“Bone!”: Ĉi-oktobre legu pri oktobro

BoneDum la tuta oktobro la libroservo de UEA ofertas kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto la poezian libron Bone! Poemo de l’ Oktobro de Vladimir Majakovskij. Li verkis ĉi tiun poemegon en 1927 okaze de la deka datreveno de la Oktobra revolucio (laŭ la Gregoria kalendaro, ĝi okazis la 7an de novembro 1917). En 1967, okaze de la 50-jariĝo de la revolucio, ĝian Esperantan tradukon de Konstantin Gusev eldonis Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj. En 2017, okaze de la centra datreveno de la revolucio, la poemego Bone! estis reeldonita de MAS.

Mendu la libron Bone! Poemo de l’ Oktobro (Embres-et-Castelmaure: MAS, 2017, 111 paĝoj) kontraŭ nur 6.25 € ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/?inf=6484

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/majakovskij

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi