La Granda Esperanta-Litova vortaro aperis

vortaro

Fine de majo aperis La Granda Esperanta-Litova vortaro. La aŭtoro de ĉi tiu ampleksega vortaro estas Petras Čeliauskas – konata litova pedagogo, landesploristo, muzeisto, redaktoro, tradukisto, vortaristo. La vortaron eldonis Monda centro de litovoj kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio. Tiom ampleksa Esperanta-litova vortaro en Litovio estas eldonita unuafoje. Ĝi estas 816-paĝa, ĝi enhavas 52000 vortojn inkluzive de asimilitaj propraj nomoj. Estas multaj specimenoj de uzado montrantaj komunaĵojn kaj diferencojn de ambaŭ lingvoj.

Ĉi tiu vortaro estas rezulto de pli ol 30-jara diligenta laboro. Lastafoje multe pli modesta Esperanta-litova vortaro (samvolume kun la litova-Esperanta vortaro) de Konstantinas Puodėnas aperis en 1988 kaj jam delonge fariĝis raraĵo. Pro tio tiaspeca vortaro en Litovio estas ege bezonata.

La vortaro estas kompilita surbaze de la akademia vortaro de la nuntempa litova lingvo, litovlingva vortaro de internaciaj vortoj kaj Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ankaŭ estis uzitaj multaj aliaj litovaj kaj Esperantaj vortaroj.

vortaroEn la vortaro estas prezentita leksiko de la nuntempa moderna Esperanto kaj la plej ofte uzata scienca terminologio. Krom la enkonduko, klarigoj pri strukturo de la vortaro en ĝi estas ankaŭ listo de la leksikografiaj fontoj, kaj listo de la uzitaj mallongigoj. Fine de la libro estas eroj el la Fundamento de Esperanto – la famaj 16 ĉefaj reguloj de Esperanto-gramatiko kun komentoj kaj tabelo pri la evoluo de Esperanto (en 1887 estis 917 radikaj vortoj, en 1905 – 2930 radikaj vortoj, en 1934 – 7866 radikaj vortoj kaj en 1970 – jam 15250 radikaj vortoj), diversaj gramatikaj tabeloj. Krome estas publikigita tabelo de la ĉiujaraj Baltiaj Esperanto-Tagoj, laŭvice organizataj en Latvio, Litovio kaj Estonio ekde 1959 ĝis nun.

Sur la kvara kovrilpaĝo estas presita La Espero de Ludoviko Zamenhof, fariĝinta la himno de esperantistoj. Al la litova lingvo ĝin tradukis Petras Čeliauskas.

La eldonkvanto estas 1000 ekzempleroj. Ĝin presis “Balto print”. La eldonadon de la vortaro financis kelkaj litovaj firmaoj kaj apartaj personoj inkluzive de esperantistoj.

Gin redaktis Antanas Grincevičius. La aŭtoro de la kovrilo estas Virginija Jokubkaitė.

La konciza historio de Esperantaj-litovaj kaj litovaj-Esperantaj vortaroj estas jena.

La unua litova-Esperanta vortareto aperis en 1921, sed ĝi estis nur 80-paĝa. Balys Giedra kaj Petras Lapienė en 1940 preparis plenan litovan-Esperantan vortaron (ĉirkaŭ 35000 vortoj), ĝi estis transdonita al presejo, sed la soveta okupacio neniigis ĉi tiun grandiozan laboron. Nur post 20 jaroj en 1960 ekz. estis eldonita malpli vasta litova-esperanta vortareto de Stasys Sabalis (5000 vortoj, 15000 ekzempleroj). Poste pri vortaroj okupiĝis ĉefe Konstantinas Puodėnas. En 1988 aperis 40 mil ekzempleroj de lia duflanka Esperanta-litova kaj litova-Esperanta vortaro, redaktita de Adomas Vaitilavičius. Ĝia dua parto ampleksas 195 paĝojn (ĉirkaŭ 15000 vortoj).
Antaŭ kvin jaroj okaze de la centjariĝo de Litova Esperanto-Asocio aperis la Granda Litova-Esperanta vortaro de Petras Čeliauskas (816 paĝoj, 45000 vortoj).

La novan vortaron eblas aĉeti en Monda centro de litovoj (Kaŭno, strato Daukanto 11) kaj en Litova Esperanto-Asocio. Ĝi kostas 25 eŭrojn.

La vortaro estis premiere prezentita por la esperantista publiko la 20an de majo kadre de la 16a seminario-kampadejo de esperantistaj ĵurnalistoj apud Kaŭno. La prezentadon partoprenis la 94-jara Esperanto-veterano Petras Čeliauskas.

Ampleksaj artikoloj pri la vortaro jam aperis en 12 litovlingvaj novaĵretejoj kaj gazetoj. Aperos ankoraŭ kelkaj.

Povilas Jegorovas
prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Foto: Petras Čeliauskas subskribas la vortarojn (Gražvydas Jurgelevičius)

Legu ankaŭ:
Jegorovas P. Ĵurnalista seminario en Litovio: tradicia tempo, nova loko
Gorecka H., Korĵenkov A. Petras Čeliauskas – 90-jara!
Jegorovas P. Granda vortaro aperis en Litovio

Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi