Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio

ĤoĥlovKiel menciite en la biografa skizo pri Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, lia unua Esperanta poemo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto por 1910. Ĉi tiu poemo kun la titolo En tombejo, datita je la 17a de februaro 1910 estas trosentimentala 44-versa rakonto pri vizito de junulo al la tombo de la amatino. Ni citu el ĝi:

Mia kara, mia sola,
Ora la knabin’!
Eĉ post morto sen konsolo
Vi ne lasas min.

Kiel vivan mi adoras
Vin, printempa flor’,
Ĉiam, ĉiam vin memoras
En dankema kor’.

Dormu pace, Dio benos
Vin de la ĉiel’;
Baldaŭ ankaŭ mi alvenos
Al vi – mia bel’.

Lia dua poemo aperis en La Ondo de Esperanto nur post du jaroj, en marto 1912. Plena je adasismoj, iom teda, ankaŭ ĝi apenaŭ donas imagon pri lia estonta kreado, tamen ĝia temo – vintro kaj sledveturado, tiel kutimaj en la rusa poezio, ekzemple, de Ĵukovskij, Puŝkin kaj Jesenin – restos kun li ankaŭ en la estonteco, ekzemple en la fama Vintra fabelo en La tajdo.:

Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
          kun tintila sonorad’
ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
          sub la stela miriad’.

KrucumoSed pri La tajdo temos en la lasta parto de ĉi tiu artikolo. Nun gravas atenti, ke la establiĝo en Zagrebo spronis la literaturan agadon de la jam 30-jara rusa enmigrinto, kiu dum kelkaj jaroj estis forŝirita de Esperanto. En 1922 Dušan Maruzzi fondis en Zagrebo eldonejon Sudslava Esperanto-Servo, kaj Ĥoĥlov tuj kontribuis al ĝi per sia traduko de Krucumo de Aleksandr Drozdov.

Nuntempe oni preskaŭ ne memoras tiun literaturiston, kiu aliĝis al la blanka movado kaj en februaro 1920 elmigris. En 1921-23 Drozdov redaktis la revuon Spoloĥi, sed en 1923 li revenis al Ruslando kaj en 1934 membriĝis en la Unio de Sovetiaj Verkistoj. Miĥail Bulgakov nomis lin “fiulo” pro la politika prostituateco.

En sia antaŭparolo Ĥoĥlov nomas la verkon

tute nuntempa kaj impresita de la ĵus pasinta historia periodo, kiam terura paroksismo skuis tutan Rusujon kaj nudigis ĝian vivon tiel, ke oni povis ekvidi ĝiajn kaŝitajn radikojn … la temo de “Krucumo” renkontos diversajn opiniojn en nia mondo, ĉar ĝi estas skribita per fajra, ofte eĉ indigna tono.

Legu etan fragmenton:

Rusujo leviĝas, Rusujo, Rusujo! Kiom da suno, lumo, lazuro kaj se vi rigardas ĉielon, tiam kvazaŭ malfermiĝas la animo kaj sonas en ĝi fortvoĉaj birdaj kantoj – aŭ ĉu vere revenis la printempo? Sed malhelaj rampas la nuboj, pezaj kaj ŝvelaj, kiel ĉifonaĵoj por lavado de planko, – kaj tamen ne havas ili malĝojon; falas folioj en urbaj ĝardenoj, la tremo de septembro sulkigas akvon, bruniĝas rikoltitaj garboj, ĉevalojn paŝtas vilaĝanoj sur la nove-aperinta post falĉo herbo, pli malrapida kaj pripensema fariĝas la tagiĝo sen suno – kaj tamen ne havas tio en si malĝojon. Aŭtuna rompetado staras en arbaroj, jam kaŝas vizaĝojn en kolfelaĵojn delikataj urbaninoj; flavaj floroj kovras herbejon kaj nigriĝas abundaj garbaroj – kaj tamen ne havas tio en si malĝojon. Bonvenon, printempo en la aŭtuno! De kie vi, la Dia, venis. (p. 47)

Tro rusisma stile ĝi peras lingvan talenton kaj… poezion en libro esence politika.

En 1923 Ĥoĥlov estis kunorganizanto de la Unua Jugoslavia Esperanto-Kongreso en Zagrebo, por kiu li verkis kabaredan programon. La 5an de januaro en Zagrebo estis prezentita lia unuakta komedio La Morto de la Delegito de U.E.A. – senpretenda, historieto pri ŝajna mortinto aŭskultanta opiniojn de proksimuloj pri li mem – sed la lingvo estas tre flua. Ĝi aperis libroforme en 1924 kiel la unua volumo de la “Biblioteko de la Konkordo.”. Ĝin eldonis Sudslava Esperanto-Servo. Sur la titolpaĝo ni legas lian nomon sensupersigne – Nikolao Hohlov. Tia ĝi restos. Cetere, ĉi tiu komedio estis prezentota en la 16a UK en Vieno – la plej fuŝa el ĉiuj UKoj. Léon Courtinat en sia Historio de Esperanto mencias pri “Kabaredo de Vesperto prezentita de rondo de amatoroj” (vol 2, p. 547), kaj ke “oni devis prezenti ĝin dum la XVIa sed la fuŝistoj forgesis ĝin” (p. 561).

DoroŝeviĉEn Zagrebo Ĥoĥlov ekkorespondis kun Julio Baghy kaj danke al li komencis kunlabori kun Literatura Mondo, kie aperis liaj beletraĵoj originalaj kaj tradukitaj, ankaŭ artikoloj. Kutime li uzis la pseŭdonimon Skito.

En 1924 aperis en Lepsiko lia traduko de Orientaj fabeloj de Vlas Doroŝeviĉ. Post du jaroj sekvis Granda bruo pro nenio – vodevilo en unu akto de D. G. Dobin, kiel la 3a volumo de la Biblioteko de Konkordo (Zagreb). Post pliaj du jaroj sekvis Morto de Danton de Aleksej Tolstoj, eldonita de Heroldo de Esperanto en Horrem bei Köln (Germanio) – samjare kaj samloke kun La tajdo.

Ĝuste La tajdo, eldonita en 1928, famigis lin en Esperantujo, kaj la famo daŭras jam preskaŭ unu jarcento, kaj, verŝajne, ankaŭ al ĉi tiu modeste eldonita poemaro oni povas apliki la konatan frazon: “ĝi estos legata tiom longe, kiom en la mondo vivos almenaŭ unu homo kapabla legi en Esperanto”.

*  *  *

La tajdoĈi tiu libreto entenas 38 poemojn kaj la moton el Art Poétique de Paul Verlain: “De la musique, avant toute chose…”, kiun Waringhien jene tradukis: “Muzikon antaŭ ĉio alia!”

Laŭ Ivo Rotkviĉ (1965), Ĥoĥlov fajfis melodiojn, kaj sub la sonoj aperis rimoj kaj versoj. Tiel aperis perloj de la Esperanta liriko, ekzemple, La luna ebrio.

Jen – ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l’ eterno…

Jen – ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l’ cipresoj ombran langon –
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.

Jen – ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita –
La komenco kaj kulmino
De l’ pasio senevita.

Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen – ĝi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!

Kaj subiĝas la animoj,
Kaj triumfe batas koroj,
Estas for la tagaj limoj,
Kaj ne gardas la honoroj…

Vivajn korojn ligas pare
La magia lumsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.

Per la flamaj rozkoloroj
Juna virgo amburĝonas…
Kaj anstataŭ la paroloj
Longaj, longaj kisoj sonas…

Ah, – dronante en inspiro
De la tenta nokta disko,
Estas ĝoje – esti viro
Kaj facile – odalisko…

Sed eble pravas nia unua kritikisto, Lajos Tárkony, kiu demandas sin pri La tajdo:

Ĉu vere oni trovas en ĝi “muzikon antaŭ ĉio” sentimentojn apenaŭ ilustreblajn per vortoj, korespondojn nemotiveblajn, eternan muzikon de efemere forglitantaj momentoj?

kaj mem respondas:

Mi devas kontraŭdiri. Certe multfoje min kaptas dolĉe muzikaj sonoroj en ĉi tiuj versoj, sed la muziko en ili ne estas “antaŭ ĉio”. Ĝi estas sole subpentro de tre klare esprimitaj sentoj, tre akre konturitaj pensoj. Kaj kelkfoje la poeto ekbatas la kordojn krude, por akordoj laŭdaj kaj akraj, kvazaŭ alarmo aŭ vekrio: La lirikon mi ne kreas, min obsedas la liriko…

Tamen la muziko ja povas esti ĉia, jen regas la melodio, kaj jen la ritmo, kiel en Chante-claire.

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias,
Ankoraŭ forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias;
Ripozas, en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝo
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizaĝo.

Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten’ sentinelas:
Vi krias, – mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,
Verŝajne neniu vin aŭdas, verŝajne neniu ekkonos
La veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos…

Egale! Salutu la sunon, heroldo de l’ tuj naskiĝonta
Aŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim’ horizonta;
Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,
Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.

Alarmu do, gaŭlo orpluma… ĉe fino de l’ nokta deĵoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!
Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
Aklamon al nova tagiĝo en kri’ de la du sentineloj!

Ankoraŭ unu poemo eble estas interesa pro lia atentigo pri la neebleco redoni en Esperanto la metrajn eblojn de la rusa poezio:

Plendo

Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn,
Dorlotajn rusajn rimojn – simbolojn de la am’,
Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!

Ho kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligis
Racie kaj akcente, en senelira rond’ –
Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligis
En via mezurita, horloĝe-ritma mond’!

Mi serĉas la simbolojn, palpante kiel blinda,
Pri trafaj metaforoj meditas en mallum’,
Kaj tion, kion trovas, ne konsideras inda
Por la altaro Muza, por la incensa fum’…

Mi kanti, kanti volus; per sorĉa kant’ magia
Elvoki la viziojn el alimonda sfer’,
Starante genuflekse, atendi, korpe-pia
La benon de Venuso, en streĉo kaj mister’.

Sed mankas al mi taŭgaj esprimoj kaj simboloj,
Mi devas ilin krei per tranĉo kaj kunglu’,
Elĉizi novajn sonojn por novaj aŭreoloj
Kaj miksi la iridajn kolorojn kun la blu’.

Mi devas plugi funde la virgan human grundon,
Ŝvitadi en atendo de la rikolta tag’,
La vestojn ĉifonigi, suferi ĉiun vundon,
Sarkante la densejon de dorno kaj kratag’.

Kaj aŭdi, ke mizera, incita sonoknaro,
Anstataŭ melodio, naskiĝas en la kant’,
Ĉerpita el profunda, smaragde-verda maro
Kun nomo tiel dolĉe alloga – Esperant’…

Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligis
Per monotona tajdo, en samakcenta rond’ –
Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis
en via mezurita, horloĝe-pulsa mond’!

La temaro de La tajdo estas varia; apud amversaĵoj estas politika liriko, kiel 1905 Eŭropo, nostalgia Mia Patrujo, ŝerca Maltrafa pafo, filozofia Prolegomeno.… Laŭ Tornado:

ĉio ravas nin per freŝaj kaj emociaj bildoj, kvazaŭ superplenigantaj ĉiun verson, per klara kaj simpla lingvo, per senriproĉa ritmo kaj muzikeco.

De kie tiuj sonoj venas?

El nekonataj, ŝlimaj abismoj de l’ animo
Mi aŭdas strangan bruon, en malgraŭvola timo,
Ĝin trapenetras krioj, kaŝitaj dum miljaroj,
Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj,

En ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj,
Tamburas ŝmacajn hakojn falintaj gilotinoj,
Susuron flirtas flustre truita silk’ standarda
Kaj ĉion fonas kraka, reeĥa boj’ bombarda…

(Eŭropo).

Ni finu la pritrakton de La tajdo per vortoj de Tárkony:

Granda promeso kaj multa plenumiĝo estas tiu ĉi volumeto. La aŭtoro sentas la lingvon en la pulso, perfekte estras la formon, liaj ritmoj estas freŝaj kaj sane pulsantaj, liaj rimoj estas novaj kaj ofte surprizaj. Li havas freŝajn ekpensojn, plaĉajn metaforojn. Kiu ne sentus agrablan eksciton, kiam li parolas pri “mentodora kaj karese dolĉa vento”, kiam en sia belega poemfresko “Duelo” li malkovras en la skermanta virino “mikson el tigro kaj mimoz’…”

Reveninte al Moskvo, Ĥoĥlov multe tradukis, sed ne plu versis originale. Estas konata nur unu versaĵo Viburno, verkita de li post la reveno la 26an de majo 1928. Per ĝi finiĝas la prliteratura parto de la skizo pri Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov.

Ĉe serpentuma rivera turno,
ombrante ŝtonojn de moska put’,
en la umbela ornam’ viburno
sunumas branĉojn sur verda krut’.

Mi ne forgesis – mi ĝin rekonas,
la kamaradon de l’ fora jun’;
en la animo revide sonas
la pasinteco tra l’ muta nun.

Ĉu ne hieraŭ la varman manon
glacie brogis la akva skvam’,
kaj lipoj trinkis la mirĉampanon
sub la tintado de l’ guta gam’?

Ĉu ne hieraŭ la koro saltis
pro la senbrida plensanga puŝ’,
ĉu ne hieraŭ apenaŭ haltis
en kantebrio la arda buŝ’?

Kun la freŝeco de la hieraŭ
tre zorge gardis la frida kor’
ĉi tiun puton ĉe la rivero
kaj la viburnon en la memor’,

por ĉe l’ revido dolore sveni
en skua ondo de la pasint’,
kaj, sveniĝante, rezigne beni
la gutoplendojn de l’ plaŭda tint’.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Republikigo (plena aŭ parta) estas ebla nur kun la permeso de la aŭtoro.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi