BET-56: Stefan MacGill gvidos AMOn en Klajpedo

MacGillPost du monatoj kadre de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estos organizita Seminario pri Aktivula Maturigo (mallonge AMO) kun la temo “Baltio en Eŭropa Kunteksto”. Ĉi tiun seminarion gvidos Stefan MacGill.

Stefan MacGill estas novzelanda denaska esperantisto, kiu de 1986 vivas en Hungario. Li montris sin en pluraj movadaj sferoj, interalie, kiel vicprezidanto (1977-79) kaj prezidanto (1979-80) de TEJO, direktoro de CO de UEA (1980-85), vicprezidanto (1989-92) kaj prezidanto (1992-94, 2009-13) de ILEI, vicprezidanto de UEA (2013-19); redaktis la revuojn Juna Amiko (1986-96, 2000-13), Internacia Pedagogia Revuo kaj Esperanto (fine de 2016 kaj komence de 2017) kaj ekde 2013 redaktas la movadan bitbultenon EKO; verkis plurajn didaktikajn kaj beletrajn librojn, ricevis 21 premiojn kaj laŭdajn menciojn en la Belartaj Konkursoj de UEA; organizis serion de la AMO-seminarioj, instruis, prelegis ktp.

En 2016 Stefan MacGill ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro 2016 “pro la lanĉo kaj realigo de la programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), speciale pro la planado kaj okazigo de pluraj AMO-seminarioj en diversaj landoj kaj pro informado pri ili kaj pri aliaj movadaj aktivadoj”. Per decido de la Estraro de UEA en 2021 al Stefan MacGill estis aljuĝita la Premio Deguĉi.

Legu lian prezenton de la Klajpeda AMO-Seminario:

BALTIO EN EŬROPA KUNTEKSTO

La eventoj de la lastaj monatoj ĵetas novan lumon sur la rilaton inter Baltio kaj pliaj Eŭropaj landoj, precipe tiujn najbarajn aŭ proksimajn al Ukrainio. Tio validas kaj grandpolitike kaj en nia eta Esperanto-mondo.

La Esperanto-movado tra Baltio ne estas forta. Estonio jam komunikis la forfalon de deziro agi landskale, kvankam unuopuloj kaj kluboj funkcias. Latvio dependas je tro malmultaj aktivuloj. Estaras Litovio, kiel la plej forta akso por la regiono.

La apudaj landoj ja ne tre fortas movade, sed ili devas iĝi aliancoj por la baltaj movadetoj. Similan apogan rolon povas ludi Finnlando kaj pliaj Nordiaj ŝtatoj.

El inter la praktikaj movoj por la kunsido en Klajpedo estu la kandidatigo de Litovio al ILEI por sekcia statuso. Sufiĉus kvin personoj, kiuj kredas je la graveco de edukado. Pripensindas ankaŭ la eltrovo de komercemulo por kunlabori kun la tre aktiva faka asocio IKEF (la komercistoj).

La plej elstara kontribuo de la Baltio en la ligo kun Eŭropo estas sendube BET mem, kiu havas kontinentan renomon, preskaŭ kiel la naciaj kongresoj de Italio, kiu ĝuas plurkontinentan renomon. BET en Litovio ĉiam fortas, gravas zorgi pri ĝia daŭra sukceso, kiam ĝi okazas en la aliaj baltaj ŝtatoj (tio okazas rotacie).

Plej grave, Baltio devas senti sin ligita al Eŭropo kaj reciproke, Eŭropo devas senti solidarecon kun Baltio.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bet-125

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi