Kalejdoskopo de lingvoj en Odincovo

Odincovo

La 24an de septembro en la apudmoskva urbo Odincovo (ĉ. 170 mil loĝantoj) pasis la unua “Kalejdoskopo de lingvoj”, organizita laŭ la modelo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, sed pli malgranda kaj modesta. Estis la unua provo konatigi la urbanojn kun la lingvaj festivaloj, startigi ĉi tie klerigan lingvan agadon kaj popularigi Esperanton.

Ĝi okazis dimanĉe en la moderna, komforta kaj amikema ejo de la Odincova biblioteko №1. En kvar programstrioj okazis 15 lingvoprezentaĵoj. En la programo estis prezentitaj la angla, la eŭska, la germana, la gesta (dufoje), la hebrea, la hispana, la abaza, la latina, la malagasa, la norvega, la pola, la serbokroata, la ĉuvaŝa lingvoj kaj Esperanto.

Naŭ prezentaĵoj estis faritaj de esperantistoj – spertaj festivalanoj; la aliaj – de novuloj, kaj ties rakontoj pli similis al nekonstruita parolado, bazita je iliaj propraj spertoj kaj emocioj pri la “prezentata” lingvo. La vican fojon ni konvinkiĝis, ke ne eblas teorie klarigi al nelingvistoj, kio estas kleriga prilingva prelego. Ĝuste tiu ĉi kategorio de la prezentintoj estis la plej kontenta kaj eĉ feliĉa pro la evento, kiu liveris al ili tiom da danka atento. Ankaŭ la publiko, fora de imagoj pri lingvistiko, ŝajnas esti tute kontenta.

Do, el la vidpunkto de la nespertuloj la festo brile sukcesis. Miavidpunkte ĝi pasis ĝuste tiel, kiel devus pasi la unuafoja lingva festivaleto, kiun partoprenas novicoj. Ĝian evoluon ni vidos en la sekva jaro. Indus fari la provon allogi aĝajn lernejanojn kun iliaj lingvaj prezentaĵoj, faritaj laŭ la klasika modelo. Tiujn homojn necesas zorge prepari anticipe. Eble tiam tiu ĉi nova festivalejo transformiĝos al vera lingva klerigejo kaj spaco por pretigi novulojn al la Moskvaj lingvaj festivaloj.

Ni multe dankas al la helpema kaj penema direktorino de la biblioteko Anna Boĉkovskaja, al ĉiuj novaj prelegantoj kaj al la diversaĝaj, interesitaj kaj sufiĉe multaj gastoj, kaj speciale al la spertuloj-esperantistoj, kiuj venis vere samideane subteni la novan eventon!

Irina Gonĉarova
direktoro de la Moskvaj lingvaj festivaloj
organizanto de la 1a “Kalejdoskopo de lingvoj”

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/ruslando-50

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi