Junulara kongreso apud plaĝo

ijk

La komuna kongreso de ILEI kaj TEJO (Foto: Giovanni De Lucia)

Al la 79a Internacia Junulara Kongreso (IJK) venis 225 homoj de 46 landoj per diversaj veturiloj. BEMI denove organizis biciklan karavanon, kaj ĉi-jare estis la unua sezono de Esperanto Senlime (baldaŭ spektebla en Jutubo), kie 17 junuloj per diversaj vojaĝmanieroj konkuris por atingi Barcelonon kaj gajni kiel eble plej multe da poentoj survoje, poste ili kune vojaĝis al IJK.

Ĉi-jare IJK okazis samtempe kun la kongreso de ILEI la 5-12an de aŭgusto en Lignano Sabbiadoro, nordorienta Italio, do estis varmege. Sed tio ne estis problemo, ĉar estis granda, bela, sabla plaĝo apud la kongresejo. Tie oni povis naĝi kaj plaĝumi kaj simple ĝui la sunon. Se nur plaĝumi iĝis tro enue, estis multaj programeroj pri ludoj, lingvoj, arto, dancoj, scienco kaj tiel plu. Okazis ankaŭ koncertoj kaj diskejo, kaj eĉ du muzikaloj. Por lernemuloj, kiel kutime, estis KdE-trejnado, ĉi-foje pri kiel aktivigi junulojn kaj plivivigi la junularan movadon. La partoprenantoj ne nur lernis multajn aferojn, kiuj utilos por iliaj junularaj organizoj, sed ankaŭ KdE subtenis ilian aliĝkotizon.

ijk

En la IJK-fotaro la plej ofte fotita programero estas la trinkomanĝa nokto (Foto: Konrad Orawski)

Sed la plej bona parto de la kongreso estis nek la ejo, nek la programeroj, sed la homoj. Ĉie oni trovis esperantistojn ludantajn, parolantajn, manĝantajn, umantajn kaj simple ĝuantajn la kongreson. Tio simple estis laŭdinda eĉ por mi, kiel volontulo de TEJO, kiu ĉiutage laboras kaj vivas Esperante.

Se vi nun bedaŭras vian malĉeeston aŭ havas postkongresan sindromon, ne zorgu; venontjare estos la 80a IJK en Litovio, kaj baldaŭ vi povos spekti la muzikalojn en la jutuba kanalo de TEJO.

Legolas

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi