Malnova foto el Permo

permo

Post la artikolo pri tio, kiel mi eksciis pri Esperanto kaj eklernis ĝin (vd. https://kronikisto.livejournal.com/1635.html), kiu estas jam pli ol 380-foje legita kaj pli ol 50-foje komentita, mi publikigis en mia ruslingva priesperanta ĵurnalo (livejournal) artikolon pri mia unua esperantista renkontiĝo — la 15a Renkontiĝo Esperantista Volga-Urala (REVU-15), okazinta la 7-9an de majo 1977 en la Urala urbo Permo, situanta je ĉ. 700 verstoj de Tjumeno, kie mi tiam loĝis.
Ĉi tiu ruslingva artikolo estas legebla ĉe https://kronikisto.livejournal.com/1815.html.
Se vi ne komprenas la rusan, uzu la guglan tradukilon ĉe https://translate.google.com/.

Mi garnis la artikolon per kelkaj skanitaj artikoloj kaj per la sola pria (malbonkvalita) foto, kiun mi havis en mia arkivo. Post la publikigo de la artikolo Ludmila Novikova, kiu tiam loĝis en Uralo (Miass, Ĉeljabinska regiono), sendis el Moskvo dek kelkajn skanitajn fotojn, el kiuj ok mi aldonis al mia artikolo. Inter la fotoj, senditaj de ŝi, estis ankaŭ grupfoto kun preskaŭ duono (47 el iom pli ol 100) da partoprenantoj.

Mi kaj Ludmila kun la helpo de Viktoro Aroloviĉ, Nadeĵda Ŝeveljova (nun Panova) kaj Diljara Mametova (Gadirova) sukcesis identigi 17 personojn el la 47 (mi maldiligente ellasis la 32an numeron). Vidu la saman foton kun la numeroj:

permo

1. Aleksandr Ŝarov (Permo)
2. Zoja Skvorcova (Kujbyŝev)
3. Marat Faĥrutdinov (Tjumeno)
7. Diljara Mametova (Gadirova, Tjumeno)
9. Nadeĵda Ŝeveljova (Panova, Tjumeno)
11. Boris Kolker (Ufa)
22. Natalja Kalik (Sporyĥina, Miass)
24. Tatjana Koptjagina (Miass)
34. Ludmila Novikova (Miass)
36. Zoja Bujvarenko (Fedotova, Tjumeno)
37. Vladimir Izosimov (Tjumeno)
40. Vladimir Zibenkes (Sarapul)
43. Aleksandr Jelizarov (Syzranj)
44. Aleksandr Korĵenkov (Tjumeno)
45. Aleksandr Seljankin (Permo)
47. Rimma Celiŝĉeva (Permo)
48. Vasilij Birjukov (Tjumeno)

Por vidi la foton en granda distingivo bonvolu alklaki jenan referencon:
https://ic.pics.livejournal.com/kronikisto/87015811/22413/22413_original.jpg

Se vi partoprenis en REVU-15, aŭ se vi povas identigi iun ankoraŭan neidentigiton, mi estus tre danka al vi.

La temo de mia sekva publikaĵo estos OrSEJT-19, kiu okazis la 1-10an de aŭgusto 1977 en Miass.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/korzhenkov-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi