Nova aŭdgvidilo por la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko

Esperantomuzeo

La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, fondita en 1927, estas unu el la plej tradiciriĉaj lingvomuzeoj en la mondo. La muzeo ne nur prezentas la lingvon Esperanto kaj temojn el la historio de la Esperanto-movado, ĝi ankaŭ pritraktas ĝenerale la rilaton de homoj al lingvoj kaj al la lingva problemo. La ekspozicio montras, ke Esperanto ekestis en specifaj kaj konkretaj, historiaj kaj kulturaj kuntekstoj. Tiel la muzeo ankaŭ ilustras, ke Esperanto estas parto de kulturhistorio kaj manifestado de speciala lingva kreiveco.

Objektoj en vitrinoj kaj filmo montras la historian dimension de la fenomeno planlingvo. Kvar interaktivaj komputiloj ebligas aktivan informadon, per kiu la vizitantoj mem povas elekti la amplekson de la informoj. Interalie la vizitantoj ankaŭ povas trarigardi mondmapon kun aktualaj Esperanto-kongresoj kaj Esperanto-renkontiĝoj.

Centraj servoj de la Esperantomuzeo estas regule okazantaj aranĝoj, ekzemple la “Longa Nokto de la Muzeoj”, la “Malferma Tago de la Muzeoj”, la “Tago de la Monumentoj”, kaj precipe specialaj programoj por infanoj kaj junuloj, la tiel nomataj “Wissenswelten” (scio-mondoj), dum kiuj la gelernantoj ankaŭ partoprenas Esperanto-fulmkursojn. Post la jaro 2020 la nombro de vizitantoj denove kreskis kaj en 2022 vizitis 14 211 personoj la permanentan ekspozicion.

EsperantomuzeoEkde la 15a decembro 2022 la Esperantomuzeo ofertas novan servon por siaj vizitantoj, modernan aŭdgvidilon, kiu unue aperis en la germana kaj la angla. Ekde majo 2023 ankaŭ ekzistas Esperanto-versio, kiu estis financita per la Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la Centre for Research and Documentation on World Language Problems (CED).

Per rapidresponda kodo (QR code) la aŭdgivdilo kun ĉiuj tri lingvoversioj estas elŝutebla sur la saĝtelefonon. Pro tio ĝi ne nur estas aŭskultebla dum la vizito en la Esperantomuzeo, sed ankaŭ poste vizitantoj povas aŭskulti aŭ legi la tekstojn kaj uzi la ligilojn al la diversaj diĝitaj objektoj. La aŭdgvidilo donas aldonajn informojn al la vitrintekstoj en la Esperantomuzeo kaj enhavas jenajn ĉapitrojn:

  • La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko
  • La tempo antaŭ Esperanto
  • Lingva diverseco
  • Volapuko
  • Doktoro Esperanto
  • Letero pri la deveno de Esperanto
  • Natura evoluo
  • Lingvo internacia
  • Universalaj Kongresoj de Esperanto
  • Lingua Franca en Siberio
  • Esperanto – lingvo de paco
  • Alfred Hermann Fried pri Esperanto
  • Naziismo
  • Iluzio kaj vizio
  • Esperanto en muziko kaj filmo
  • Literaturo en Esperanto

La versio en Esperanto aparte gravas. Ĝi ne nur donas informojn pri la ekspozicio al Esperanto-parolantoj, sed ĝi ankaŭ ebligas al personoj, kiuj ankoraŭ ne aŭ apenaŭ konas Esperanton, aŭdi tekstojn en tiu lingvo. Sub la temo “Esperanto en muziko kaj filmo” eĉ eblas aŭskulti tri kantojn en Esperanto. La aŭdgvidilo ankaŭ atentigas pri la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, la mondskale plej ampleksa fakbiblioteko kaj arkiva kolekto pri Esperanto kaj planlingvoj.

Bernhard Tuider

Bernhard Tuider estas bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj preleganto en Leopold-Franzens-Universitato, Innsbruck, Aŭstrio.

Fonto: https://esfconnected.org/2023/06/30/nova-auxdgvidilo/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi