Ĵurnalista seminario en Litovio: tradicia tempo, nova loko

seminario

Ĉi-jare la organizadon de la ĉiujara tradicia seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj transprenis Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiu okazigis ĝin en nova loko kaj en la tradicia tempo. Do, la 16a seminario okazis denove printempe la 20-21an de majo 2023 en agroturismejo en la vilaĝo Antalkiai, 26 kilometrojn for de Kaŭno. Ĝin partoprenis 45 esperantistoj el dek urboj de Litovio kaj el Islando.

La organizantoj strebis aranĝi ĝin programe kaj organize tiel, kiel ĝi okazis dum multaj jaroj. La kondiĉoj por laboro kaj ripozo estis luksaj. Krome, al bona etoso kontribuis bonega printempa vetero.

Dum la solena inaŭguro parolis la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, emfazinta gravecon daŭrigi la jam ekzistantan tradicion, kaj la multjara organizanto de pli fruaj seminarioj Vytautas Šilas.

Fakulo pri komunikado kaj publikaj rilatoj Linas Kontrimas konatigis la partoprenantojn kun problemoj de veraj kaj malveraj novaĵoj en la nuna publika komunikado kaj kiel distingi tion.

seminario

La ĉefa programero estis prezentado de la ĵus aperinta granda Esperanta-litova vortaro de Petras Čeliauskas (816 paĝoj, 52000 vortoj). Al ĝi venis ankaŭ ĝia aŭtoro, la 94-jara veterano de la litovia Esperanto-movado Petras Čeliauskas. Pri la problemoj por aperigi ĝin parolis Povilas Jegorovas. La direktoro de la Monda centro de litovoj Valdas Kubilius rakontis pri defio eldoni la vortaron en mallonga tempo por sukcesi por la ĵurnalista seminario. La aŭtoro rakontis pri sia laboro kaj pri daŭre verkataj aliaj libroj. Esperantistoj, kiuj finance kontribuis eldonon de la verko, ricevis senpage po du ekzemplerojn de la vortaro. Aliaj povis aĉeti ĝin kun grava rabato. Eblis ricevi subskribon de la aŭtoro.

Sekvis renkontiĝo kun la fama litova pentristo, karikaturisto, humuristo Vladimiras Beresniovas, konata kiel Vlaberis, kun kiu LEA kunlaboras dum multaj jaroj, kiu ilustris multajn librojn, kiujn eldonis LEA, projektis kovrilojn de tiuj libroj. Estis organizita ekspozicio de liaj pentraĵoj.

Vespere bonegan koncerton prezentis la violonistino Sigita Railaitė-Sičiūnienė, kiu speciale por la seminario venis el Islando, kie ŝi nuntempe loĝas. Sekvis ĝis la noktomezo komuna kantado de popularaj Esperanto-kantoj kun gitara akompano de Vytautas Šilas. Dezirantoj povis uzi banejon.

litovio

Dimanĉe ĉirkaŭrigardan ĝisdatigan prelegon pri evoluo de Esperanto-movado en la mondo ekde ĝia komenco ĝis nun faris Sigita Barniškienė, profesorino de la Kaŭna universitato Vytautas la Granda. Gražina Opulskienė el Mažeikiai interese rakontis pri sia aprila vojaĝo al Israelo kaj partopreno en ties esperantista kongreso. Tiun ĉi kongreson partoprenis ankoraŭ du esperantistinoj el Litovio – Laima Vilkelytė kaj Rasa Mišeikytė. Okazis ankaŭ tradicia Esperanto-kvizo, kiun gvidis Vytautas Šilas. Tiuj, kiuj ĝuste respondis demandojn de la kvizo, ricevis valorajn librodonacojn. Dum la tuta seminario funkciis riĉa libroservo.

Dum la fermo de la seminario estis diskutita la demando: ĉu ni daŭre organizu tiun ĉi aranĝon, kaj ĉu ĝi daŭre titoliĝu ĵurnalista, ĉar plejmulto de la partoprenantoj ne estas profesiaj ĵurnalistoj? Estis decidite aranĝi du semajnfinojn de litovaj esperantistoj jare – unu printempe en majo, la alian aŭtune en septembro. Ĉi-jara aŭtuna semajnfino de litovaj esperantistoj okazos en la sama loko la 23-24an de septembro.

Povilas Jegorovas

Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Ĝi estas artikolo aperonta en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/litovio-60

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi