La 40a Pola Esperanto-Kongreso

polaLa Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio invitas al la 40a Pola Esperanto-Kongreso. Post komuna Virtuala Pola Germana Esperanto-Kongreso kaj kongreso en Łódź, nun unuan fojon PEK okazos en Siedlce, 95 km oriente de Varsovio, la 20-23an de julio 2023.

Skiza programo de la 40a Pola Esperanto-Kongreso

20.7.2023 ĵaŭdo
9:30–18:00 – tuttaga ekskurso “Historio, naturo kaj nuntempo – ne nur en Siedlce” (kun tagmanĝo)
19:00 – vespera renkontiĝo en la kongresa tranoktejo

21.7.2023 vendredo
10:00 – malfermo de la kongreso, prelegoj
14:00–15:00 – manĝopaŭzo
15:30–18:00 – prelegoj, vizitado de la urbo
18:00–21:00 – arta programo

22.7.2023 sabato
9:30–14:30 – programo, prelegoj
14:30–16:00 – manĝopaŭzo
16:30–18:00 – programo, diservo en Esperanto
18:30–21:00 – arta programo

23.7.2023 dimanĉo
10:00–12:00 – prelegoj, resumo de la kongreso, fermo
13:00–14:00 – manĝopaŭzo

Al la kongreso aliĝis jam 69 personoj.

Aliĝiloj kaj kontaktoj: www.esperanto.pl
Robert Kamiński, rk-lodzo@wp.pl
Zofia Śmistek, zosiasmistek@wp.pl
https://eventaservo.org/e/300538

Fonto: https://esperanto.pl/eventoj/pola-esperanto-kongreso/pek-2023

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi