Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas

clayLa kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝis la 31an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako.

Sub lia egido organiziĝis multnombraj kongresoj. Inter tiuj ankaŭ la jubileaj kongresoj en Roterdamo (100-jariĝo de UEA), Bjalistoko (150a naskiĝdatreveno de L.L. Zamenhof) kaj Lillo (100-a UK). La kongreso en Lillo estis la plej granda kongreso, kiun li organizis, kun 2698 aliĝintoj el 80 landoj. La lasta UK, kiu okazis sub lia gvido, estis tiu de Lahtio en 2019. Sendube li restas en la memoro de sennombraj UK-partoprenantoj pro sia karaktero, ĉiam zorgema kaj afabla.

La Estraro de UEA, la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj la kolegoj kaj ekskolegoj de Clay elkore dankas pro lia granda sindediĉo por la movado kaj deziras al li sukceson en ĉio, kion li entreprenos!

Pri la Kongresa Fako de UEA nun okupiĝas Dorota Rodzianko kune kun siaj kolegoj, laŭ nova kontrakto de UEA kun E@I. Ilia unua kongreso estas la baldaŭ okazonta UK en Montrealo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1051.

En nia retejo jam aperis du priaj artikoloj:
Tripersona Kongresa Fako de UEA el la stabo de E@I https://sezonoj.ru/2022/07/kongresafako/
Clay Magalhães: Ne plu KKS https://sezonoj.ru/2022/07/clay/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi