Censo en Hungario: 4 mil 216 sciantoj de Esperanto

censoEn aŭtuno 2022 okazis censo en Hungario. Laŭ la ĵus aperintaj datumoj de la ŝtata instituto KSH (Centra Instituto pri Statistikaĵoj) dum la censo deklaris Esperantan lingvoscion 4 mil 216 personoj (1.609 viroj, 2.607 virinoj).
Urboj 3.414 personoj (Budapeŝto 1.009, ĉefurboj de departementoj 1.098, ceteraj urboj: 1.307)
Urbetoj kaj vilaĝoj 802 personoj

Nombro da personoj, deklarintaj pri Esperanta lingvoscio:
censo 1991 – 2.083
censo 2001 – 4.575
censo 2011 – 8.397
censo 2022 – 4.216
La kreskon post la jaro 2000 elvokis sendiskute la efiko de LPUL – leĝo pri universitataj lingvoekzamenoj. La censo en 2011 okazis en la aktiva, kreskanta periodo de LPUL. La censo en 2022 okazis du jarojn post la fino de la LPUL.

Rilataj ceteraj inform-materialoj:
Malgranda fina venko kaj velko en Hungario, 2000-2020 https://eszperanto.hu
Ŝanĝiĝo de kvanto de Esperanto-parolantoj laŭ la datumoj de censoj – http://eszperanto.hu/egyeb
Interesaj materialoj, verkoj, studoj – http://www.eszperanto.hu/egyeb.htm

Szilvási László

Fonto: Esperanto Landa Agado

Komento

Laŭ la censo, aranĝita en Ruslando nur 753 ruslandanoj el 147,2 milionoj da loĝantoj indikis sian scion de Esperanto. Do, almenaŭ unu ruslandano inter ĉ. 195 mil scias Esperanton, aŭ en Ruslando estas kvin esperantistoj por unu miliono da loĝantoj.

En Hungario en 2022 entute 4 mil 216 personoj el ĉ. 9,7 milionoj da loĝantoj informis pri sia scio de Esperanto, do 435 esperantoparolantoj por unu miliono da loĝantoj; aŭ proporcie 87-oble pli ol en Ruslando.

AlKo

Legu ankaŭ:
Korĵenkov A. Censo 2020: Esperanto en Ruslando malkreskas https://sezonoj.ru/2023/01/ruslando-41/
Korĵenkov A. Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992 https://sezonoj.ru/2011/12/censo/
Pietiläinen J. Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj? https://sezonoj.ru/2012/12/censo-2/
Korĵenkov A. Censo en Krimeo https://sezonoj.ru/2015/12/krimeo-8/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi