Clay Magalhães: Ne plu KKS

clay

La 28a de junio estis la lasta labortago de Clay Magalhães kiel la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (KKS). Clay naskiĝis en Foz do Iguaçu (Brazilo) la 2an de aŭgusto 1974, je la antaŭlasta tago de la memorinda 59a Universala Kongreso en Hamburgo. Li diplomiĝis pri turismo en la universitato UniOeste en la sama urbo en 1995.

Clay Magalhães fariĝis la plej longtempa KKS en la historio de UEA, ĉar li deĵoris en tiu posteno ekde 2003. Jam antaŭ tio, ekde 1999, li laboris kiel oficisto en la Kongresa Fako de UEA kaj deĵoris en diversaj periodoj kiel volontulo en la sama fako ekde 1996. En la maldekstra foto Clay aperas kiel volontulo en la libroservo de la Montpeliera UK en 1998 kune kun Cristina De Giorgi, Michela Lipari kaj Pasquale Zapelli (fotis Francisco Luis Veuthey). La dekstra foto estas farita en lia lasta labortago en lia laborĉambro en la Centra Oficejo (fotis Loes Demmendaal). Amaso da kongresantaj esperantistoj ekkonis lin kiel ĉiam afablan kaj helpeman oficiston de UEA.

Ni elkore dankas al Clay pro lia servado kaj deziras al li ĉion plej bonan en estonteco.

Osmo Buller

Fonto: Veterana Esperantista Klubo https://www.facebook.com

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi