Deka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

akademioLa Akademio de Esperanto publikigis la 10an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kun 420 novaj radikoj kaj 832 novaj vortoj aŭ plurvortaj terminoj kaj iliaj difinoj; temas pri propraj nomoj geografiaj kaj pri popolnomoj. La Deka Oficiala Aldono estis aprobita de la Akademio la 24an de septembro 2023. Voĉdonis 41 el 45 akademianoj. La limo de aprobo estis do 21 jesaj voĉdonoj (duono el ĉiuj voĉdonintoj). La dokumento ricevis 32 jesajn, 4 neajn kaj 5 sindetenajn voĉojn.

Legu ĉi-sube la enkondukon, verkitan de Jesper Lykke Jacobsen, la Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.

Deka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Enkonduko

La Akademio de Esperanto prezentas en tiu ĉi Deka Oficiala Aldono 420 radikojn kaj 832 vortojn aŭ plurvortajn terminojn, kiujn ĝi decidis aldoni al la Universala Vortaro, t. e. oficialigi. Post tiu aldono, la Akademia Vortaro tiel konsistos el la origina Universala Vortaro kaj dek Oficialaj Aldonoj.

La unua renkonto inter esperantistoj tre ofte komenciĝas per interŝanĝo de informoj pri la lokoj, kie ili kaj iliaj familianoj loĝas aŭ naskiĝis, pri ilia genta aŭ landana aparteno, kaj pri la lingvoj, kiujn ili lernis denaske aŭ nun scipovas paroli. Surbaze de tiu realo povas ŝajni surpriza la fakto, ke la Universala Vortaro enhavas relative malmulte da propraj nomoj pri geografio, kaj ke ĝia paletro de nomoj por gentoj kaj lingvoj estas ankoraŭ modesta kompare kun la vasta kanvaso, sur kiu evoluas la nuntempa lingvouzo. La jena Oficiala Aldono volas ŝanĝi tiun situacion kaj fiksi la formon de multaj tiaj vortoj surbaze de raciaj principoj kaj de uzo konstatebla ĉe bonaj aŭtoroj.

Sed la intereso de tiu ĉi dokumento kompreneble ne limiĝas al la faciligo de sinprezentaj konversacioj. Sur la geografia tereno ĝi starigas detalan mapon de la aktuala mondo kaj evidentigas gravajn rilatojn inter gentoj, landoj kaj lingvoj. Ĝi ebligos paroli pri la ĉefaj montoj, maroj, riveroj, insuloj kaj lagoj per nomoj ekde nun oficialigitaj. Ĝi ankaŭ atestas la rilaton inter lingvoj kaj lingvofamilioj, la historian evoluon de landoj nuntempaj kaj antikvaj, kaj skizas la administran dividon de multaj landoj en regionojn aŭ alinomajn landerojn. Kaj preter la aro da elementoj, kiujn oficialigas la Aldono, ĝi volas montri per ekzemploj la ĝeneralajn principojn aplikindajn ĉe ĝusta esperantigo de pliaj samspecaj vortoj.

Nomoj de gentoj aŭ landanoj (vidu la postan atentigon pri la rilato inter tiuj du konceptoj) kiel anglo, franco, germano, hispano kaj ruso jam estas Fundamentaj, kaj el tiuj eblas formi la landnomojn Anglujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo kaj Rusujo. Same Fundamentaj estas la kontinentonomo Eŭropo kaj la urbonomoj Berlino, Bulonjo, Londono, Nov-Jorko kaj Parizo, kiel detalite en la parto B de la 1a Listo de la Sepa Oficiala Aldono. La Oka Oficiala Aldono el la jaro 1974 plie oficialigis 32 landnomojn kaj 15 landanonomojn (tamen sen difinotekstoj) kaj krome la nomojn de kvar kontinentoj, unu maro kaj du oceanoj (kun difinotekstoj kaj tradukoj en ses naciajn lingvojn). La Naŭa Oficiala Aldono el la jaro 2007 poste oficialigis la nomojn de la du polusaj regionoj kaj du pliajn landnomojn.

La Akademio de Esperanto aperigis en la jaro 1989 dokumenton kun la nomo “Listo de Normaj Landnomoj” (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9), kiun ĝi anstataŭigis en la jaro 2009 per ĝisdatigita kaj reviziita “Listo de Rekomendataj Landnomoj” (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 11 – 2009 04 15). Tiu lasta dokumento enhavas nomojn por ĉiuj 192 tiam ekzistantaj membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La Deka Oficiala Aldono nun oficialigas ĉiujn el tiuj landnomoj, kiuj ankoraŭ ne estis oficialigitaj, kaj aldone la nomon de 193a membroŝtato (Sud-Sudano), kiu sendependiĝis en la jaro 2011. La Akademio faras tiun elpaŝon konstatinte, ke la antaŭaj Akademiaj Rekomendoj kontribuis al firmigo kaj unuecigo de la lingvouzo, kaj ke la tempo nun estas matura por plena oficialigo.

Per la Deka Oficiala Aldono la Akademio oficialigas ankaŭ la nomon de la plejparto de urboj, kie iam okazis Universala Kongreso. Ĝi faras tion konstatinte, ke tiuj urbonomoj firme enradikiĝis en la reala lingvouzo, kaj agnoskinte, ke la Esperanta geografio kelkfoje posedas trajtojn, kiuj distingas ĝin disde la kutima tutmonda geografio.

Estas menciinde, ke la Deka Oficiala Aldono sekvas la modelon de la Naŭa Oficiala Aldono, en kiu ĉiuj difinoj estas verkitaj nur en Esperanto, sen tradukoj en naciajn lingvojn. Ĝi nur escepte provizas difinojn por elementoj jam antaŭe oficialigitaj. La Akademio konsideras la eblon estonte aldoni difinojn ankaŭ al la geografiaj nomoj entenataj en la Fundamento kaj en antaŭaj Oficialaj Aldonoj, laŭ la kriterioj de la jena dokumento. Estas notinde ankaŭ, ke la Deka Oficiala Aldono je la unua fojo oficialigas kelkajn plurvortajn kombinaĵojn (kiel la Ruĝa Maro kaj la Roma Regno), kiuj havas valoron de propra nomo.

La Direktoro volas aparte danki al la membroj de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, kiuj per sindona laboro kaj konstruaj komentoj senlace kontribuis al plibonigo de la dokumento. La Deka Oficiala Aldono estis aprobita de la Akademio la 24-an de Septembro 2023. Voĉdonis 41 el 45 Akademianoj (pli ol du trionoj). La limo de aprobo estis do 21 jesaj voĉdonoj (duono el ĉiuj voĉdonintoj). La dokumento ricevis 32 jesajn, 4 neajn kaj 5 sindetenajn voĉojn. Sekve estas oficialigitaj ĉiuj 420 radikoj kaj 832 vortoj aŭ plurvortaj terminoj kun siaj respektivaj difinotekstoj.

La Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro,
Jesper Lykke Jacobsen

Legu la tutan tekston de la Deka OA ĉe https://esperanto-ondo.ru/Pdf/OA-10.pdf

Legu ankaŭ
Deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ
https://sezonoj.ru/2023/06/akademio-20/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/akademio-21

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi