UEA ial ne aperigis gazetaran komunikon pri la ĉeso de la senprecedence longa laboro de Clay Magalhães kiel la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (KKS = kokoso), kaj ni devis aperigi en La Ondo prian artikolon de Osmo Buller. Ĉar estis nomumita neniu nova kokoso, ne estis klare, kiu(j) persono(j) prizorgos la organizadon de la Universalaj Kongresoj.
Sed en la 7a paĝo de la Kongresa Libro de la Montreala UK, kiun kunredaktis Dorota Rodzianko kaj Peter Baláž, kaj enpaĝigis Daria Slonova, oni povas vidi la fotojn kaj la nomojn de la tripersona Kongresa Fako [de UEA]: Dorota Rodzianko, Peter Baláž kaj Sonja Zaretskaia, ĉiuj el la organizo E@I, rezidanta en Slovakio.
Ni deziras al ĉi tiu triopa internacia teamo (ili devenas el Pollando, Slovakio kaj Ruslando) sukcesan kongresorganizadon kaj realigon de freŝaj prikongresaj ideoj!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/kongresafako