Censo 2020: Esperanto en Ruslando malkreskas

censoAntaŭ 11 jaroj en ĉi tiu novaĵretejo aperis resuma artikolo pri la Ruslanda censo en 2010, kaj, danke al la multaj referencoj al ĉi tiu teksto, nun ĝi okupas la unuan lokon laŭ la nombro de la “legoj”. Intertempe en Ruslando okazis plia censo, kiu estis planita por oktobro 2020, sed pro la koronvirusa pandemio ĝi estis prokrastita je unu jaro, kaj reale okazis ekde la 15a de oktobro ĝis la 14a de novembro 2021, sed la jaro 2020 en la titolo ne ŝanĝiĝis (same kiel Olimpikoj-2020 okazis en 2021 k. s.).

Laŭ la rezulto de la censo la nombro de la konstanta loĝantaro en Ruslando je la 1a de oktobro 2021 estis 147,2 milionoj da homoj: je ĉ. du milionoj pli multe ol en 2010 – 145,1 mln (sed nur 142,9 sen la loĝantoj de Krimeo kaj Sebastopolo nombritaj en 2014). En Ruslando nun loĝas 68,4 milionoj da viroj kaj 78,8 milionoj da virinoj. Dum la 11-jara intertempo, la nombro de la urboj kun pli ol unu miliono da loĝantoj kreskis de 12 ĝis 16.

La esperantistojn nature interesas la nacia kaj lingva rezultoj de la censo. Sed la statistiko pri tiuj estas proksimuma, ĉar sian nacian apartenon ne indikis 16,6 milionoj da homoj, kaj indikis ĝin 130,6 milionoj. En 2010 sian naciecon ne indikis 5,6 mln da homoj, kaj en 2002 nur 1,5 mln da homoj (1%) ne indikis ĝin.

Inter la indikintoj, la ses plej grandaj naciaj grupoj (kun pli ol unu miliono da indikintoj) en Ruslando estas rusoj 105,57 (80,85%); tataroj 4,71 (3,61%); ĉeĉenoj 1,67 (1,28%); baŝkiroj 1,57 (1,20%); ĉuvaŝoj 1,06 (0,82%); avaroj 1,01 (0,78%).

Ankaŭ pri la lingvoj ne eblas doni precizan statistikon, ĉar ĉ. 12 milionoj da respondintoj ne indikis siajn posedatajn lingvojn. Preskaŭ ĉiuj ruslandanoj (pli ol 99%) konas la rusan lingvon, kaj en la dua loko estas denove la angla. Jen la unua lingvodeko: rusa 134,32 mln.; angla 5,06; tatara 3,26; ĉeĉena 1,49; baŝkira 1,08; germana 1,06; ĉuvaŝa 0,70; avara 0,65; ukraina 0,62; armena 0,50.

Esperanton indikis nur 753 personoj. Laŭ la antaŭa censo en 2010 en Ruslando estis 992 esperantoparolantoj (1012 inkluzive de 20 krimeanoj, enketitaj en 2014). Esperanto estas en la 124a loko. Ido preskaŭ malaperis, ĝin menciis nur unu persono, sed estis naŭ idoparolantoj en 2010; krome estis menciitaj Interlingvao (3 personoj) kaj Slovio (1). Kvar personoj indikis la lingvon Edo, sed ne estas klare, ĉu temas pri la planlingvo de Anton Antonov, aŭ pri la samtitola Niĝeria lingvo.

Laŭregione, plej multaj Ruslandaj esperantoparolantoj loĝas en Moskvo 88, Sankt-Peterburgo 68, Moskva regiono 57, Ĉuvaŝio 37, Sverdlovska regiono 31, Novosibirska regiono 30.

Probable ne ĉiuj konantoj de Esperanto estis censitaj, kaj inter la sciantoj ne ĉiuj indikis Esperanton, la nombro 753 ŝajnas sufiĉe realisma. Do, almenaŭ unu ruslandano inter ĉ. 195 mil scias Esperanton, aŭ en Ruslando estas kvin esperantistoj por unu miliono da loĝantoj.

Ĉu kvin esperantistoj por unu miliono da loĝantoj estas multe aŭ ne kompare kun aliaj landoj? Ni vidu kelkajn alilandajn censojn:

En 2011 la censo en Estonio evidentigis 209 esperantoparolantoj, t. e. ĉ. 160 por miliono da loĝantoj; do en Estonio oni povas renkonti esperantiston 32-oble pli ofte ol en Ruslando.

En Hungario en 2011 entute 8 mil 397 personoj el ĉ. 10 milionoj da loĝantoj informis pri sia scio de Esperanto, do 850 esperantoparolantoj por unu miliono da loĝantoj; aŭ proporcie 170-oble pli ofte ol en Ruslando.

La censo en Litovio (2011) konstatis 604 personojn, kiuj scias Esperanton, do averaĝe 198 esperantoparolantoj por unu miliono da litovianoj, proporcie 40-oble pli ol en Ruslando.

En 2013 la Novzelanda censo nombris 108 esperantoparolantojn, aŭ ĉ. 21 esperantoparolantoj por unu miliono da novzelandanoj.

La nombroj estas prenitaj el https://eo.wikipedia.org.

Estas evidente, ke la esperantistoj en Ruslando estas malmultaj, kaj ili plu malmultiĝas (probable, ankaŭ maljuniĝas). Bedaŭrinde, nur en malmultaj landoj oni enketas pri la lingvoscioj, sed estas klare ke en Ruslando, lando en kiu Esperanto aperis, estas proporcie pluroble malpli multaj esperantoparolantoj ol en landoj (orient)eŭropaj.

Fine: se la mondo lingvokone estus kiel Ruslando, Esperanton scius 40 mil teranoj; sed se la mondo estus kiel Hungario, Esperanton scius 6 milionoj 800 mil teranoj.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:
Korĵenkov A. Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992 https://sezonoj.ru/2011/12/censo/
Pietiläinen J. Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj? https://sezonoj.ru/2012/12/censo-2/
Korĵenkov A. Censo en Krimeo https://sezonoj.ru/2015/12/krimeo-8/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/ruslando-41

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi