Etsuo Miyoshi: Ĉu mi agas donkiĥote?

EtsuoPost du semajnoj, la 21an de julio (vendrede) Etsuo Miyoshi prezentos sian anonckampanjon en la serio de prelegoj de la Londona kaj Antverpena kluboj. Ligilo por la anonco ĉe Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/92c433

Ĉu mi agas donkiĥote? Pri la anonckampanjo
Po sep tutpaĝaj anoncoj pri Esperanto aperis kaj aperos ĉi-jare en sep gazetoj de Francio, Germanio kaj Pollando. Kion indas aldone fari por atingi signifan progreson, ekzemple, pri ĵurnalistoj kaj politikistoj? Kiel prezenti Esperanton? Kiel eviti, ke homoj asertas, ke Esperanto ne havas kulturon, ne ekzistas kulturaĵoj, oni ne povas esprimi sentojn?

Petu la zoom-ligilon ĉe: https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe: esperanto-antwerpen@esperanto.be

Ni kore invitas ĉeesti la prelegon kaj ankaŭ partopreni la diskuton. Volonte diskonigu tiun ĉi inviton.

Amike kaj kore
Etsuo Miyoshi
Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/etsuo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi