En 2024 UEA planas kongresi en Afriko

afriko

Multaj el vi demandis pri la Universala Kongreso de Esperanto en 2024, do jen kelkaj ĝisdatigoj pri la brila laboro, kiun nun faras la Kongresa Fako (KF) de UEA. Antaŭ kelkaj tagoj okazis ĉeesta kunsido kun la kandidatoj al LKK kaj lokaj reprezentantoj de Aruŝo (Tanzanio, Afriko). Dum la laborkunsido ankaŭ okazis donaco de materialoj portitaj de Edukado@Interreto por la lokaj aktivuloj.

Nuntempe la KF analizas la loĝeblecojn kaj ekskurseblojn de la regiono antaŭ ol reveni al Eŭropo.

Ni invitas vin ŝati la paĝon Invito al Kilimanĝaro – UK 2024 kaj sekvi atente ĉiujn ĝisdatigojn!

Bonegan laboradon ni deziras al ĉiuj!

Fonto: https://www.facebook.com/groups/Universala.Esperanto.Asocio

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi