Bjalistoko: Internacia Tago de Ĉiĉerono

bjalistoko

La 19an de februaro 2023 la ekskursgvidantoj kaj ĉiĉeronoj el Bjalistoko kaj el la regiono, okaze de sia festo, promenadis tra la urbo Bjalistoko, “renkontante” famajn en la 1920aj kaj 30aj jaroj turismajn gvidantojn. Tre belan prezentadon de la Gvidilo tra Bialystok – la naskurbo de nia majstro, eldonitan en la jaro 1923, do antaŭ 100 jaroj, faris apud la bjalistoka Centro Ludoviko Zamenhof la aktivulino de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de PTTK (Pola Landkoniga Turisma Societo) Iza Walentynowicz.

Danke al Iza multaj partoprenantoj de la ekskurso unuafoje eksciis, ke Jakobo Ŝapiro (la fondinto kaj multjara prezidanto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko) estis la unua aŭtoro de turisma gvidlibro tra Bjalistoko (antaŭ la polaj kaj alilingvaj gvidlibroj) kaj ke la eldonon ebligis helpo de la tiamaj esperantistoj el Kolonjo (Germanio).

Jarosław Parzyszek

Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/internacia-tago-de-cicerono/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi