Prezidanto de UEA en Pekino

prezidanto

La 8an de decembro 2023 Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj lia edzino Cecily Lee vizitis la sidejon de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) en Pekino kaj interparolis kun la membroj de la sekretariejo de la ligo kaj la redaktejo de El Popola Ĉinio (EPĈ).

Kun la celo kunlabore antaŭenpuŝi Esperantajn laborojn, la prezidanto de UEA intervidiĝis kun Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), administra organizo de ĈEL kaj Liu Dawei, prezidanto de ĈEL. Ĉeestis en la intervidiĝo vicprezidanto de ĈIKG kaj esperantisto Yu Tao kaj vicprezidantoj de ĈEL Chen Wenge kaj Wang Hanping.

Duncan Charters kaj Du Zhanyuan

Duncan Charters en la intervidiĝo kun Du Zhanyuan

Du Zhanyuan bonvenigis sinjoron Duncan Charters kaj konigis al li la longan subtenadon de la ĉina registaro al Esperanto-movado kaj ĈEL, kaj la laborojn de ĈIKG en la kampo de Esperanto. Du Zhanyuan dankis al Duncan Charters pro la subteno kaj helpo de UEA al ĈEL. Li diris, ke Esperanto ludas unikan rolon por antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter malsamaj civilizacioj. ĈIKG, kiel ampleksa internacia komunika organizo, plu okazigos kunlaborajn projektojn kun UEA en tradukado kaj eldonado, amaskomunikado, trejnado kaj kulturaj eventoj, celante, ke Esperanta afero plue akcelu kulturajn interŝanĝojn kaj kunlernadon inter civilizacioj.

La prezidanto de UEA laŭdis la aktivan rolon de Ĉinio en la internacia Esperanto-movado kaj eminentaj kontribuoj de ĈIKG por diskonigo de la ĉina kulturo. Li diris, ke la idealo de Esperanto ĝuste estas transpaŝi kulturajn barojn por kulturaj interŝanĝoj. UEA volas kunlabori kun ĈIKG en la kampoj de internacia diskonigo, edukado pri Esperanto kaj tiel plu, por ke Esperanto, kiel pontolingvo, faciligu interkompreniĝon inter malsamaj landoj kaj kulturoj.

Posttagmeze, Duncan kaj Cecily Charters vizitis Yongtai-bazlernejon kaj Taikang-maljunulejon. Ilin akompanis Wang Hanping kaj Chen Ji, ĝeneralaj sekretarioj de ĈEL, kaj Jiang Limin, vicĝenerala sekretario de ĈEL. Ili eniris en la ĉambrojn de la bazlernejo kaj aŭskultis raportojn pri instruado de Esperanto al la infanoj. Poste ili spektis kantojn kantitajn de lernejanoj kaj ludis kun la infanoj. Duncan alte taksis la malfermon de la Esperanto-kurso kaj esprimis bondezirojn al la lernejanoj.

Pekino

Duncan Charters kun ĉinaj lernejanoj

Sekve ili vizitis Taikang-maljunulejon, kie la veterana esperantisto Li Weilun loĝas kaj malfermis kurson de Esperanto. Kelkaj kursanoj de Li Weilun scipovas ankaŭ la anglan, rusan, japanan, hispanan aŭ aliajn lingvojn. Duncan kuraĝigis la maljunulojn daŭre lerni pli da lingvoj kaj klopodi fariĝi poliglotojn por plifortigi interkulturan komunikadon.

maljunulejo

Kunfotiĝo en Taikang-maljunulejo

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2023-12/12/content_116873705.htm

La plej supra foto montras la ĉeestantojn de la renkontiĝo kun Du Zhanyuan.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi