Aperis Belarta Rikolto 2023

belarta rikolto 2023Ĉiujare la novjorka eldonejo Mondial kunlabore kun UEA aperigas la libroforman kajeron Belarta Rikolto, enhavantan ĉiujn premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio kaj raporton de la Prezidanto de la Belartaj Konkursoj.
La Belarta Rikolto 2023 do enhavas poeziaĵojn, prozaĵojn, mikronovelojn, teatraĵon, monologon/skeĉon, eseojn kaj kantotekstojn. La ĉi-jaraj aŭtoroj estas Nicolino Rossi, Evgenij Georgiev, Jouko Lindstedt, Jorge Rafael Nogueras, Tobiasz Kubisiowski, Carlo Minnaja, Ewa Barbara Grochowska, Christian Rivière, Laure Patas d’Illiers, Debra Hamel, Anastasia Bausk, Francisco Javier Moleón, Raffaele Del Re, Amir Naor, Brandon Sowers, Tomas Frejarö, Serge Sire kaj Antonio Valén. Aldone aperas la raporto de la Prezidanto de la Belartaj, Miguel Fernández.

La libro akireblas i.a. pere de la Libroservo de UEA kontraŭ nur 11,40 EUR. Mendu ĉe: https://katalogo.uea.org?inf=8029.

La eldona kunlaboro de UEA kun Mondial okazas ekde la jaro 2013. Ĉiuj aliaj numeroj ankaŭ akireblas ĉe la Libroservo. Klaku ĉi tie por vidi la plenan liston. UEA regratulas ĉiujn gajnintojn kaj invitas ĉiujn esperantistojn subteni la kulturon en Esperanto kaj aliri la plej nuntempan literaturan produktadon en nia lingvo per aĉeto kaj legado de la Belarta Rikolto 2023. Bonvenu aliĝi ankaŭ al la informletero Laste Aperis de la Libroservo de UEA pere de: https://uea.org/via/retlistoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1135.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi