Klajpedo: Sukcesa BET-56 malgraŭ la milito kaj pandemio

bet

La tradiciaj 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) la 9-17an de julio kunigis esperantistojn en la Litovia havenurbo Klajpedo (Klaipėda). 263 esperantistoj el 30 landoj aliĝis, kaj ĉirkaŭ 230 el ili povis ĝui semajnon en la Klajpeda universitato kaj en la tuta urbo, ĉar Klajpedo ĉi-jare festas la 770-an datrevenon de la fondo.

La solena inaŭguro okazis en la urba koncerta salono, kaj ĉiujn bonvenigis bonega koncerto de la kvinteto “Brass”, kiu ludis latunajn blovinstrumentojn kaj gvidis aŭskultantojn tra diversaj epokoj kaj stiloj de muziko.

inaŭguro

La solena inaŭguro

La milito en Ukrainio kaj la pandemio malhelpis ĉeeston de pliaj aliĝintoj, sed la programo restis varia kaj abunda. Prof. Amri Wandel bonvenigis aŭskultantojn al prelegoj de SUS-38 de AIS. Li ankaŭ informis, ke ĉiuj prelegotekstoj estas eldonitaj en libro, aĉetebla en la libroservo de BET. La matenaj programeroj invitis esperantistojn al la prelegserio de prof. Duncan Charters pri kulturo kaj al la prelegciklo de prof. Ilona Koutny pri esperantologio.

Josef Reinwart informis pri ŝanco de esperantistoj ekkoni novajn sanigajn produktojn, Alfred Heiligenbrunner rakontis pri imuna sistemo, Manfred Westermayer prezentis du prelegojn “Renesanco de marĉoj”, pri nova instruada projekto “30 oraj horoj” raportis Brunetto Cassini. Ryszard Rokicki prelegis pri “Alternativa priskribo de Esperanta vortfarado” kaj prezentis sian libron “Enkonduko en la morfologion de Esperanto”, eldonitan de “Sezonoj” kaj Litova Esperanto-Asocio antaŭ BET-56. Carlo Nicola Colacino parolis pri “Gravitaj Ondoj”.

bet-56

Inter la prelegintoj estis Amri Wandel, Ilona Koutny, Duncan Charters kaj Josef Reinwart.

En la Somera universitato pri la litovaj lingvo, kulturo, historio profesoron Aloyzas Gudavičius sukcese anstataŭis Aida Čižikaitė, okazis diversnivelaj Esperanto kursoj, gvidataj de ŝatataj instruistoj Nina Pietuchowska, Mikaelo Lineckij, Dalia Pileckienė, Aida Čižikaitė.

Ankaŭ la posttagmezoj plenis je eblecoj: Grażyna Szubryczyńska dividis siajn spertojn en prelegoj “Esperanto en infanĝardeno” kaj “Ekologio en infanĝardeno”, Tuomo Grundström rakontis pri la verkistinoj Hella Maria Wuolijoki kaj Aino Julia Maria Kallas, Margarita Želve gvidis nin tra “Kvar granddamoj de Latvia Esperanto-poezio”. Al Afriko ĉeestantojn invitis Gediminas Degėsis, kiu bone konas la kontinenton, provante ŝanĝi niajn stereotipojn kaj antaŭjuĝojn pri tiu parto de la mondo. Spertojn de germanaj esperantistoj en daŭripova agado konigis Ulrich Brandenburg, diskutojn pri la agado de UEA kaj ĉefe pri ties reago al la milito en Ukrainio elvokis la programero “UEA hodiaŭ”. Ankaŭ la seminario pri aktivula maturigo (AMO) kun la temo “Baltio en Eŭropa Kunteksto” gvidata de Stefan MacGill kaj la ateliero pri tradukado gvidata de István Ertl allogis plurajn partoprenantojn de BET.

libroservo

Dum la tuta semajno funkciis libroservo modele prizorgata de Irena Jagminaitė. Eblis elekti inter la plej novaj eldonoj kiuj aperis speciale por BET kaj inter pli frue eldonitaj libroj kaj revuoj. La ok numeroj de la lukse eldonita BET-gazeto “Lumturo” estis ofte videblaj en la manoj de esperantistoj – kaj pro la utilo havi la programon ĉemane kaj pro la interesa enhavo, abundaj fotoj kaj kurtaj raportoj. La redaktoro Choe Taesok kaj la kongresa fotisto Gražvydas Jurgelevičius multe laboris, por ke “Lumturoj” estu informriĉaj kaj interesaj por legantoj. Ĉiujn numerojn eblas legi en la retejo de LEA http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56. Ĉiu partoprenanto ricevis la esperantlingvan informilon “Malkovru Klajpedon” kaj la “Libron por BET-ano”.

La vesperaj kulturaj programeroj bele kompletigis la instruan, sciencan kaj klerigan programon de BET.

bet-56

Anjo Amika, “Brass”, Saŝa Pilipović kaj Georgo Hanzlik, Sepa kaj “Asorti”

Koncertoj de Saŝa Pilipović kaj Georgo Hanzlik, Anjo Amika, muzikgrupo Sepa kaj “Asorti” arigis esperantistojn en la granda aŭlo de la universitato. Ĉar Mikaelon Bronŝtejn por kantado anstataŭis Sergeo Straŝnenko, la aŭtoro de la kantoj legis por ni siajn versojn per Zoom. Post la oficiala programo ĉiuvespere grupeto de kantemuloj restis kune kaj, inspiritaj de Mikaleo Lineckij, Natalia Ivanova kaj Sergeo Straŝnenko, kantis diverslingvajn kantojn kun gitara akompanado.

En BET-56 estis grupeto de gejunuloj kiuj ofte organizis sin por ekskurseti aŭ ludi, por ĝui koncertojn en la urbo aŭ simple promeni. La kerno de la junulara grupo formiĝis jam printempe en Italio dum IJK, sed ankaŭ aliaj gejunuloj rapide interamikiĝis. Proksimeco de la maro logis multajn, sed la vetero, kvankam suna, estis freŝeta almenaŭ por gastoj de sudaj landoj.

Neniu BET okazas sen ekskursoj, kaj la sperta organizanto Antanas Visockas zorgis, ke esperantistoj ekkonu la regionon. Krom perpieda ekskurso tra Klajpedo partoprenantoj vizitis la Kurŝan Terlangon, apudlagunan regionon kaj eĉ japanan ĝardenon kreitan en Litovio. Merkrede multaj esperantistoj memstare ekskursis gvidataj de litovaj samideanoj.

BET-56 finiĝis per kutimaj ĝisrevidoj, dancado prezentita de Laima Vilkelytė, bela kanto esperantigita de la 15-jara Gabija Okeana Griciutė kaj nekutima fina koncerto. Kortuŝaj kaj sencoplenaj kantoj de niaj Ukrainiaj amikoj, speciala etoso kiu regis en la salono kaj dum la tuta BET ne lasis dubojn, ke esperantistoj kondamnas la militon kaj kore esperas, ke Ukrainio sukcesos defendi sian kaj nian sendependecojn.

bet-56

La ukraina koncerto en Klajpedo

La 18an de julio ni disiris al niaj hejmoj, kelkaj eksterlandanoj ankoraŭ ekskursis tra Litovio, sed en niaj planoj por la venonta somero jam estas BET-57 en Latvio, kiu espereble okazos en la belega urbo Ventspils. Ni esperas, ke ĝis tiam la mondo iĝos sana kaj paca…

Gražina Opulskienė

Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

(Re)legu la artikolojn de Halina Gorecka pri la ses lastaj BEToj, okazintaj en Litovio (2004, 2007, 2010, 2013, 2016, 2019):
BET-40 en Birštonas (2004)
BET-43 en Šiauliai (2007)
BET-46 en Visaginas (2010)
BET-49 en Utena (2013)
BET-52 en Birštonas (2016)
BET-55 en Panevėžys (2019)

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/bet-137

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi