Zinaida Gippius: Kaj kio poste?

Gippius

Kaj kio poste?

La anĝeloj ne vizitis min;
Ili ŝatas resti en Edeno.
Ilin logas paco kaj sereno,
Kaj mi lulas pekon sur la sin’…

La anĝeloj do evitas min.

Min vizitas nur Spirit’ de l’ Ter’;
Estas ĝi frandema, grandokula.
Ĉu min ĝenu ĝia vid’ nebula,
Ĉu nebulas mia propra ver’,

Kiam venas la Spirit’ de l’ Ter’!

Mi demandas ĝin pri l’ morta hor’!
La venint’ – klarvida vagabondo –
Scias multon pri l’ alia mondo…
“Diru, kiel pasas vivo for,

“Kio estas ĝi – la morta hor’?”

Mia gast’, venkita per bombon’,
Diras ŝerce: «vivas vi ravitaj…
Venos hor’ – kaj falos dispremitaj
Sub boteg’, sen kulpo, sen rezon’…

Kiel dolĉa estas la bombon’!”

… Vi naskiĝas, kvazaŭ verm’ sur voj’;
Oni vin ne longe vivi lasos
Kaj dispremos, dum la vojon pasos,
Per boteg’! Kaj ĉies venos foj’:

Dispremita esti sur la voj’.

Tre diversaj botoj en la mond’
Premas homojn simple aŭ malame,
Kaj al vi okazos tute same,
Kiam krevos via pensa rond’

Sub okaza boto en la mond’!

Ŝtono, kuglo, ĉio estas “bot’”,
Ĝi minacas en infekta febro,
En mortpuna rompo de vertebro,
Ĉie ĝia kaŝas sin komplot’;

Ĉu ne same estas, kia bot’?»

Ĉion mi komprenis pri l’ morthor’,
Kaj la gaston ĝoje mi karesas,
Elokvente, milde mi konfesas
Ĉiujn sentojn de l’ banita kor’…

Tuton scias mi pri l’ morta hor’!

Kio estos post la morta prem’,
Kio, diru! Prenu do bombonon!
Sed la gasto prenas gravan tonon,
Ĝia voĉo siblas pro kaŝem’:

«Netuŝita restu tia tem’!»

El la rusa: N. Hohlov

Fonto: Literatura Mondo, 1923, №4, p. 66.

Ĉi tiu traduko de la poemo “А потом?” de la Ruslanda simbolisma verkistino Zinaida Gippius (1869-1945), estis verkita en januaro 1911 kaj publikigita en 1912. Gippius enmetis ĝin en sian kvaran poemaron Versoj. Taglibro 1911-1921 (Berlino, 1922), kiun N. Ĥoĥlov recenzis en la sama numero de Literatura Mondo (p. 78-79).
Ĉe la publikigo ni adaptis la citsignojn al la uzado en la rusa originalo de Z. Gippius (https://gippius.com/lib/poetry/book/stihi-dnevnik-1911-1921.html).

Legu ankaŭ:

La dua letero de N. Ĥoĥlov al J. Baghy
Nikolao Hohlov. Emigrantoj
Aleksander Korĵenkov. Nikolaj Ĥoĥlov – 130-jara
Aleksander Korĵenkov. Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio
Aleksander Korĵenkov. Dimanĉa poezio: Nikolao Ĥoĥlov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/hohlov-5

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi