Antaŭ 25 jaroj forpasis Nikolai Lozgaĉev

Lozgaĉev

Antaŭ 25 jaroj, la 4an de aŭgusto 1998, forpasis Nikolaj Viktoroviĉ Lozgaĉjov (Лозгачёв, 1957-1981-1998), rusa inĝeniero kaj grafikisto, konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev. Nikolai estis la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano (1984-90) kaj ĉefredaktoro (1990) de la legenda almanako Sezonoj, kunkompilinto de Rusa Antologio (2003), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj poemoj kaj kantoj, kiuj aperis en La Tago del Eterno (1987), La birdo Gamajun de V. Vysockij (1989), Kvarteto (1996) kaj Sur tranĉrando de ponard’, komponinto, aŭtoro kaj plenumanto de originalaj kaj tradukitaj kantoj en Esperanto.

Legu liajn “Aŭtobiografiajn skizojn” kun “Postvortoj” de A. Korĵenkov
https://sezonoj.ru/2022/05/lozgachev/

Legu kelkajn poemojn de Nikolai Loczaĉev:
https://sezonoj.ru/2022/05/lozgachev-2/

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/lozgachev-3

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi