreante poste sur la muro de la salono albumon dignan por Zamenhof kaj ties verko.

Post la morto de Ludoviko danke al streboj de esperantistoj oni decidis ŝanĝi la nomon de la strato Verda, ĉe kiu Ludoviko loĝis dum 14 jaroj, al la nomo Zamenhof. Pri la historio de la strato Zamenhof prelegis la loka historiisto Wiesław Wróbel.

Nina Pietuchowska ektrovis en la urba arkivo multajn informojn pri homoj naskitaj en Bjalistoko, konataj en la mondo, sed nekonataj surloke, kaj havis la okazon prezenti ilin al niaj gastoj.

En la literatura salono Tomek Chmielik kaj Mikaelo Bronŝtejn prezentis novajn eldonaĵojn jam atingeblajn en nia loka librovendejeto.

La koro doloras, kiam iu forĵetas malnovajn librojn, kaj pro tio pli ol cent bibliotekaj duoblaĵoj el la “Esperanto-Libraro” trovis novajn posedantojn en la brokantejo kontraǔ simbola 1 zloto.

BZT

Inter la delegitoj, kiuj venis por feste meti florojn ĉe la malnova monumento al Zamenhof, sur la fono de la flirtantaj flagoj de EU, Pollando kaj Esperanto, estis reprezentantoj de la Podlaĥia Marŝalo, venis la vicurbestro pri kulturo de Bjalistoko, reprezentantoj de kulturaj institucioj, lernejoj, kaj de BES. Kun la “malgranda Ludoviko” ni faris komunan foton.

El la Hela Monto en Częstochowa venis la pastro Roman Gmyrek por celebri en la belega baroka preĝejeto meson por la paco en la mondo. Jam de 20 jaroj ĉiam dum la Esperanta diservo kantas por ni en Esperanto membroj de la koruso Belkanto.

Muzikaj koncertoj ravis esperantistojn kaj loĝantojn de la urbo, kiuj ĉeestis la aranĝon. En la Jaro de Moniuszko la publiko aplaǔdis la tenoron de la Varsovia operejo Felikson Gałecki, kantantan Esperante ariojn el la opero Halka kaj aliajn famajn kantojn de Moniuszko. La blinda kantisto Karsten Schnathorst koncertis en Esperanto, sed la korojn de la aǔskultantoj li konkeris per sia infana alrido kaj mondkonataj kantoj. Kune kun li prezentis sin sur la scenejo, legante siajn poemetojn, la poetino Halina Kuropatnicka Salamon. Mikaelo Bronŝtejn prezentis la koncerton “Kirlanta sorto” kun siaj propraj kantoj, verkoj de Mordeĥaj Gebirtig kaj de aliaj konataj kantistoj.

Infanoj sur la scenejo ĉiam vekas inter plenkreskuloj pozitivajn emociojn. Lech Mazurek gvidas la ensemblon Uku-Donaco Bjalistoko , kiu plenumas kantojn de Gebirtig en Esperanto, en la pola kaj en la jida. Ĉiujare dum la koncerto ili mirigas nin per novaĵoj en sia repertuaro.

BZT

Bedaǔru, se vi ĝis nun ne aǔdis la dolĉan voĉon de Kasia Breczko en la ensemblo Frey-Lech Trio kantantan Esperante klezmerajn kantojn. La violoneto ploras kune kun ŝi kaj la akordiono substrekas la ritmon…

BZT

La naskiĝtaga torto pezis 20 kilogramojn kaj malaperis dum unu horo, kio signalas, ke kiel kutime la festo en la Centro Ludoviko Zamenhof finiĝis, post kio ni kune translokiĝis por nokte diboĉi en la Esperanto-klubejo.

Bela koncerto okazis dum la tuttaga ekskurso al Tykocin – urbeto pli aĝa ol Bjalistoko. Tie ni estis gastoj de la malnova Granda Sinagogo. En ĝia bele renovigita ejo denove koncertis la infanoj kaj la plenkreskaj muzikistoj sub la gvido de Lech Mazurek. Okazis prezento de la nova libro Adiaǔ, Krakovo! de Mordeĥaj Gebirtig.

BZT

Por mi nia aranĝo finiĝis la 16an de decembro en la Lingvo-Kafejo kun Mikaelo Bronŝtejn kaj lia gitaro. Komune ni skribis kaj sendis al la ĉielo poŝtkarton kun salutoj al Ludoviko. Bedaǔru, se sur ĝi mankas via subskribo…

Ni invitas vin venontjare kredante, ke la programo montriĝos ankoraǔ pli riĉa kaj pli interesa.

Elżbieta Karczewska

Fotoj de Andrzej Sochacki kaj Nina Pietuchowska

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/12/pollando-21

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.