La 32a KEKSO okazos en Hamburgo

KEKSO

Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 32a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto-Kurso! La renkontiĝo okazos de la 10a ĝis la 12a de novembro 2023 en Hamburgo, Germanio. KEKSO estas evento por adoleskantoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele okazos ankaŭ diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj. Ni krome planas etan ekskurson al la centro de Hamburgo kaj renkontiĝon kun anoj de la Hamburga Esperanto-klubo.

Por partopreni en KEKSO, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jarojn*. Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj*.
* Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 01/01/2023.

La retejo de KEKSO
Aliĝilo

Fonto: https://www.tejo.org/eventoj/kekso-2023/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi