Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023

belartaj konkursoj

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 74a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 108a Universala Kongreso de Esperanto la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de la eks-estrarano Sara Spanò. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández. Okaze de la 74a eldono de la BK estis ricevitaj entute 180 verkaĵoj. La agnoskoj estis:

BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 51 verkoj de 29 aŭtoroj el 18 landoj [7 el Afriko, 4 el Azio, 9 el Ameriko, 29 el Eŭropo, 2 el Oceanio]
La unua premio estas aljuĝita al “Danco makabra” de Nicolino Rossi el Italio.
La dua premio estas aljuĝita al “Murditaj floroj” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “La kastelo Raseborgo en aŭgusto 1993” de Jouko Lindstedt el Finnlando.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kovrilo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Difini la morton” de Jouko Lindstedt el Finnlando.

BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Julian Modest, Antonio Valén.
Partoprenis 42 verkoj de 26 aŭtoroj el 16 landoj [5 el Afriko, 5 el Azio, 9 el Ameriko, 23 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Elemér ripozu pace” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al “Mia amiko Timoteo” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.
La tria premio estas ne aljuĝita.
Honora mencio estas aljuĝita al “Matĉjo iĝis Sinjoro Dobroz” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
Honora mencio estas aljuĝita al “Nupto” de Carlo Minnaja el Italio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Artinspiroj” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.

BRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández.
Partoprenis 59 verkoj de 28 aŭtoroj el 18 landoj [16 el Azio, 12 el Ameriko, 32 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nuklea erao” de Christian Rivière el Francio.
La dua premio estas aljuĝita al “La dormanta belulino” de Laure Patas d’Illiers el Francio.
La tria premio estas aljuĝita al “Fredo Malaperis!” de Debra Hamel el Usono.
Honora mencio estas aljuĝita al “Mia korpo” de Anastasia Bausk el Rusio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Mi kaj li” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.

BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Partroprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando [1 el Eŭropo].
La unua premio estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Manĝejo de la Kvarfolio” de Raffaele Del Re el Italio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Patroprenis 3 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [1 el Azio, 2 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “Kromnomo” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “10-20-40-80” de Amir Naor el Israelo.

INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Edmund Grimley Evans, Martin Markarian.
Partoprenis 2 infanlibroj de 2 eldonejoj el 2 landoj [ambaŭ el Eŭropo].
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo “Verda Stelo Esperanto Asocio Nyíregyháza”, pro la verko “La malbela knabineto” de Veronika Marék, tradukita de János Sárközi.

BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 11 verkoj de 9 aŭtoroj el 8 landoj [7 el Eŭropo, 4 el Ameriko].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Kunfluo de homaj valoroj en la verkaro de migranto Trevor Steele” de Carlo Minnaja el Italio.
La tria premio estas ne aljuĝita.
Honora mencio estas aljuĝita al “ChatGPT: Ĝi vomas ĉion, krom genio” de Brandon Sowers el Usono.

BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca.
Partoprenis 11 verkoj de 7 aŭtoroj el 7 landoj [1 el Afriko, 1 el Azio, 9 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la verkoj: “Nia kato” de Tomas Frejarö el Svedio, kaj al “Bilbok-logoj” de Serge Sire el Francio.
La dua premio estas aljuĝita al “Nun komenciĝas nova viv’” de Tomas Frejarö el Svedio.
La tria premio estas aljuĝita al “Jetio” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Ni kantos en teamo“ de Antonio Valén el Hispanio.

Filmo kun la kompleta rezulto spekteblas ĉe: https://youtu.be/ClUamy7RoJw

UEA gratulas al ĉiuj agnoskitoj kaj kuraĝigas ĉiujn partopreni en la 75a eldono de la BK kaj en la aliaj artkonkursoj ligitaj al Esperanto. Ĉiuj ankaŭ estas kuraĝigataj legi la aŭtorojn, ekzemple en la Belartaj Rikoltoj aŭ en aliaj eldonaĵoj: https://katalogo.uea.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1117.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi