En oktobro 2014 okazis censo en Krimea federacia distrikto de Ruslando (plu nomata Krimeo), kreita la 21an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio.
Laŭ la censo en ĉi tiu teritorio konstante loĝas 2 milionoj 284 mil 769 personoj. Sen mencii la demandon pri la ŝtata aparteno de ĉi tiu teritorio, ni vidu la rezulton de la censo en la nacia kaj lingva aspektoj kompare kun la censo en Ruslando (2010).
KRIMEAJ NACIOJ
Sian nacian apartenon en la censo ne indikis 87 mil 205 personoj, t. e. ĉ. 3,8% (en Ruslando ĉ. 4% en 2010 ne indikis sian naciecon). Inter la respondintoj la dek plej multnombraj naciaj grupoj en Krimeo kaj Ruslando estas jenaj:
Krimeo (miloj) | Ruslando (milionoj) | ||
Rusoj | 1492,0 (67,90%) | Rusoj | 111,02 (80,9%) |
Ukrainoj | 344,5 (15,68%) | Tataroj | 5,31 (3,87%) |
Krim. tataroj | 232,3 (10,57%) | Ukrainoj | 1,93 (1,41%) |
Tataroj | 45,0 (2,05%) | Baŝkiroj | 1,58 (1,15%) |
Belarusoj | 21,7 (0,99%) | Ĉuvaŝoj | 1,44 (1,05%) |
Armenoj | 11,0 (0,50%) | Ĉeĉenoj | 1,43 (1,04%) |
Azerbajĝananoj | 4,4 (0,20%) | Armenoj | 1,18 (0,86%) |
Uzbekoj | 3,4 (0,16%) | Avaroj | 0,91 (0,66%) |
Moldovoj | 3,1 (0,14%) | Mordovoj | 0,74 (0,54%) |
Judoj | 3,1 (0,14%) | Kazaĥoj | 0,65 (0,47%) |
LA LINGVOJ DE KRIMEO
La plej interesaj por la esperantistoj estas la respondoj pri la posedataj lingvoj (ne respondis al tiu demando 64 mil 892 personoj, aŭ 2,8%).
La plej sciataj lingvoj en Krimeo estas jenaj:
Krimeo (miloj) | Ruslando (milionoj) | ||
Rusa | 2215,6 (99,81%) | Rusa | 137,5 (99,4%) |
Ukraina | 482,8 (21,75%) | Angla | 7,57 (5,48%) |
Angla | 158.6 (7,14%) | Tatara | 4,28 (3,09%) |
Krimetatara | 91,6 (4,12%) | Germana | 2,07 (1,50%) |
Tatara | 52,4 (2,36%) | Ĉeĉena | 1,35 (0,98%) |
Uzbeka | 31,0 (1,40%) | Baŝkira | 1,15 (0,83%) |
Germana | 25,9 (1,17%) | Ukraina | 1,13 (0,82%) |
Turka | 8,8 (0,40%) | Ĉuvaŝa | 1,04 (0,75%) |
Franca | 7,9 (0,36%) | Avara | 0,72 (0,52%) |
Belarusa | 5,9 (0,27%) | Armena | 0,66 (0,48%) |
La altan lokon de la uzbeka lingvo kaŭzis tio, ke post la deportado (pretekste de kunlaboro kun la naziaj okupintoj) de la krimeaj tataroj el Krimeo al Uzbekistano ili dum duona jarcento loĝis en Uzbekistano (nur ĉ. 10 mil krimeaj tataroj libervole restas tie ĝis nun).
Kromaj tabeloj pri laŭnacia lingvoposedo montras, ke en ĉiuj naciaj grupoj pli ol 99% posedas la rusan lingvon, sed, malgraŭ pli ol du jardekoj da restado de Krimeo en Ukrainio, la ukraina lingvo ne ricevis similan popularecon; ĝin posedas nur 21,75% da krimeanoj. La posedon de la ukraina deklaris 18,5% da rusoj, 44,6% da ukrainoj (malpli ol duono), 13,6% da krimeaj tataroj, 9.2% da tataroj k. s.
Scion de Esperanto indikis 20 personoj: 17 en Respubliko Krimeo kaj 3 en Sebastopolo. Esperanto estas en la 84a loko en la lingvolisto. Ĉi tiu rezulto estas iomete pli alta ol tiu en la Ruslanda censo, en kiu Esperanton indikis 992 personoj (120a loko). Dum averaĝe unu ruslandano inter ĉ. 150 mil scias Esperanton, unu krimeano el 110 mil scias nian karan lingvon.
Kvankam probable ne ĉiuj konantoj de Esperanto estis censitaj, kaj inter la sciantoj eble ne ĉiuj indikis Esperanton, la nombroj 992 por Ruslando kaj 20 por Krimeo ŝajnas sufiĉe realismaj.
Detalaj tabeloj pri la Krimea censo estas konsulteblaj rete:
Aleksander Korĵenkov
Legu ankaŭ:
Aleksander Korĵenkov: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
Jukka Pietiläinen: Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?
Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/krimeo-8
Iom interese ke lau Ukraina censo en 2001 la ukrainan parolis (gepatre au kiel dua lingvo) 38,6% el krimeanoj (inter ukrainoj ech 75,6%) kaj la rusan 95,2%. Inter rusoj la ukrainan posedis 28,4% kaj inter krimetataroj 19,3%. La posedo de la ukraina malkreskis che rusoj kaj ukrainoj, sed kreskis che krime-tataroj. La politikaj shanghoj influas al lingvaj respondoj en censo.
La rezultoj troveblas che: http://2001.ukrcensus.gov.ua/publications/#p5 (nur en la ukraina, necesas kombini rezultoj el tabeloj 9 (gepatra) kaj 10 (dua linvo) ).
Mi ĝojas, ke en tiuj censoj oni demandis pri lingvoj. En la tre detala brita censo de 2011 oni ignoris lingvojn, escepte en Kimrio, kie oni demandis pri la kimra lingvo. Tiu escepto sugestas, ke la ignoro estis intenca.
Nu, la problemo jam estas klare vidata. Nun ni devas trovi la solvon. Tiu regiono estas fruktodona kamparo por nia lingvo. Kion ni esperas? Ĉu angloparolantoj iri tien kun siaj kutimoj kaj montri, ke angla lingvo estas vera monda lingvo? Ne! Ni devas labori kaj montri al ili, ke Eo estas granda solvo por iliaj problemoj.