Relative malgranda, sed bona kaj bonetosa UK en Torino

Torino

108a Universala Kongreso de Esperanto

Torino, de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023

La 108a Universala Kongreso estis la unua vera postpandemia kongreso. Pasintjare la kongreso okazis sed iuj vojaĝ- kaj aliaj limigoj ankoraŭ ekzistis. Nu, ankaŭ ĉi-jare iuj laŭdire ricevis kovidon dum la kongreso, sed tre malmultaj. La kongreso estis averaĝe pli granda ol la meza (reala) kongreso post la centa UK, sed, ho ve, tamen nur 1319 aliĝintoj. Tamen multaj programeroj estis spekteblaj rete, kaj eventuale multaj, kiuj ne povis vojaĝi, povis spekti parton el la programo. Ankaŭ la milito okazanta en Eŭropo kaj tiurilataj vojaĝproblemoj eventuale malhelpis al iuj partopreni: el Ruslando venis nur Mikaelo Bronŝtejn, kiu multe kontribuis al la programo. Tamen ĉi-foje multaj afrikanoj ricevis vizon kaj aperis en la kongreso kaj ankaŭ varbis por la 109a UK en Tanzanio. La afrika budo ĉe la akceptejo kaj enirejo ofertis diversaĵojn pri la venontjara UK.

Tamen la kongreso estis tre bona. La kongresejo estis konstruaĵo de politeknika universitato kaj la salonoj estis praktike ĉirkaŭ la korto, kie eblis resti dum la varmega somera mediteranea vetero. Koncertoj okazis en supra etaĝo kaj pli grandaj solenaĵoj en eksa fervoja konstruaĵo, kiu estis transformita en kulturcentron. La distanco estis iom longa, sed rapide esperantistoj lernis la plej rektan vojon tra la konstruaĵo kaj super unu strato.

Ankaŭ alimaniere la aranĝoj estis bonaj: antaŭmendebla vojaĝbileto estis utila por atingi pli forajn ejojn kaj hotelojn kaj la publika transporto funkciis bone, tramhaltejo estis apud la kongresejo.

Ankaŭ la studenta manĝejo, kiu ofertis manĝaĵojn al kongresanoj kontraŭ manĝokuponoj, troviĝis apud la loko por solenaĵoj. Manĝokuponojn tamen eblis aĉeti nur en la akceptejo, for de la manĝejo mem. Krome la haveblo de tri diversaj manĝokuponoj kun nur unu-du-eŭra prezdiferenco kaŭzis pripensadon, kaj ĉe la aĉeto kaj en la manĝejo mem. Aĉetinte la plej kostajn (naŭeŭrajn) kuponojn, mi tamen ne povis kompreni, kion la aliaj ricevis malpli, aŭ eble temis pri malsama manĝo. Pli proksime ol la “oficiala” manĝejo troviĝis kafejo, kie eblis ricevi manĝetojn kaj drinkaĵojn, kaj sufiĉe facile la esperantistoj trovis ankaŭ tiun lokon. Nu, la ĉefa kuriozaĵo de tiu loko estis ke necesis unue pagi ĉe alia giĉeto kaj poste ricevi la drinkaĵon aliflanke de la kafeja salono.

La bankedo kaj balo okazis sur Reĝaj Ĝardenoj, ĉe la iama reĝa palaco, vere ni manĝis subĉiele, kaj la vetero estis sufiĉe agrabla, ne tro varma. Feliĉe ne okazis pluvo dum la bankedo. Kaj, jes, kelkfoje pluvis dum la kongresa semajno en Torino. Dum la balo eblis ankaŭ viziti parton de la kolektoj de la reĝa muzeo, i.a. kun antikvaj statuoj, estis iom aparta etoso viziti la muzeon malfruvespere. Sed la urba akcepto estis unu el la plej malabundaj dum mia UK-kariero, malmultaj ricevis inviton, kaj la ofertitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis vere malmultaj.

La nacia vespero prezentis ne nur muzikon, dancojn kaj aliaj pli-malpli kutimajn aferojn, sed ankaŭ la magian arton, kiu iom famas en Torino. La scienca programo estis iom nekutime abunda. Kadre de la scienca programo prof. Vĕra Barandovská-Frank faris sian prelegon malgraŭ tio, ke ŝi rompis la manon, kaj tuj post la prelego estis portita al hospitalo, kie ŝi ricevis gipson.

Popularis ankaŭ la KER-ekzamenoj pri lingvoscio de Esperanto, kaj inter partoprenantoj estis multaj neeŭropanoj. Mi mem partoprenis la skriban parton en la nivelo C1, kvankam eĉ la plej supra C2-nivelo ne estus tro malfacila por mi.

UEA havis siajn kutimajn kunsidojn, kaj ne mankis kritiko ankaŭ ĉi-foje. Kvankam la funkciado de la pagosistemo per uea-kontoj estas nuntempe (ankaŭ laŭ mia sperto) pli bona ol antaŭe, la unua demando en la programero “UEA respondas” temis pri nesukcesinta pago, kaj iom kolorigis la programon per pli kritika atmosfero. Tamen kutime kaj jam tradicie ĝuste tiu programero estas tre kritika, ankaŭ sendepende de tio kio okazas en realo. Krome, mankis demando pri la libroservo, eble mi mem estus devinta fari tiun.

La kultura programo estis iom nekutime bona, vere eĉ luksa, koncertis Kajto, Kim Henriksen, Ĵomart kaj Nataŝa, Mikaelo Bronŝtejn kaj Georgo Handzlik, jOmO, ĉiuj jam tre tradiciaj, sed ankaŭ bone akceptitaj por la kongresa publiko, kiu ja emas al ia tradicieco. Aperis ankaŭ pli novaj artistoj, interalie, Kjara kaj Abel Massiala, kiujn mi tamen ne havis eblecon mem spekti. La libroservo estis centre lokita apud la akceptejo, kaj ĝin prizorgis ankoraŭ la kutima Ionel Oneț, dum la eventuala transiro de la Libroservo al eventuala alia prizorganto ankoraŭ ne okazis.

Kjara

Koncerto de Kjara (Chiara Raggi) en Torino.

Internacia arta vespero, kiun mi ofte ne ĉeestis pro la foje malalta kvalito de prezentaĵoj fare de kongresanoj mem, estis ĉi-foje bona, kaj ankaŭ tre tutmonda, klara malplimulto el prezentaĵoj estis faritaj de eŭropanoj. Mi vere ĝojis ke mi decidis partopreni. Daŭrigante pri internacieco kaj tutmondeco, kion pensi pri tio, ke en Belartaj konkursoj 75 el 180 konkursaĵoj estis verkitaj de neeŭropanoj? La esperanta kulturo klare transiras el Eŭropo al pli internacia geografio.

Ĉi-foje ne okazis problemoj kun la kongresa poŝtelefona aplikaĵo, per kiu eblis legi la kongresan programon per sia telefono, aŭ almenaŭ mi ne rimarkis tian problemon. Utilis havi programon kun aldonoj kaj nuligoj en sia telefono.
La kongresa kuriero, La Taŭra Voĉo, estis relative magra, multaj numeroj estis nur dupaĝaj kaj en iuj numeroj aperis plejparte nur fotoj el la kongresa programo. “Mankis kontribuaĵoj”, – estis la respondo, sed la redaktanto povus eventuale ankaŭ mem kontribui. Tamen eble la ĉi-jara kuriero venkas premion pri la plej bildigita kongresa kuriero, entute aperis 51 fotoj en sep numeroj. Eventuale la UKoj spertas ian generacian krizon, dum la pli juna generacio ne same facile sendas siajn raportojn al la kuriero. Pri la generacia ŝanĝo atentigis ankaŭ tio, ke la rolon de aŭkciisto prenis Michael Boris Mandirola post Humhprey Tonkin. Ne ĉeestinte la aŭkcion mem, mi ne povas diri pri la sukceso, kiu tamen laŭdire estis bona.

Eblas nur konkludi, ke la kongreso en Torino, malgraŭ la relative malgranda partoprenantaro estis iom lukse kultura kaj bonetosa.

Jukka Pietiläinen

Fotoj de John Huang

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/torino-33

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi